Enkomputiligis Darold Booton de eldonaĵo de Eldonejo „Polonia”


ĈAPITRO LIX

SINJORO — parolis Chilo — nun la maro estas kiel olivoleo kaj la ondoj ŝajnas dormi... Ni iru Aĥajon. Tie vin atendas la famo de Apolono, tie vin atendas laŭrokronoj, triumfoj, tie la homoj adoros vin kiel dion kaj la dioj vin akceptos kiel sian egalulon, dum ĉi tie...

         Kaj li interrompis, ĉar lia malsupra lipo komencis tremi tiel forte, ke la vortoj ŝanĝiĝis en nekompreneblajn sonojn

         — Ni iros, kiam la cirkludoj estos finitaj — respondis Nero. — Mi scias, ke eĉ nun kelkaj nomas la kristanojn innoxia corpora. Se mi forveturus, komencus gin ripeti ĉiuj. Kial vi timas, putra fungo?

         Dirinte ĉi tion, li sulkigis la frunton, sed komencis rigardi Chilon per demandaj okuloj, kvazaŭ atendante de li klarigon, ĉar li mem ŝajnigis nur trankvilon. Dum la lasta spektaklo li mem ektimis la vortojn de Crispus kaj, reveninte hejmen, ne povis endormiĝi pro furiozo kaj honto, sed kune pro timo. Subite la superstiĉa Vestinus, kiu aŭskultis silente ilian interparolon, rigardis ĉirkaŭen kaj diris per mistera voĉo:

         — Aŭskultu, sinjoro, la vortojn de ĉi tiu maljunulo... en tiuj kristanoj estas io stranga... Ilia dio donas al ili facilan morton, sed li povas esti venĝema...

         Je tio ĉi Nero diris rapide:

         — Ne mi aranĝas la cirkludojn, sed Tigellinus

         — Jes! mi! — respondis Tigellinus, kiun atingis la respondo de la cezaro. — Mi ilin aranĝas, kaj mi mokas ĉiujn kristanajn diojn. Vestinus, ho sinjoro, estas veziko, plenblovita per superstiĉoj, kaj ĉi tiu brava greko estus preta morti pro timo je la vido de kokino, hirtiĝinta por defendi siajn idojn.

         — Bone — diris Nero — sed de nun ordonu fortranĉadi al la kristanoj la langojn, aŭ ŝtopadi iliajn buŝojn.

         — Ŝtopos ilin fajro, ho dia.

         — Ve al mi! — ekĝemis Chilo.

         Sed la cezaro, kiun kuraĝigis la maltima certeco de Tigellinus, komencis ridi kaj diris, montrante la maljunan grekon:

         — Rigardu, kiel aspektas ido de Aĥilo!

         Efektive Chilo aspektis terure. La lastaj haroj sur lia kranio tute blankiĝis, en la vizaĝo ŝtoniĝis la esprimo de ia terura maltrankvilo, timo kaj premiteco. Iafoje li ŝajnis ankaŭ kvazaŭ konstemita kaj duone konscia. Ofte li ne respondadis al demandoj, alifoje li iĝadis kolera kaj tiel aroganta, ke la aŭgustanoj preferis lin ne inciti.

         Tia momento trafis lin ankaŭ nun.

         — Faru kun mi, kion vi volas, sed al la cirkludoj mi plu ne iros! — li ekkriis malespere, klakante per la fingroj

         Nero rigardis lin momente kaj, turninte sin al Tigellinus, diris:

         — Gardu, ke en la ĝardenoj ĉi tiu stoiko estu proksime al mi. Mi volas vidi, kiel impresos lin niaj torĉoj.

         Chilo ektimis tamen la minacon, sonantan en la voĉo de la cezaro.

         — Sinjoro — li diris — mi vidos nenion, ĉar mi ne vidas nokte.

         Kaj la cezaro respondis kun terura rideto:

         — La nokto estos luma, kiel tago.

         Poste li turnis sin al aliaj aŭgustanoj, kun kiuj li komencis paroli pri vetkuroj, kiujn li intencis aranĝi en la fino de la cirkludoj.

         Al Chilo proksimiĝis Petronius kaj, tuŝinte lian ŝultron, diris:

         — Ĉu mi ne diris al vi? Vi ne eltenos.

         Kaj ĉi tiu respondis:

         — Mi volas ebriiĝi...

         Kaj li etendis sian tremantan manon al pokalo kun vino, sed ne povis ĝisporti ĝin al buŝo, kion vidante, Vestinus forprenis de li la vazon kaj poste, alŝovinte sin proksimen, demandis kun vizaĝo scivola kaj timigita:

         — Ĉu persekutas vin Furioj? diru?...

