TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

BIOGRAFIETOJ
KAJ
VERK-LISTOJ

Robert ROBINSON

[ robat róbenson ]

1735 - 1790

Anglo, naskita en Norfolk kaj mortinta en Birmingham, Robinson konvertiĝis al Kristo per la predikado de George Whitefield, kaj fariĝis unue metodisma-kalvinisma pastoro, poste fariĝis baptisma pastoro en Kembriĝo. Li multe verkis, klere pri teologio kaj pri baptisma historio, kaj polemike por religia libereco, usona sendependeco, kaj la abolo de sklaveco. Laŭ konata anekdoto, en la maljunaĝo li amare deprimiĝis, kaj iam diris, ke li "pagus mil mondojn, se mi tion posedus, por rehavi" la sentojn, kiujn li sentis ĉe la verkado de sia plej konata himno, "Venu, Font' de ĉiu beno".

Verkis (angle):
Come, Thou Fount of every blessing (Venu, Font' de ĉiu beno)

TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1