CIVITO DE DIO
CIONO

Amantoj de l' Sinjor'

Originalo : Come, ye that love the Lord

Pli vigla versio kun refreno de R. Lowry

...sed vi alvenis al la monto Cion kaj al la urbo de vivanta Dio, la ĉiela Jerusalem, kaj al miriadoj da anĝeloj,... : Hebreoj 12.22

Verkis (angle) : Isaac WATTS, 1707
Esperantigis : ROS' Haruo, 1999

Fonto : RH

  1. Amantoj de l' Sinjor', aŭdiĝu dolĉa son'!
    Pro ĝoj' ni kantu el la kor', ĉe la ĉiela tron'!

  2. Rifuzu pri la kant', se mankas kon' de Di' —
    Al idoj de l' Ĉiel-regant', konvenas ĝoja kri'!

  3. Mil ĝojojn, kaj eĉ pli, la monto de Cion'
    Donacas al ni tie ĉi, do danku per kanzon'!

  4. Do kantu al ĉiel', silentu ĉiu plor':
    Ni marŝas kun Emanuel', al alta land' el or'!

Melodio: ST. THOMAS
Aaron WILLIAMS, 1770
MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1