PLI OL KVINDEK | |
Jen, jen! Neniel estis vana
la granda rond-vojaĝ' Balkana;
ĝi montris sin bonega il'
por l'estontec' de Ingalil.
Aperis tie arkitekto,
la sole taŭga por elekto.
Li zorgu nun pri la stabil'
de l'vivo-dom' de Ingalil!
Montriĝis ja la lingva ĝeno,
sed cedis ĉia miskompreno,
ĉar, laŭ antikva jam konsil',
per am' parolis Ingalil.
Gratulas ŝin la KELI-mondo;
el nia Esperanto-Rondo
alflugu nun salutoj mil
al nia kara Ingalil,
kun ben-deziroj por la paro
iranta al la Di-altaro.
Ornamu tre feliĉa bril'
okulojn viajn, Ingalil.ABh 1967
(Gratulo por la nupto-festo de Ingalil, junulara sekretariino de la sveda KELI-sekcio, kiu vizitis la Esperanto-Rondon Gechingen kun Anna Alamo-Sandgren okaze de preleg-vojaĝo en la distrikto)
<SeKELIpoetas, postparolo>