NEHIMNAJ |
TTT-HIMNARO CIGNETA
DEDIĈITA AL LA GLORO DE DIO
Tie ĉi mi kolektas diversajn hazarde rikoltitajn diraĵojn de famaj (aŭ eĉ ne konataj) saĝuloj, konfesiestroj, himnistoj, ktp. Eble iam mi provos ordigi ilin laŭteme; por nuntempo mi lasas ilin pli-malpli alfabete laŭ la nomoj de la dirintoj.
En kernaj aferoj, unueco; en nekernaj, libereco; en ĉio, karitato.
??
Pensema Silento Ho Jesuo, filo de Dio, kiu silentis antaŭ Pilato, ne lasu nin svingi la langojn sen antaŭpensi kion ni diru kaj kiel ĝin diri. anonima gaela preĝo
Kiam vi preĝas, prefere via koro estu sen vortoj, ol viaj vortoj sen koro.
John Bunyan
Ni ne estas la solaj Kristanoj, ni estas sole nur Kristanoj.
Alexander Campbell, fondinto de la Disĉiploj de Kristo, konfesia organizaĵo
iom simila al la baptismo. (La membroj nomas sin "Kristanoj",
anstataŭ ni diru ekzemple "Kambelanoj")De stultaj preĝoj kaj de acidmienaj sanktuloj, bona Sinjoro, savu nin!
Teresa de Avilo
is affiliated with
Eldonejo Cigneto