Bunt sind schon die Wälder
Kverkoj buntas kaj poploj,
flavaj staras la stoploj,
komenciĝas aŭtun'.
Falas ruĝaj frondoj,
drivas nebul-ondoj,
ventoj blovas nun.
Brilas plene traŭbo
en vin-branĉa laŭbo
kvazaŭ el purpur'.
Ĉe l'baril' maturas
la persik', veluras
en ruĝ-blanka pur'.
Verdon arbo prezentas,
bluaj runoj pendas
de la branĉo-larĝ'.
Piroj nin salutas,
branĉoj klin-servutas
sub la flava ŝarĝ'.
Pomo-luvon akceptas
junulino, kolektas
ĝin en korbo kun ĝu';
ŝi la manojn svingas;
la jupet' atingas
nur ĝis la genu'.
Jen, vinisto: bareloj,
kuvoj kaj siteloj
staras je dispon'.
Post labor' kaj plagoj
sekvas gajaj tagoj
de la pluk-sezon'.
Niaj inoj ekkantas,
la portistoj dancas
- gaja karusel'!
Inter plantoj rebaj,
jen rubandoj ŝvebaj
sur la pajl-ĉapel'.
Violon' tenera
sonas en vespera
ruĝ' aŭ luno-bril'.
Belaj vinistinoj
logas kun sin-klinoj
al rikolt-kvadril'.
Muziko: Johann Friedrich Reichardt (1752-1814)
Vortoj: Johann Gaudenz von Salis-Sewis (1762-1834)
El la Germana trad. ABh
<FONTO 17(1997)203>
Dek-kvina Paĝo — Enhavlisto — Dek-sepa Paĝo