|
JESUO KRISTO
|
Ĉu lacega, korpremita, en aflikto, vi?
Art thou weary, art thou languid?
Verkis (angle) : John Mason NEALE
(surbaze de Κοπον τε και καματον
verkita (greke) de STEFANO el Marsaba (en Judeo), 8a jc.)
Esperantigis : G. M. HOLLIS
Fonto : Ad 435 = HE 79
-
Ĉu lacega, korpremita, en aflikto, vi?
Venu Kriston, kaj ripozu nun ĉe Li.
-
Kiel povas mi rekoni Lin gvidant' por mi? —
Vundojn en pied', man', flanko, havas Li.
-
Ĉu Li portas diademon sur ĉiela tron'? —
Jes, Li portas — sed ĝi estas dorna kron'.
-
Se mi trovos Lin kaj sekvos ... ? — Tie ĉi dolor'
estos via sort', kun larmoj kaj labor'.
-
Kio por la fidelulo estos la donac'? —
Fino de malĝojo ĉia, vera pac'.
-
ĉu al peto senkompata estos Lia kor'? —
Ne ĝis tero kaj ĉielo pasos for.
-
ĉu Li ja min benos, se mi sekvos Lin sen ĉes'? —
Apostoloj kaj sanktuloj diras: Jes.
Melodio : STEPHANOS
Komponis : Henry Williams BAKER, 1868
MIDI TCH
- Alternativaj melodioj
- CHRISTUS CONSOLATOR
- Komponis : John Bacchus DYKES, 1868 (en HA&M) | MIDI TCH
- BULLINGER kaj
MILL BROW
- (menciitaj en HE, sed mi ne disponas pri ili)
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto