TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

PSALMO 137

Ĉe la river' de Babilono

Apud la riveroj de Babel ni sidis kaj ploris, rememorante Cionon. : La Psalmaro 137.1

Verkis ( Esperante) : Kolomano KALOCSAY

Fonto : TS I:55

Rim.: Lasu la muzikon fini unu strofon antaŭ ol ekkanti. La lastan strofon kantu (aŭ legu) grake.

  1. Ĉe la river' de Babilono
    Ni sidis kaj amare ploris,
    Kiam ni tie pri Ciono
    Kun afliktita kor' memoris.

  2. Sur la branĉaron de salikoj
    La harpojn tie ni pendigis,
    Ĉar la kaptintoj-malamikoj
    Por kantsonoro nin instigis.

  3. Ni kantu gaje — tion volis
    De ni la krudaj turmentantoj.
    „ Nu, kantu do — ili parolis —
    Por ni el la Cionaj kantoj! ”

  4. Silentis branĉe harpo penda,
    Silentis gorĝe kantsonoro.
    Kiel ja en la lando fremda
    Ni kantus kantojn de l' Sinjoro?

  5. Ho, se pri vi, Jerusalemo,
    Forgesus mi en la lontano,
    Min, pro la peka forgesemo,
    Forgesu mia dekstra mano!

  6. Gluiĝu lango al gingivo,
    Se iam pri vi mi forgesos,
    Kaj se vin fonto de la vivo
    Kaj ĝojo mi rigardi ĉesos!

  7. Sinjor', memoru pri l' misago
    De Edom! Kriis ties gento
    En la Jerusalema tago:
    „ Detruu ĝin ĝis fundamento! ”

  8. Kaj vi, filin' de Babilono
    Kiun pereo nepra plagos,
    Benata, kiu pro l' malbono
    Al ni pagata, al vi pagos!

  9. Benata estu, kiu metos
    Sur vin revenĝe siajn manojn,
    Kaj kaptos kaj frakase ĵetos
    Al roko viajn suĉinfanojn!

La muziko (BEGINNINGS de Carlton YOUNG) estas © 1987 Hope Publishing Company

TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1