Rim.: En Pli ol kvindek mankas la ripet-indiko, kiun tamen necesigas la melodio.
||: Venu, karaj,
al fontoj klaraj,
nin logas la somero. :|| ||: Nun ni kongresu,
zorgojn forgesu
sur la Svisa tero. :||
||: Sonu kanto
al Esperanto
por ĉiujn nun saluti. :|| ||: Estus ja honto
sur lingva ponto
stari kaj nur muti. :||
||: Temp' unika
por rond' amika
- jen plenumiĝas revoj. :|| ||: Kanti, diskuti,
ne tro balbuti
estu gajaj devoj. :||
||: Mem elektu,
la manojn plektu
por formi belan rondon, :|| ||: danci, liuti,
salti aŭ fluti,
trovi la respondon. :||
||: Plani, studi,
kaj ne nur ludi -
ni tre bezonas salton! :|| ||: Junaj kaj aĝaj
estu kuraĝaj;
ni do celu alton! :||
Muziko: "Kommt, ihr Gspielen" Melchior Franck
(1580-1639)
Vortoj: ABh por la 40-a KELI-kongreso 1990 en Le
Louverain apud La Chaux-de-Fonds (en postaj jaroj,
"svisa" en la unua strofo cedis lokon al sveda,
pola, franca, litova, hungara ..)
<Tero kaj Ĉielo Kantu 161>