Enkomputiligis Darold Booton de eldonaĵo de Eldonejo „Polonia”


ĈAPITRO LXIII

LA dramon „Aureolus” oni prezentadis ordinare en teatroj aŭ amfiteatroj tiel aranĝitaj, ke ili povis malfermiĝi kaj formi kvazaŭ du apartajn scenejojn. Sed post la spektaklo en la cezaraj ĝardenoj oni forlasis la ordinaran manieron, ĉar oni deziris, ke kiel eble plej granda amaso da homoj povu rigardi la morton de krucumita sklavo, formanĝata en la dramo de urso. En la teatroj la rolon de la urso ludadis aktoro, ĉirkaŭkudrita per ursa felo, sed ĉi-foje la spektaklo devis esti „vera”. Ĝi estis nova ideo de Tigellinus. La cezaro anoncis unue, ke li ne venos, sed laŭ persvado de la favorato li ŝanĝis la decidon. Tigellinus klarigis al li, ke post tio, kio okazis en la ĝardenoj, tiom pli li devas montri sin al la popolo, kaj kune li garantiis, ke la krucumita sklavo ne insultos lin, kiel faris Crispus. La popolo estis jam iom trosata kaj laca de la sangoverŝado, oni do anoncis al ĝi novan disdonadon de loteriaj biletoj kaj donacoj, kaj kune vesperan festenon, ĉar la spektaklo devis okazi vespere, en brilege lumigita amfiteatro.

         Je la krepusko efektive la tuta konstruaĵo superpleniĝis; la aŭgustanoj kun Tigellinus fronte de ili venis ĉiuj senescepte, ne tiom pro la spektaklo mem, kiom por montri al la cezaro post la lasta incidento sian fidelecon kaj por babili pri Chilo, pri kiu parolis la tuta Romo.

         Oni do flustris al si reciproke en la orelojn, ke la cezaro, reveninte el la ĝardeno, furioziĝis kaj ne povis endormiĝi, ke atakis lin fantomoj kaj strangaj vizioj, pro kiuj en la sekvinta tago li anoncis sian baldaŭan vojaĝon en Aĥajon. Aliaj tamen neis ĝin, asertante, ke nun li montriĝos tiom pli senindulga por la kristanoj. Ne mankis tamen ankaŭ timuloj, kiuj antaŭvidis, ke la akuzo, kiun Chilo ĵetis en la vizaĝon de la cezaro kontraŭ la amasoj, povas havi plej malbonajn sekvojn. Estis fine ankaŭ tiaj, kiuj en la nomo de la humaneco petis Tigellinuson, ke li ĉesigu pluan persekutadon.

         — Rigardu, kien vi iras — parolis Barcus Soranus. — Vi volis kontentigi la venĝon de la popolo kaj inspiri al ĝi la konvinkon, ke la puno atingis la kulpulojn, dume la efiko estas tute kontraŭa.

         — Vere! — aldonis Antistius Verus — ĉiuj flustras nun, ke ili estas senkulpaj. Se ĉi tion vi nomas lerteco, tiam Chilo estis prava, dirante, ke viaj cerboj ne plenigus la pladeton de glanŝelo.

         Sed Tigellinus turnis sin al ili kaj diris:

         — Oni flustras ankaŭ, Barcus Soranus, ke via edzino, Servilia, kaj via edzino, Antistius, kaŝis siajn sklavojn-kristanojn antaŭ la justeco de la cezaro.

         — Malvere! — ekkriis maltrankvile Barcus.

         — Mian edzinon volas pereigi viaj eksedzinoj, kiuj ĵaluzas ŝian virton! — diris same maltrankvile Antistius Verus.

         Sed aliaj parolis pri Chilo.

         — Kio okazis al li? — parolis Eprius Marcellus. — Li mem transdonis ilin en la manojn de Tigellinus; el mizerulo li iĝis riĉulo, povas trankvile vivi la reston de siaj tagoj, havi belan enterigon kaj monumenton, dume, ne!! Subite li ekpreferis ĉion perdi kaj pereigi sin; vere, li ja freneziĝis!

         — Li ne freneziĝis, sed iĝis kristano — diris Tigellinus.

         — Nekredeble! — ekkriis Vitelius.

         — Ĉu mi ne diradis al vi! — intermetis Vestinus. — Murdu la kristanojn laŭplaĉe, sed, kredu al mi, ne militu kontraŭ ilia dio. Ne ŝercu je la afero!... Rigardu, kio okazas! Mi ja ne bruligis Romon, sed se la cezaro al mi permesus, mi tuj oferus hekatombon al ilia dio. Kaj ĉiuj devus fari la samon, ĉar mi ripetas, ne ŝercu je tiu dio! Memoru, ke mi diris al vi ĉi tion.

         — Kaj mi diris ion alian — ekparolis Petronius. — Tigellinus ridis, kiam mi asertis, ke ili sin defendas, sed nun mi diros pli: ke ili konkeras!

         — Kiel do? kiel? — demandis kelkaj voĉoj.

         — Je Polukso!... Ĉar se tia Chilo ne kontraŭstaris ilin, kiu ilin kontraŭstaros! Se vi pensas, ke post ĉiu spektaklo la kristanoj ne multiĝas, tiam kun via kono de Romo iĝu kaldronistoj aŭ komencu razi barbojn, ĉar tiam vi scios pli bone, kion la popolo pensas kaj kio okazas en la urbo.

         — Li diras puran veron, je la sankta peplum de Diano! — ekkriis Vestinus.

