Ruf an die Völker
Homoj de l'Ter',
por nova afer'
marŝu kun kor-decid'.
For estu tim'!
Paŝu al lum',
fondu la verkon sur fid'.
Se parolas koroj,
ĉesas skrupul'
pri proksimul',
kiu envius al viv'.
Interkompren'
gvidos al ben';
mankos kverelo-motiv'.
Homoj de l'Ter',
abundas en ver'
pano el grajnoj mil.
Por via sav'
ne plu al glav'
fidu, sed nur al plugil'!
Agu am-spirite!
Muroj de prem'
kaj suspektem'
falos pro help', solidar'.
Ne estas rev',
sed peza dev',
iĝi amik' al najbar'.
Homoj de la'Ter',
per ĉiu semer'
zorgu pri pac-estont'.
Malmilitem'
estas la sem'
kiun bezonas la mond'.
Restas ĉi espero:
Homa sagac'
sidos en pac'
fine kun Amo sur tron'.
Post rendevu'
kreos la du
mondon de belo kaj bon'.
Vortoj kaj muziko: Helmut Schwabe
El la Germana trad. ABh 1983
Oka Paĝo — Enhavlisto — Deka Paĝo