KRISTNASKO |
De val' kaj fjordo
Originalo : Fra fjord og fjære
Verkis (norvege, aŭ ĉu dane?) : Magnus Brostrup LANDSTAD (1802-80)
Esperantigis : Hans Amund ROSBACHFonto : AK 53 (= CH 12, Ad 263)
De val kaj fjordo eksonas Glor al Di”.
De mont ĝis bordo hodiaŭ kantos ni.
La sonorilo vokadas al ni, ĉar
La Dia Filo naskiĝis al homar!
La sav al brilo el ĉiu pekofar.
Kaj ĉiu homo nun iru sur la voj
Al Dia domo, al la eterna ĝoj!
Ĉar nun ni festas Kristnaskon per ador,
Jesuo estas en la premita kor,
Kaj beno restas, dum ĉesas ĉiu plor.
En la fojnujo ridetas Fil de Di.
Kun halelujo paŝtistoj tuj ĉe Li
Genuas. Preĝo kaj mirho, dolĉ-odor:
Ofer de reĝo, alvenas ja eĉ or.
Pro sav el leĝo ĝojegu ĉiu kor!
Ho, dankon, Dio, pro veno al kaban!
Pro pac, pro ĉio, precipe pro l Infan!
Ho, Kristo, benu, kreiĝu lum al ni!
Kun varmo venu, degelu kor-glaci!
Kaj ĉiu prenu la gracon nur per Vi!
Ekstere neĝo kaj frosto regas nun,
Sed de la reĝo ĉiela nova sun
De amo graca ekbrilas sur ĉiel,
Al homo laca ĝi estas luma cel:
Je fino paca Kristnasko en la hel!
Melodio: PAA GUD ALENE
Komponis : Hardenack Otto Conrad ZINCK
MIDI AK*