TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

BIOGRAFIETOJ
KAJ
VERK-LISTOJ

foto
Kevin Bourne (2003)

Esperantisto
Kevin BOURNE

[ kEvin bOan ]

1956.03.19 —      

Laŭ ADORU (p. 1388): "... (Anglio) komizo, anglikana laika predikanto." 5 verkoj en Ad.

S-ano Bourne korektas tion kaj aldonas jene:

Aliaj informoj: Membro ekde ĉ. 1985 kaj sekretario ekde ĉ. 1989 de la Esperanta Diservo Londona http://uk.geocities.com/keb560319/edlhejm.htm - ankoraŭ finkonstruota (pasintjare 90jara);

partoprenis kristanajn E-kongresojn en Easthampstead (GB) 1984, Uckfield (GB) 1989, Szombathely (HU) 1996.

Foje mi tradukas aŭ adaptas kantojn en E-on por la Diservo, eventuale por pli vasta uzontaro. La plejparton de tiuj, pri kiuj mi tute kontentas mi sendis por ADORU, sed nur ses proponitaĵojn oni uzis; Adolf skribis, ke aliajn oni gardos por estontaj eldonoj de ADORU aŭ tute aliaj eldonaĵoj aŭ eventuala uzo en kongresoj. La finverkotaĵoj restas ŭe mi. Komuniko inter mi kaj la ekumena komisiono estis preskaŭ nula ĝis la lasta horo - mi sendis dufoje sed ne ricevis agnoskon; nur lastatempe mi ricevis informojn de Adolf rete, per la forpasinto David Featherstone, kaj la reto kompreneble helpis antaŭenigi la aferon. Iuj el la aliaj kantoj ja inkluziviĝis en ADORU, sed la eldonintoj elektis alies version - nu bone, ne gravas.

kaj plue ...

ADORU mispriskribas min laika predikanto. Eble ili supozis tion, ĉar mi ofte gvidas la Esperantajn Diservojn londonajn; kaj ĉar en Hungario mi servis ĉe la altaro portante mian albon. Mi ne estas kvalifikita laika predikanto; la episkopo, aŭ lia loka subulo, rajtigis min servi ĉe la altaro kaj administri la kalikon. Mi ne estas rajtigita prediki, nur "alparoli la popolon", kiel ajna laikulo.
(laŭ retpoŝtaj komunikoj en februaro kaj marto 2003)
Se vi havas aliajn informojn pri li, aŭ foton, bv. sciigi min!

TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1