Di mame
Foiren iris panjo por aĉeto de petrol';
kun ŝi venis hejmen ĉarma juna Pol'.
Ho, li, kia knabo! Kia bela amat'!
kun okuloj nigraj, vi,
mia kara kat'.
Foiren iris panjo por aĉeto de legom';
kun cigana knab' revenis al la dom'.
Ho, li, kia knabo! Kia bela amat'!
kun la blankaj dentoj, vi,
mia kara kat'.
Migdalojn mi formanĝis , kaj vinon trinkis mi;
la knabon mi ekamis kaj ne vivos plu sen li.
Ho, li, kia knabo! Kia bela amat'!
kun la nigraj haroj, vi,
mia kara kat'.
Vortoj kaj muziko: tradiciaj
El la Jida trad. ABh 1986
Tridek-dua Paĝo — Enhavlisto — Tridek-kvara Paĝo