TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

FIDINDECO DE DIO
TRIUNUO

Antaŭtempul', tronanta en majesto

Originalo : Ancient of days, who sittest throned in glory

... ĝis venis la Antaŭtempulo ; tiam la juĝo estis farita por la sanktuloj de la Plejaltulo, kaj venis la tempo, kiam la regnon ekposedis la sanktuloj. : Daniel 7.22

Verkis (angle) : William Croswell DOANE, 1886-92
Esperantigis : ROS' Haruo, 2001

Fonto : THC

  1. Antaŭtempul', tronanta en majesto,
    Vin gloros ĉiu voĉo kaj genu'.
    Tra l' historio fluas la atesto
    Pri via amo, beno kaj instru'.

  2. Vi, sankta Patro, gvidis la infanojn
    Dum la epokoj per la nub' kaj flam',
    Vivajn tra maro kaj dezert'. Hosanojn
    Danke ni levas en solena am'.

  3. Sankta Jesuo, ho Savant', Ŝaloma
    Princo, al vi ni ŝuldas pro la pac'.
    Vi al sovaĝa miskonduto homa
    Trudas trankvilon per pentiga grac'.

  4. Sankta Spirito, Kiu ja en vero
    Kreas la vivon per potenca spir',
    El Vi al ni fluadis en rivero
    Riĉo, prospero, sano kaj inspir'.

  5. Di' Triunua, voĉe ni, kaj kore,
    Laŭdas la benojn jam kronantajn nin.
    Preĝe ni petas, benu plu favore,
    Amu, kaj estru ĉiam kaj sen fin'!

Melodio: ALBANY
(Alternative nomata ANCIENT OF DAYS)
[la melodio kaj teksto estas verkitaj okaze de
la 200-jara datreveno (1886) de la fondiĝo de Albeno (angle: Albany),
la politika ĉefurbo de Novjorkio; la tekston
Doane poste (1892) reviziis por ĝenerala uzo]

Komponis : J. Albert JEFFREY
MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1