Antaŭparolo de Adoru Kantante
© 1971 by K.E.L.I. (Kristana Esperantista Ligo Internacia)
Jesuo kaj Liaj disĉiploj kantis himnojn, ĉefe psalmojn, kiam ili ĉeestis Diservojn en la Templo en Jerusalem, kaj plejeble psalmojn kaj aliajn himnojn, kiam ili ĉeestis Diservojn en iu sinagogo. Ili kantis himnon intime en la supra ĉambro (Mark. 14:26 - Mat. 26:30). La plej fruaj Kristanoj kantis himnojn (Efes. 5:19, 29; Kol. 3:16). Tute nature, do, la kantado de himnoj baldaŭ fariĝis kutimo en Kristanaj Diservoj. Egale nature, Kristanoj, kiuj fariĝis Esperantistoj, kaptis okazojn kunveni por Diservoj en la internacia lingvo, kaj ili bezonis konvenajn himnojn en tiu lingvo. Komencis aperi, do, en diversaj Eŭropaj landoj, modestaj himnaroj. Du el ili fariĝis tre popularaj en siaj respektivaj sferoj Himnaro Esperanta en Britujo kaj Evangelia Kantaro en Svedujo.
Ĉiujaraj kongresoj de la Kristana Esperantista Ligo Internacia komencis okazi en 1948 en Tostarp, Svedujo. En ili la kantado de himnoj ludis gravan kaj grandan rolon. Pro tio, ke en la unuaj jaroj la Svedaj KELIanoj multnombre ĉeestis la kongresojn, estis nature, ke oni uzis ĉefe la Svedan libron Evangelia Kantaro; sed en kaj post 1958 pli da Britoj ĉeestis, ol antaŭe, kaj oni komencis uzi la Britan libron Himnaro Esperanta paralele kun Evangelia Kantaro.
Jam en 1949 la KELI-Jarkunveno en Bournemouth starigis Kantaran Komisionon por prepari internacian kantaron, sed en 1952 ties laboro ĉesiĝis kaj en 1957 oni malfondis la komisionon. Parto de ĝia materialo tamen servis kiel bazo por la nuna libro. (Detalojn vidu en Nia Historio de H. A. de Hoog, p. 124-126.)
En la kongreso de 1952 aperis ĥoro de kongresanoj, kiu prezentis diversajn erojn, sed ĉefe gvidis la kantadon en la Diservo kaj edifaj kunvenoj. Ĥoro fariĝis regula trajto de postaj kongresoj, kaj el tio, kaj el la ĝenerala amo kanti, precipe en harmonio, rezultis la deziro havi komunan internacian Himnaron kun muziko en kvar-voĉa aranĝo.
Ĉi tiu deziro fokusiħis en la Jubilea Kongreso en Bishops Stortford, Anglujo, en 1961, kiam la KELI-Jarkunveno decidis eldoni tian libron, kaj elektis tiucele Himnaran Komisionon kun kvin membroj, civitanoj de kvin landoj, inter ili du membroj de la Akademio de Esperanto. Tiu Komisiono laboris dum preskaŭ naŭ jaroj, elektante melodiojn kaj himnojn el multaj nacioj kun la helpo de kunlaborantoj en pluraj landoj. Oni celis havi melodiojn kaj himnojn bone-konatajn kaj amatajn en diversaj landoj. Oni celis ankaŭ, ke la fina kolekto reprezentu kiel eble plej juste la diversajn ekleziajn tradiciojn kaj gustojn troveblajn inter Protestantaj adorantoj. Tamen ankaŭ la nun konsisto de la membraro de KELI, kiu ne estas simple proporcia al la monda Kristanaro, prave speguliĝas en la farita elekto.
