Amo, je Kristnasko, terenvenis el ĉiel'
Originalo : Love came down at Christmas
Verkis (angle) : Christina Georgina ROSSETTI, 1885
Esperantigis : Leonard Ivor GENTLE
Fonto : EH 25
-
Amo, je Kristnasko,
Terenvenis el ĉiel';
Signoj por homidoj:
Stel' kaj vortoj de anĝel'.
-
Dion ni adoru:
Amo Dia tien ĉi
Venis per Jesuo;
Kian signon montru ni?
-
Amon ni elmontru;
Estu ĝi en vi kaj mi;
Al la homoj, kaj Dio
Amon ĉiam montris li.
Melodio : GARTAN
(literumata ankaŭ Garton)
Tradicia Irlanda Melodio
MIDI TCH
Alternativaj melodioj:
EH rekomendas du melodiojn, pri kies midioj mi ne disponas:
- LOVE INCARNATE
- komponita de Edgar PETTMAN kaj
- HERMITAGE
- komponita de R. O. MORRIS
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto