KRISTNASKO

Ĉe l' Kristofesto ĝojas ni

Kaj rapidante, ili iris, kaj trovis ... la infaneton kuŝantan en staltrogo. Luko 2:16

Verkis ( Esperante) : Ellen GREGORY

Fonto : AK 50 (= HE 41, Ad 260)

  1. Ĉe l' Kristofesto ĝojas ni pri Kristo, infaneto.
    En Betlehem' naskiĝis li, kaj kuŝis en trogeto.
    Ŝafistoj apud Betlehem' anĝelajn voĉojn aŭdis;
    Do ili venis vidi lin, kaj ĝoje Dion laŭdis.

  2. Al Betlehem', serĉante lin, la Saĝaj Viroj iris;
    Ĉar bela brila stelo pri Jesuo antaŭdiris.
    En domo ili trovis lin, kaj tie, adorante,
    Sin klinis teren antaŭ li, donacojn prezentante.

  3. Al Dio laŭdu ankaŭ ni, ĉar Jesu-Kristo venis;
    Fariĝis viro sur la ter', kaj al la homoj benis.
    Ĉiela Reĝo estas li, do venu, adorante!
    Kun amo ni servadu lin fidele kaj konstante.

Melodio: GOLDEN SHEAVES
Komponis : Arthur Seymour SULLIVAN
MIDI TCH

Alternativa Melodio :
BISHOPGARTH
ankaŭ de Sullivan : MIDI TCH

TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1