TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

KRISTNASKO

Ĉarma Krist-vesper’!

Sæle jolekveld!

Verkis (norvege) : Elias BLIX (1836-1902)
Esperantigis : Hans Amund ROSBACH, 20a jc.

Fonto : AK 48 = CH 11

  1. Ĉarma Krist-vesper'!
    Aŭdu: en l' aer'
         Sonas de l' anĝela ĥoro,
         Kiel en naskiĝa horo,
    La tutsama kant':
    „Venas la Savant'!”

  2. Ĉarma Krist-vesper'!
    Jen al nia ter'
         Nun Jesuo Krist' alvenas,
         Nin per Sia paco benas,
    Kiel en ĉiel'
    Ĝuas ĝin anĝel'.

  3. Ĉarma Krist-vesper'!
    Dion laŭdu per
         Brila, sankta flamo klara,
         Kiu el loĝej' homara
    Donas signon pri
    Nia fid' al Di'.

  4. Ĉarma Krist-vesper'!
    En plej alta sfer'
         La anĝeloj Dion laŭdas,
         Ĉar la tuta tero aŭdas
    Pri la ĝoj' de Di' —
    Kantu ankaŭ ni!

Melodio : SEELENBRÄUTIGAM
Komponis : Adam DRESE (1620-1701)
MIDI LBR


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1