La Komisionanoj decidis, ke ilia unua tasko estu la kolektado de taŭgaj melodioj. El tiuj akceptitaj ne ĉiuj havas la saman muzikan valoron, sed ĉiuj jam alportis grandan benon al miloj da homoj tie, kie ili estas uzataj. Tro banalan muzikon tamen ni ne allasis, kaj ankaŭ pri la kvar-voĉaj aranĝoj ni strebis al plejeble alta kvalito. Krom en du-tri kazoj la melodioj aperas en siaj originalaj formoj, eĉ kiam la evoluo popularigis en diversaj landoj aliajn (inter si malsamajn) formojn. Ekzemple, n-ro 94, Old Hundredth. Al la kantanto la originalaj formoj baldaŭ rivelos sian superan forton kaj sian pli grandan belecon laŭ ritmo kaj melodio.
Por eviti pagon por permeso uzi kopirajtajn kvar-voĉajn aranĝojn de tradiciaj kaj popolaj melodioj, ni petis kelkajn kompetentajn muzikistojn fari por nia libro specialajn kvar-voĉajn aranĝojn, aŭ permesi la uzon de iliaj verkoj. Ili volonte konsentis. Pro ilia valora kaj lerta helpo ni tre kore dankas al S-ro Charles Palmer, Britujo, por numeroj 37, 52, 105, 162 kaj 173; al Ges-roj Harold kaj Monica Jenner, Britujo, por numeroj 44 kaj 145; al Pastoro T. Ilmari Haapalainen, Finnlando, por numeroj 160, 178, 187, 207, 214 kaj 257; al S-ro Friedrich Hänssler (senior), Germanujo, por numeroj 97, 209, 226 kaj 228; al S-ro Péter Balla, Hungarujo, por numeroj 127 (melodio + aranĝ.) kaj 190 (mel.); al Prof. Dr. Kálmán Csomasz Tóth, Hungarujo, por numeroj 77 (mel. + ar.), 133 (mel. + ar.) kaj 190; al S-ro Adriaan Engels, Nederlando, por numero 67; al S-ro Bertil Wallin, Svedujo, por numero 108 (mel. + ar.); kaj al S-ro Hermann Stern, Germanujo, por la rondkanto pri la titolvortoj de nia libro.
Post elekto de melodioj oni devis konsideri proponitajn tekstojn ne nur taŭgajn por la melodioj, sed ankaŭ taŭgajn laŭ enhavo kaj laŭ lingvaĵo. La anoj de la Komisiono tre zorge kontrolis la enhavon kaj la tekston de ĉiuj elektitaj himnoj, kaj multaj bezonis plibonigon aŭ poluradon. Tio kaŭzis tre multe da korespondado kun aŭtoroj kaj eldonintoj. Plej varmaj dankoj estas ŝuldataj (kaj nun donataj) al la ankoraŭ vivaj\ntaj auŭtoroj kaj tradukintoj de la himnoj en ĉi tiu libro. Ili ĉiuj volonte kaj senplende konsideris kaj diskutis la proponojn faritajn al ili.
Multaj el la himnoj estas prenitaj, kun permeso, el la jam ekzistantaj himnaroj: Evangelia Kantaro kaj ĝia Aldono (Svedujo); Evangelia Kantaro Eklezia (Germanujo); Himnaro Esperanta, 5-a eldono (Britujo); kaj Cent Himnoj (Norvegujo). Al la redaktoroj kaj eldonintoj de tiuj libroj ni esprimas elkorajn dankojn.
Por faciligi la praktikan uzon de la libro, kaj por liberi historiajn datojn verŝajne deziratajn de iuj, ni donas plurajn indeksojn. La resuma grupigo laŭtema de la himnoj (sur p. 7), kaj la envicigo de ili sub la diversaj rubrikoj, estas iom arbitraj. Serĉante himnon por difinita temo laŭ tiu tabelo, oni do konsideru ne nur la koncernan rubrikon mem, sed ankaŭ parencajn. Ekzemple, la Sveda himno Nun tago benata ĉe ni troviĝas inter la maten-himnoj (n-ro 225), kvankam samrajte ĉi povus aperi inter la Kristnaskaj.
Ĉe ĉiu himno ni klopodis principe citi titole la komenc-vortojn en la originala lingvo de la verkinto, kies nomo kaj vivjaroj aperas sub la koncerna teksto. Tamen, se la Esperanta versio estas farita helpe de, aŭ laŭ, alilingva nacia traduko, ni aldonis ankaŭ ties komencvortojn (en la Indekso sur p. 270 inter krampoj) kaj citas inter krampoj la naci-lingvan tradukinton.
Maldekstre super la muziko ni indikas koncizan melodi-nomon, se eble laŭ la Brita-Usona sistemo. Listo de tiuj nomoj estas trovebla sur p. 278. Dekstre super la muziko staras la nomoj de la komponistoj, ofte identaj kun la aranĝintoj.
Plejan intereson por ordinara uzanto de la libro havas la lasta Indekso, kiu listigas ĉiujn tekstojn troveblajn en la libro. Tie, inter krampoj, oni havas la nomojn de la verkinto de la vortoj en Esperanto, ĉu originalaj, ĉu tradukaj; pluraj nomoj signifas, ke la laste menciita prilaboris kaj pli malpli funde reviziis la tekston. Eĉ kie tio ne estas aparte notita, Prof. W. J. Downes donis, tra la tuta libro, apartan atenton al la lingvaĵo. Simile, pri la muziko aparte zorgis komisionano A. Burkhardt, kiu adaptis multajn el la Germandevenaj aranĝoj. Cetere, la nomita duopo Downes kaj Burkhardt redaktis la definitivan enhavon, komisie de kaj interkonsente kun la tri aliaj komisionanoj, kaj igis ĝin prespreta. Ili ankaŭ zorgis pri la preprovaĵoj kaj teknikaj detaloj. La tasko estis, principe, provizi muzikon por kvarvoĉa ĥoro, kiu tamen estu samtempe uzebla ankaŭ por iu klavara instrumento (piano, orgeno). Ni forte deziras, ke oni uzu la libron ne nur dum kongresoj, en Diservoj kaj kunvenoj, sed ankaŭ kaj eĉ pli ofte, hejme por si mem aŭ en la familio. Tio devigis adopti mezan stilon, ne specife ĥoran. Krom la rondkantoj, kiuj prezentas, kun Kristana enhavo, novaĵon por iuj landoj, kelkaj aliaj numeroj ne estas por kvarvoĉa ĥoro, sed por unisona kantado kun laŭvola piano-akompano (ekzemple 37, 117, kaj aliaj).
Alternativajn melodiojn ni tre ŝpare indikis, kvankam la metriko allasus multe pli da interŝanĝ-eblecoj. Ni volus kuraĝigi la uzantojn alpaŝi ĝuste la ĝis nun fremdajn pecojn kaj ne nur elpreni la konatajn. La malkovro de aliaj alispecaj kaj ankaŭ nekutimaj formoj kaj enhavoj ja plej frape pruvos la ekumenan signifon de Adoru Kantante.
Ni atentigas, ke la nomojn Ciono, Jerusalemo kaj Jesuo ni uzas jen laŭ asimilita, jen laŭ neasimilita, formo, el kio rezultas la tri skribmanieroj: Ciono, Jerusalemo, Jesuo; Cion, Jerusalem, Jesu (kun akcento sur la lasta silabo); kaj Cion, Jerusalem, Jesu (kun akcento sur la antaŭlasta silabo).
Maldekstre ĉe la piedo de ĉiu himno, kiun ni prenis el la nomitaj libroj, staras indiko al la fonto kun la koncerna numero. Se la indiko aperas inter krampoj, tio signifas, ke la himno en nia libro iom diferencas laŭ teksto de tiu en la font-libro. La aŭtoroj aŭ eldonintoj en ĉiu kazo mem proponis, laŭ nia peto, la faritajn ŝanĝojn, aŭ afable aprobis niajn sugestojn. Ni indikas jene:
CH EK EKA EKE HE KKP | Cent Himnoj, trad. H. A. Rosbach, Brumunddal, 1966. Evangelia Kantaro, eld. A. Wallin, Örebro, 1952. Aldono al EK, eld. K. O. Sandgren, Östansjö, 1962. Evangelia Kantaro Eklezia, trad. R. Hoppe, Auerbach, 1965. Himnaro Esperanta, eld. M. C. Butler, 5-a eldono, London, 1966. (por n-ro 63, 4-a eldono, London, 1954) KELI-Kantaro De Pietersberg, Oosterbeek, 1954. |
Se mankas tia indiko, tio signifas, ke la himno ne estis publikigita antaŭe en libro, do aperis nur en gazeto, aŭ sur stencilita folio, aŭ estis tute nove tradukita por nia libro. Tial, multaj tradukoj kaj kelkaj himnoj originale verkitaj por ĉi tiu eldono, aperas publike por la unua fojo. Granda nombro el la melodioj, muzikaj aranĝoj, kaj himno-tekstoj estas kopirajtaj. Ĉe aparta uzo de ili, do troviĝas leĝa risko. Oni estas avertita.
Permeson uzi kopirajtajn himnojn kaj muzikon donis la personoj kaj firmoj menciitaj sur p. 275, aparte de tiuj nomitaj supre en ĉi tiu Antaŭparolo. Steleto indikas, ke oni devis pagi por la permeso, sed plejparte nur nominalan sumon. Ni faris nian eblon komunikiĝi kun la posedantoj de ĉiuj kopirajtaj eroj, kiujn ni uzis, sed ĉe du-tri posedantoj ni malsukcesis, ĉar ili transloĝiĝis kaj ilia nuna adreso estas netrovebla. Se ni hazarde pekis kontraŭ ies kopirajto, ni petas pardonon, kaj ni alĝustigos la aferon post avizo pri la eraro.
Ni anoj de la Himnara Komisiono kaj niaj kunlaborantoj multe kaj longtempe laboris, ĉiam konsciaj pri la graveco de nia tasko kaj ĉiam dependantaj de la ofte kaj fervore petita helpo de Dio, por prepari ĉi tiun libron, sed ĝi ne povus esti eldonita sen la financa helpo de multaj donacintoj kaj antaŭmendintoj, plej multaj el kiuj restas nekonataj. Ni elkore dankas ĉiujn, kiuj tiel kunhelpis. Apartan dankon ni ŝuldas al la estro kaj la kunlaborantoj de la firmo Friedrich Hänssler KG en Neuhausen-Stuttgart, unu el la plej renomaj muzikeldonejoj en Germanujo, kiuj dum pluraj jaroj akompanis la estiĝon de nia libro per konsiloj kaj helpo, kaj fine certigis teknike bonan prezenton de la verko.
Ni lanĉas ĉi tiun libron kun la fervora preĝo, ke ĝi servu al la pli granda gloro de Dio; ke ĝi venigu grandajn kaj oft-ripetatajn benojn al ĉiuj siaj uzantoj en kaj ekster KELI; kaj ke Dio grace uzadu ĝin por gajni animojn al Si kaj en Sian eternan Regnon.
Februaro 1970 |
Å. Ahlrén, Svedujo; A. Burkhardt, Germanujo; W. J. Downes, Anglujo; H. A. de Hoog, Nederlando; H. A. Rosbach, Norvegujo |
Tabelo de Enhavo |
La Himnaro | n-roj | | |
Laŭdo kaj Danko Advento kaj Kristnasko Suferado de Kristo Pasko kaj Ĉieliro La Sankta Spirito La Dia Vorto kaj la Eklezio Tago de la Sinjoro, Diservo Sezonoj DankoĈemanĝa |
1 30 31 57 58 64 65 76 77 83 84 94 95 108 109 113 114 116 |
Petado, Preĝado Amo al Jesuo Konfido al Dio kaj al Kristo Kurĝo kaj Kuraĝigo Kristana Vivo, Servado Mateno Vespero kaj Nokto Espero kaj Vivo Eterna Fino de Kunvenoj |
117 146 147 163 164 178 179 194 195 222 223 229 230 247 248 259 260 262 |
La Preĝo de la Sinjoro (Patro Nia) Indekso de Komenc-Vortoj en la Originalaj Lingvoj Agnosko de Kopi-Rajtoj |
p. 269 p. 270 p. 275 |
Listo de la Esperantaj Aŭtoroj kaj Tradukintoj Listo de la Melodi-Nomoj Indekso de Komenc-Vortoj en Esperanto |
p. 276 p. 278 p. 281 |