         Sed Barcus turnis sin al Petronius.

         — Kion vi volas esprimi?

         — Mi finas per tio, per kio vi komencis: sufiĉe jam da sango!

         Kaj Tigellinus rigardis lin moke kaj diris:

         — Nu, ankoraŭ iomete!

         — Se via kapo ne sufiĉas al vi, vi havas alian, la globeton de via bastono! — respondis Petronius.

         La pluan interparolon rompis la alveno de la cezaro, kiu okupis sian lokon, akompanate de Pythagoras. Tuj poste komenciĝis la prezentado de „Aureolus”, kiun oni ne multe atentis, ĉar la pensoj estis okupitaj per Chilo. La popolo, kutimiĝinta al turmentoj kaj sango, enuis ankaŭ, siblis, eligadis ekkriojn, malflatajn por la kortego, kaj postulis rapidigon de la sceno kun urso, kiu sola ekscitis ĝian intereson. Se oni ne esperus vidi la kondamnitan maljunulon kaj ne atendus la donacojn, la sola spektaklo ne kapablus reteni la amasojn.

         Sed fine venis la atendita momento. Cirkaj servistoj enportis unue lignan krucon, sufiĉe malaltan, por ke la urso, leviĝinte sur la postajn piedojn. povu atingi la bruston de la martiro, kaj poste du homoj enkondukis, aŭ pli ĝuste entrenis Chilon, ĉar, havante la krurostojn rompitajn, li ne povis mem iri. Oni metis lin kaj alnajlis al la ligno tiel rapide, ke la interesitaj aŭgustanoj ne povis eĉ bone lin rigardi, kaj nur kiam oni fiksis la krucon en la preparita speciale kavo, ĉies okuloj direktiĝis al li. Sed apenaŭ oni povis rekoni en ĉi tiu nuda maljunulo la antaŭan Chilon. Post la torturoj, kiujn suferigis al li Tigellinus, ne restis en lia vizaĝo eĉ guto da sango, kaj nur sur la blanka barbo oni vidis ruĝan postsignon, kiun lasis la sango post la elŝiro de la lango. Tra la diafana haŭto oni povis preskaŭ vidi liajn ostojn. Li ŝajnis ankaŭ multe pli aĝa, preskaŭ kaduka. Sed aliflanke liaj okuloj antaŭe ĵetadis ĉiam rigardojn plenajn de maltrankvilo kaj malico, liaj viglaj trajtoj spegulis antaŭe ĉiaman timon kaj malcertecon — kaj nun li havis vizaĝon dolorplenan, sed tiel feliĉan kaj serenan, kian havas homoj dormantaj aŭ mortintaj. Eble lian fidon subtenadis la memoro pri la krucumita fripono, kiun Kristo pardonis. kaj eble li parolis interne al la kompatema Dio: „Sinjoro, mi mordadis, kiel venena vermo, sed mi ja estis dum la tuta vivo mizerulo, mi suferadis malsaton, homoj piedpremis min, batis kaj persekutis. Mi estis, ho Sinjoro, malriĉa kaj tre malfeliĉa, kaj nun oni transdonis min al torturistoj kaj najlis al kruco, do Vi, ho Kompatema, ne forpuŝos min en la horo de mia morto!” Kaj paco venis videble en lian pentantan koron. Neniu ridis, ĉar en tiu krucumito estis io tiel trankvila, li ŝajnis tiel maljuna, sendefenda, malforta, tiel vokanta kompaton per sia humileco, ke malgraŭvole ĉiu demandis sin mem: kiel oni povas torturi kaj najli al kruco homojn, kiuj jam estas sen tio mortantaj? La amaso silentis. Inter la aŭgustanoj Vestinus, klinante sin dekstren kaj maldekstren, flustris per terurita voĉo: „Rigardu, kiel ili mortas!” Aliaj atendis la urson, dezirante en la animo, ke la spektaklo finiĝu plej baldaŭ.

         La urso enrampis fine la arenon kaj, ambaŭflanken balancante sian malalten klinitan kapon, ĝi rigardis ĉirkaŭen deflanke, kvazaŭ ĝi pri io meditus aŭ ion serĉus. Ekvidinte fine la krucon, kaj sur ĝi la nudan korpon, ĝi alproksimiĝis, levis sin, sed post momento ĝi ree malleviĝis sur la antaŭajn piedojn, kaj sidiĝinte apud la kruco, komencis murmuri, kvazaŭ eĉ en ĝia besta koro vekiĝus kompato por tiu restaĵo de homo.

         El la buŝo de la cirkaj servistoj aŭdiĝis instigaj krioj, sed la popolo silentis. Chilo denove per malrapida movo levis la kapon kaj dum ia tempo kondukis la rigardon inter la publiko. Fine liaj okuloj haltis ie sur la plej altaj vicoj de la amfiteatro, kaj tiam okazis io, kio surprizis kaj mirigis la rigardantojn. Jen lia vizaĝo eklumis de rideto, la frunton ekĉirkaŭis kvazaŭ radioj, la okuloj levis sin antaŭ la morto supren, kaj post momento du grandaj larmoj, ŝvelintaj sub la palpebroj, ekfluis malrapide sur lia vizaĝo.

         Kaj li mortis.

         Tiam iu laŭta vira voĉo vokis supre, sub la velarium:

         — Pacon al la martiroj!!

         En la amfiteatro regis profunda silento.


Enkomputiligis Darold Booton de eldonaĵo de Eldonejo „Polonia”
Hosted by www.Geocities.ws

1