         La maljunulo rigardis lin dum ia tempo kun malfermita buŝo, kvazaŭ li ne komprenus la demandon, kaj komencis palpebrumi.

         Kaj Vestinus ripetis:

         — Ĉu persekutas vin Furioj?

         — Ne — respondis Chilo — sed nokto estas antaŭ mi.

         — Kiel, nokto?... La dioj vin kompatu! Kiel, nokto?

         — Nokto terura kaj netravidebla, en kiu io movas sin kaj iras al mi. Sed mi ne scias, kio, kaj mi timas.

         — Ĉiam mi estis certa, ke ili estas sorĉistoj. Ĉu vi vidas ion en ŝonĝoj?

         — Ne, ĉar mi ne endormiĝas. Mi ne supozis, ke oni ilin tiel punos.

         — Ĉu vi ilin bedaŭras?

         — Por kio vi Verŝas tiom da sango? Ĉu vi aŭdis, kion diris tiu krucumito? Ve al ni!

         — Mi aŭdis — respondis mallaŭte Vestinus. — Sed ili estas bruligistoj.

         — Malvere!

         — Kaj malamikoj de la homa gento.

         — Malvere!

         — Kaj akvovenenistoj.

         — Malvere!

         — Kaj infanmurdistoj...

         — Malvere!...

         — Kiel do? — demandis Vestinus kun miro. — Vi ja mem diris ĉi tion kaj transdonis ilin en la manojn de Tigellinus!

         — Tial ĉirkaŭprenis min nokto kaj morto venas al mi... Iafoje ŝajnas al mi, ke mi jam mortis, kaj ankaŭ vi ĉiuj.

         — Ne! la mortontoj estas ili, kaj ni vivas. Sed diru al mi, kion ili vidas, mortante?

         — Kriston...

         — Tio estas ilia dio? ĉu li estas potenca dio?

         Sed Chilo respondis ankaŭ per demando:

         — Kio estas tiuj torĉoj, kiuj brulos morgaŭ en la ĝardenoj? Ĉu vi aŭdis, kion diris la cezaro?

         — Mi aŭdis kaj scias. Tiajn kondamnitojn oni nomas sarmentitii kaj semaxii... Oni vestos ilin per dolortunikoj, trasorbigitaj per rezino, alligos ilin al palisoj kaj fajrigos... Ke nur ilia dio ne faligu sur la urbon iajn terurajn batojn... Semaxii! terura torturo!

         — Mi preferas ĉi tion, ĉar oni ne verŝos sangon — respondis Chilo. — Ordonu al sklavo levi la pokalon al mia buŝo. Mi volas trinki, sed mi disverŝas la vinon, ĉar mia mano tremas pro maljuneco...

         Aliaj dume ankaŭ interparolis pri la kristanoj. La maljuna Domicius Afer mokis ilin.

         — Estas da ili tia amaso — li parolis — ke ili povus estigi civilan militon; ĉu vi memoras, ke oni timis, ĉu ili ne volos sin defendi. Sed ili mortas, kiel ŝafoj.

         — Ili nur provu alie! — diris Tigellinus.

         Je tio ekparolis Petronius:

         — Vi eraras. Ili defendas sin.

         — Kiel nome?

         — Per pacienco.

         — Ĝi estas nova rimedo.

         — Sendube. Sed ĉu vi povas diri, ke ili mortas tiel, kiel simplaj krimuloj? Ne! Ili mortas tiel, kvazaŭ krimuloj estus tiuj, kiuj kondamnis ilin al la morto, tio estas ni kaj la tuta roma popolo.

         — Kiaj sensencaĵoj! — ekkriis Tigellinus.

         — Hic abdera! — respondis Petronius.

         Sed aliaj, frapitaj per la trafeco de lia rimarko, komencis rigardi lin kun miro kaj ripeti:

         — Vere! Io diferenca kaj stranga estas en ilia morto.

         — Mi diras al vi, ke ili vidas sian dion! — ekkriis Vestinus deflanke.

         Tiam kelkaj aŭgustanoj turnis sin al Chilo.

         — He, maljunulo, vi ilin bone konas: diru al ni, kion ili vidas?

         Kaj la greko, kraĉinte la vinon sur la tunikon, respondis:

         — Leviĝon el mortintoj!

         Kaj li komencis tremegi tiel, ke la gastoj, sidantaj pli proksime, eksplodis per laŭta rido.


Enkomputiligis Darold Booton de eldonaĵo de Eldonejo „Polonia”
Hosted by www.Geocities.ws

1