PSALMO 44 |
De niaj patroj, Di'
Teksto: Albrecht Kronenberger
Originale verkita en Esperanto: bazita sur Psalmo 44
Melodio: HERZLIEBSTER JESU MIDI
- De niaj patroj, Di', ni ofte aŭdis,
ke Vi favoras. Ili danke laŭdis
Vin, kiu forte helpis jar' post jaro
per granda faro.- Do ni kuraĝas kun animo pia
voki al Vi el malfeliĉo nia.
Ĉu Vi ne vidas nian malhonoron,
honton, angoron?- Ho, kial dormas Vi, dum ni mizeras?
Kial vizaĝo Via ne aperas?
Nin ne forgesu! Helpi nin leviĝu!
Aŭdu! Vekiĝu!Afiŝita 2006.11.13 laŭ permeso de la verkinto