TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

LAŬDO AL JESUO

Bela Jesuo, estro de la estroj

Originalo : Schönster Herr Jesu

Fonta Versio: Kara Jesuo, Reĝo de la Tero

Vi estas la plej bela el la homidoj; ĉarmo estas sur viaj lipoj; tial Dio benis vin por ĉiam. : La Psalmaro 45.2

Verkis (germana) : Anonimulo, en Münster, 1677
(dua strofo ĉe Heinrich August Hoffmann von Fallersleben, 1842
Esperantigis : Hendrik Arie DE HOOG, 1954
Prilaboris : Albrecht KRONENBERGER, 1996; KK, 1998

Fonto : Ad 423

  1. Bela Jesuo, estro de la estroj,
    Dia Filo sen kompar'!
    Vin mi honoras, Vin mi adoras,
    Vin, gvidant' tra l' vivo-mar'.

  2. Belas la montoj, belas la arbaroj,
    Mondo estas bel' sen fin'.
    Sed, Jesu mia, jen belo Via
    Multe pli ĝojigas min.

  3. Belas la suno, belas ankaŭ luno,
    Steloj sub la firmament'.
    Pli bela brilo de l' Dia Filo
    Ravas nin al ama sent'.

  4. Belas la floroj, belas pli la homoj,
    Dum la freŝa, juna fort'.
    Jen ni forpasos, belon postlasos,
    Sed Jesu savas nin de l' mort'.

  5. Teran belecon kaj ĉiel-helecon
    Superbrilas Via bel'.
    Mia Savanto, Dia Peranto,
    Mia nura amo-cel'!

Melodio : SCHÖNSTER HERR JESU
Anonima, Münster, 1677
MIDI Ad*

Alternativa melodio:
ST. ELIZABETH
Anonima (en Schlesische Volkslieder, 1842)
Aranĝis : Richard Storrs WILLIS, 1850 : MIDI, TCH
Tiu ĉi melodio havas plurajn iom oftajn nomojn;
krom St. Elizabeth oni trovas ĝin sub la nomoj
Ascalon, Crusaders’ Hymn, Schönster Herr Jesu kaj St. Elisabeth

TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1