DIA SAVEMO

Ĉiu ajn bonvena

Originalo : Whosoever will

Verkis (angle) : Philip Paul BLISS, 19a jc.
Esperantigis (elangle) : Leonard Ivor GENTLE

Fonto : EH 111

  1. "Ĉiu ajn bonvena", kriu kun fervor',
    Tra la tuta mondo, kaj al ĉiu kor',
    Ĝoja la sciigo, kantu ĝin en ĥor',
         Ĉiun ajn atendas Di'.

    Venu ĉiu ajn, venu ĉiu ajn,
       Ĉien proklamadu pri la Di-favor',
    Ame nun la Patro vokas ĉiun ajn,
       Atendadas li en glor'.

  2. Venu nun aŭdanto, ne prokrastu plu,
    La enira pordo estas mem Jesu',
    Vojo, Vero, Vivo, savo el detru',
         Ĉiun ajn atendas Di'.

    Venu ĉiu ajn, venu ĉiu ajn,
       Ĉien proklamadu pri la Di-favor',
    Ame nun la Patro vokas ĉiun ajn,
       Atendadas li en glor'.

  3. "Ĉiu ajn" proklamu: laŭ la Dia vort',
    "Ĉiu ajn" proklamu: venko la fin-sort',
    "Ĉiu ajn" proklamu: vivo post la mort',
         Ĉiun ajn atendas Di'.

    Venu ĉiu ajn, venu ĉiu ajn,
       Ĉien proklamadu pri la Di-favor',
    Ame nun la Patro vokas ĉiun ajn,
       Atendadas li en glor'.


Melodio: WHOSOEVER WILL
Komponis : Philip Paul BLISS, 19a jc.
MIDI RH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1