PLI OL KVINDEK | |
MIDI |
Saluton, bela Majo!
Vi reaperis jam.
Al ĉiuj venas gajo
pro via flor-ornam'.
Birdetoj ĉarme ridas
En hela, kuna vok';
la najtingalo sidas
sur la plej nobla lok'.
La fridaj ventoj ĉesas,
nun bluas la ĉiel';
herbejo jam promesas
mision por l'abel'.
Ho Majo, ho plezuro
kun ĉiu nova flor'!
Bonfara ĉi lazuro
al la anim' kaj kor'.
Vortoj kaj muziko el la 16a jarcento
El la Germana trad. ABh 1986