Enkomputiligis Darold Booton de eldonaĵo de Eldonejo „Polonia”


ĈAPITRO LXVII

KVAR bitinianoj gardeme portis Ligian al la domo de Petronius. Vinicius kaj Ursus iris apude, rapidante, por transdoni ŝin plej baldaŭ en la manojn de greka kuracisto. Ili iris en silento, ĉar post la ĉi-tagaj travivaĵoj ili ne kapablis al interparolo. Vinicius estis ĝis nun kvazaŭ duonkonscia. Li ripetadis al si, ke Ligia estas savita, ke minacas ŝin plu nek malliberejo, nek morto en la cirko, ke iliaj malfeliĉoj finiĝis por ĉiam kaj ke li prenas ŝin nun hejmen, por ne disiĝi plu kun ŝi. Kaj ŝajnis al li, ke ĝi estis pli ĝuste komenco de iu alia vivo, ol realaĵo. De tempo al tempo li kliniĝadis al la malfermita portilo, por rigardi tiun karan vizaĝon, kiu en la luna lumo ŝajnis dormanta, kaj li ripetadis en la pensoj: „Tio estas ŝi! Kristo savis ŝin!” Li rememoris ankaŭ, ke en la spoliarium, kien li kaj Ursus portis Ligian, venis iu nekonata al li kuracisto kaj certigis, ke la knabino vivos. Ĉe tiu ĉi penso ĝojo tiel ŝveligadis lian bruston, ke en momentoj li malfortiĝadis kaj apogadis sin sur la ŝultro de Ursus, ne povante iri propraforte. Ursus dume rigardis la stelluman ĉielon kaj preĝis.

         Ili iris rapide tra la stratoj, ĉe kiuj novkonstruitaj domoj forte brilis en la luna lumo. La urbo estis malplena. Nur tie kaj ie aretoj da homoj, kronitaj per hedero, kantis kaj dancis antaŭ portikoj ĉe la sonoj de fluto, ĝuante la belegan nokton kaj la festan tempon, kiu daŭris de la komenco de la cirkludoj. Nur kiam ili estis jam proksime al la domo, Ursus ĉesis preĝi kaj komencis paroli mallaŭte, kvazaŭ li timus veki Ligian:

         — Sinjoro, estas Kristo, kiu savis ŝin de la morto. Kiam mi ekvidis ŝin sur la kornoj de la uro, mi ekaŭdis en la animo la voĉon: „Defendu ŝin!” kaj ĝi estis sendube la voĉo de la Ŝafido. La malliberejo elsuĉis miajn fortojn, sed Li redonis ilin al mi por tiu momento kaj Li inspiris tiun sangaman popolon, ke ĝi pledis pro ŝi. Fariĝu Lia volo!

         Kaj Vinicius respondis:

         — Gloregata estu Lia nomo!...

         Sed li ne povis paroli plu, ĉar subite li eksentis, ke grandega ploro ekŝvelas en lia brusto. Ekkaptis lin neregebla deziro ĵeti sin teren kaj danki la Savinton pro la miraklo kaj kompato.

         Dume ili atingis tamen la hejmon. La servistoj, informitaj de speciale antaŭsendita sklavo, elsvarmis por ilin saluti; Paŭlo el Tarso ankoraŭ en Antiumo konvertis pliparton de tiuj homoj. La malfeliĉoj de Vinicius estis al ili bonege konataj, do ilia ĝojo je la vido de la viktimoj, elŝiritaj el la kruelaj manoj de Nero, estis grandega, kaj ĝi kreskis ankoraŭ pli, kiam kuracisto Theocles, ekzameninte Ligian, deklaris, ke ŝi suferis nenian gravan difekton kaj ke kiam pasos la malforteco, restinta post la mallibereja febro, ŝi resaniĝos.

         La konsciencon ŝi rericevis ankoraŭ en la sama nokto. Vekiĝinte en belega cubiculum, lumigita per korintaj lampoj, en la aromo de verbeno, ŝi ne sciis, kie ŝi estas kaj kio kun ŝi okazas. Restis en ŝia memoro la momento, en kiu ŝi estis alligata al la kornoj de la ĉenkatenita uro, kaj nun, vidante super si la vizaĝon de Vinicius, lumigitan per delikata, kolora lumo, ŝi kredis, ke ili certe ne estas jam sur la tero. La pensoj konfuziĝadis en ŝia malforta kapo kaj ŝajnis al ŝi natura afero, ke ili haltis ie envoje al la ĉielo pro ŝia laceco kaj senforteco. Sentante tamen nenian doloron, ŝi ridetis al Vinicius kaj volis demandi, kie ili estas, sed el ŝia buŝo eliĝis nur mallaŭta flustro, en kiu Vinicius apenaŭ povis distingi sian nomon.

         Do li genuiĝis apud ŝi kaj, metinte la manon sur ŝian ŝultron, diris:

         — Kristo vin savis kaj redonis al mi!

         Ŝia buŝo moviĝis denove en nekomprenebla flustro, post momento tamen ŝiaj palpebroj fermiĝis, la brusto levis sin en facila ekspiro, kaj ŝi endormiĝis profunde, kion atendis Theocles la kuracisto kaj post kio li antaŭdiris resaniĝon.

         Vinicius restis apud ŝi, genuante kaj dronante en preĝo. Lian animon enluligis amo tiel grandega, ke li tute ekstaziĝis. Theocles kelkfoje eniris en la cubiculum, kelkfoje el post flankenpuŝita kurteno aperis la orhara kapo de Eunice, fine gruoj, tenataj en la ĝardenoj, komencis krii, anoncante la tagiĝon — kaj li ĉiam ĉirkaŭprenadis ankoraŭ en la pensoj la piedojn de Kristo, ne vidante kaj ne aŭdante, kio okazas ĉirkaŭe, kun koro ŝanĝita en oferan dankan flamon, dronanta en ekstazo, dum la vivo ankoraŭ kvazaŭ prenita ĉielen.


Enkomputiligis Darold Booton de eldonaĵo de Eldonejo „Polonia”
Hosted by www.Geocities.ws

1