NEHIMNAJ
DISERVAJ
MATERIALOJ

Memore al D-ro Martin Luther King

Verkis : ŜULCO Rikardo

Fonto : Ad 418.5

Kiam diris benon vi laŭ alta nomo,
Serve tiun, kiu MI EKZISTAS diris,
Kiam vi de l' kruc' la vojon tute iris,
Estis sole amo de l' spirit' rizomo.

Kiam nigraj manoj en la Dia domo,
Kunigante sin, adoris kaj admiris,
Benon, kiu ĉion regas, vi sopiris,
Zorge pri la eraranta blanka homo.

Nedireble peza, kion vi intencis!
Vian koron skuis ja neniu tremo.
Via preĝ' pri malamikoj paciencis.

Por murdinto via eĉ ne anatemo!
Kaj pro vi la tuta mondo kondolencis.
Sankte kronas vin martirodiademo.

TTT-Himnaro Cigneta
is affiliated with
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1