|
DANKO AL DIO
|
Dankon, Di', por Via dono
Originalo : Tack, o Gud, för vad som varit
Verkis (svede) : August Ludvig STORM, 1891
Elsvedigis : Karl Olof SANDGREN
Fonto : AK 24 = EKA 34
-
Dankon, Di', por Via dono jam pli frue tie ĉi
kaj por Via sama bono en la horo nun ĉe ni.
Dankon por printempa varmo kaj malhelo de l' aŭtun',
por jam forgesita larmo, kaj por paco mia nun.
-
Dankon por la malkaŝita kaj la manka interpret',
por la preĝo respondita kaj la rifuzita pet'.
Dankon por la viv-mistero kaj por help' en la bezon',
por la grac' kaj ĝia vero, por la paciganta tron'.
-
Dankon por la vivĉielo kaj la nub' sur ĝia fon',
por la Dia suna helo, ankaŭ por la nigra ton'.
Dankon por la tent', batalo, kaj por plenumita rev',
por la graco en fatalo, por la peto sen ricev'.
-
Dankon por la roza krono kaj la dornoj apud ĝi,
por ŝtuparo al la trono kaj ĉiela hejmo, Di'.
Dankon por la krucsufero kaj por fina beatec',
Por la respondita ero, por la tuta eternec'.
Melodio: TACK, O GUD
Komponis : Johannes A. HULTMAN
MIDI TCH
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto