Enkomputiligis Darold Booton de eldonaĵo de Eldonejo „Polonia”


ĈAPITRO LVII

DUME la suno malleviĝis okcidenten kaj ŝajnis solvi sin en la vespera ĉielruĝo. La spektaklo estis finita. La amasoj komencis forlasi la amfiteatron kaj fluegi en la urbon tra la elirejoj, nomataj vomitoria. Nur la aŭgustanoj malrapidis, atendante, ke la ondo trafluu. Tuta ilia aro, forlasinte siajn lokojn, grupiĝis apud la podio, en kiu la cezaro aperis denove, por aŭskulti laŭdojn. Kvankam la rigardantoj ne avaris al li aplaŭdojn tuj post la fino de la kanto, por li tio ne estis sufiĉa, ĉar li atendis entuziasmon, proksiman al frenezo. Vane sonis nun laŭdaj himnoj, vane la vestpastrinoj kisis liajn „diajn” manojn, kaj Rubria kliniĝis ĉe tio tiel, ke ŝia ruĝbruna hararo tuŝis lian bruston. Nero ne estis kontenta kaj li ne sciis tion ĉi kaŝi. Mirigis lin kaj kune maltrankviligis ankaŭ tio, ke Petronius restas silenta. Ia vorto el lia buŝo, laŭda kaj kune trafe gloranta la valorojn de la kanto, estus ĉi-momente granda konsolo por Nero. Fine, ne povante elteni plu, li signis al Petronius, kaj kiam tiu ĉi eniris la podion, li diris:

         — Ekparolu...

         Kaj Petronius respondis malvarme:

         — Mi silentas, ĉar mi ne povas trovi vortojn. Vi superis vin mem.

         — Tiel ankaŭ al mi ŝajnis, tamen tiu popolo?...

         — Ĉu vi povas postuli de la hibridoj, ke ili komprenu poezion?

         — Do ankaŭ vi rimarkis, ke oni ne dankis min tiel, kiel mi meritis?

         — Ĉar vi elektis malbonan momenton.

         — Kial?

         — Tial, ke la cerboj, malsobraj de la sangodoro, ne povas aŭskulti atente.

         Nero kunpremis la pugnojn kaj respondis:

         — Ha, tiuj kristanoj! Ili bruligis Romon, kaj nun ili ankaŭ min suferigas. Kiajn punojn pli mi elpensu por ili?

         Petronius rimarkis, ke li iras malbonan vojon kaj ke la efiko de liaj vortoj estas kontraŭa al tiu, kiun li intencis atingi, tial, volante turni la atenton de la cezaro en alian direkton, li kliniĝis al li kaj flustris:

         — Via kanto estas mirinda, sed mi faros al vi nur unu rimarkon: en la kvara verso de la tria strofo la metriko lasas ion por deziri.

         Nero ekflamis de honto, kvazaŭ kaptita ĉe malglora faro, rigardis timigite kaj respondis same mallaŭte:

         — Vi ĉion rimarkas!... Mi scias!... mi ĝin bonigos! Sed neniu pli tion rimarkis? vere? Kaj vi, je la dioj, diru al neniu... se... via vivo estas al vi kara...

         Je tio Petronius kuntiris la brovojn kaj respondis kvazaŭ kun eksplodo de enuo kaj laceco:

         — Vi povas, dia, kondamni min al morto, se mi vin ĝenas, sed ne teruru min per morto, ĉar la dioj plej bone scias, ĉu mi ĝin timas.

         Dirinte ĉi tion, li komencis rigardi rekte en la okulojn de la cezaro, kaj tiu ĉi post momento respondis:

         — Ne koleru... Vi scias, ke mi vin amas...

         — Malbona signo! — ekpensis Petronius.

         — Mi intencis inviti vin ĉiujn hodiaŭ al festeno — parolis Nero — sed mi preferas resti sola kaj poluri tiun malbenitan verson de la tria strofo. Krom vi la eraron povis rimarki ankoraŭ Seneca, kaj eble ankaŭ Secundus Carinas, sed tuj mi liberiĝos de ili.

         Dirinte ĉi tion, li alvokis Senecan kaj anoncis al li, ke li sendas lin kun Acratus kaj Secundus Carinas en Italujon kaj en ĉiujn provincojn, ordonante al ili havigi monon el urboj, el vilaĝoj, el famaj temploj, unuvorte el ĉie, kie oni nur povis ĝin trovi aŭ eligi. Sed Seneca, kiu komprenis, ke oni komisias al li la rolon de premisto, sakrilegiulo kaj rabisto, rekte rifuzis.

         — Mi devas iri kamparon, sinjoro — li diris — kaj tie atendi la morton, ĉar mi estas maljuna kaj miaj nervoj bezonas ripozon.

         La iberiaj nervoj de Seneca, pli fortaj ol tiuj de Chilo, ne estis eble malsanaj, ĝenerale li tamen fartis malbone, ĉar li aspektis kiel ombro, kaj lia kapo en la lasta tempo iĝis tute blanka.

         Nero do, rigardante lin, ekpensis, ke eble efektive li nelonge atendos lian morton, kaj respondis:

         — Mi ne volas lacigi vin per vojaĝo, se vi estas malsana, sed ĉar pro la amo, kiun mi sentas al vi, mi deziras havi vin proksime, tial, anstataŭ iri kamparon, vi fermos vin en via domo kaj ne forlasados ĝin.

         Poste li ekridis kaj diris:

         — Se mi sendos Acratuson kaj Carinason solajn, ĝi estos kvazaŭ mi sendus lupojn por alporti ŝafojn. Kiun mi estrigu super ili?

         — Estrigu min, sinjoro — diris Domitius Afer.

         — Ne! Mi ne volas elmeti Romon al kolero de Merkuro, kiun vi hontigus per via ŝtelarto. Mi bezonas iun stoikon, kiel Senecan, aŭ kiel mian novan amiko-filozofon, Chilon.

         Dirinte ĉi tion, li komencis rigardi ĉirkaŭen kaj demandis:

         — Kio okazis kun Chilo?

         Kaj Chilo, kiu, rekonsciiĝinte en la freŝa aero, revenis laamfiteatron, por ĉeesti la kanton de la cezaro, alproksimiĝis kaj diris:

         — Jen mi estas, ho radia ido de l’ suno kaj de la luno. Mi estis malsana, sed via kanto resanigis min.

         — Mi sendos vin en Aĥajon — diris Nero. — Vi certe scias pri ĉiu monero, kiu estos tie en ĉiu templo.

         — Faru ĝin, Zeŭso, kaj la dioj havigos al vi tian tributon, kian neniam ili al iu havigis.

         — Mi ĝin farus, sed mi ne volas vin senigi de la vido de la cirkludoj.

         — Ho Baalo! — diris Chilo.

         Sed la aŭgustanoj, kontentaj, ke la humoro de la cezaro pliboniĝis, komencis ridi kaj voki:

         — Ne, sinjoro! Ne senigu tiun ĉi bravan grekon de la vido de la cirkludoj!

         — Sed senigu min, sinjoro, de la vido de ĉi tiuj kapitolaj anseridoj, kies cerboj, kune prenitaj, ne plenigus la pladeton de glano — respondis Chilo. — Mi verkas, ho unuanaska filo de Apolono, greke himnon je via gloro, kaj tial mi volas pasigi kelkajn tagojn en la templo de Muzoj, por peti ilin pri inspiro.

         — Ho ne! — ekkriis Nero. — Vi volas elturniĝi de la sekvontaj spektakloj. Vane!

         — Mi ĵuras al vi, sinjoro, ke mi verkas himnon.

         — Vi do verkados ĝin nokte. Petu la inspiron de Diano. Ŝi ja estas fratino de Apolono.

         Chilo mallevis la kapon, rigardante kolere la ĉeestantojn, kiuj denove komencis ridi. La cezaro dume, turninte sin al Senecio kaj al Suilius Nerulinus, diris:

         — Prezentu al vi, ke el la destinitaj por hodiaŭ kristanoj ni sukcesis fini apenaŭ kun duono.

         Tiam maljuna Aquillius Regulus, granda kompetentulo en la aferoj, koncernantaj la amfiteatron, enpensiĝis momente kaj diris:

         — Tiuj spektakloj, en kiuj partoprenas homoj sine armis et sine arte, daŭras preskaŭ same longe, sed malpli interesas.

         — Mi ordonos donadi al ili armilojn — respondis Nero.

         Sed la superstiĉa Vestinus vekiĝis subite el medito kaj demandis per mistera voĉo:

         — Ĉu vi rimarkis, ke ili vidas ion, mortante? Ili rigardas supren kaj mortas kvazaŭ sen sufero. Mi estas certa, ke ili ion vidas...

         Dirinte ĉi tion, li levis la okulojn al la malfermaĵo de la amfiteatro, super kiu la nokto komencis jam etendi sian stelbroditan velarium. La aliaj tamen respondis per rido kaj per ŝercaj supozoj, kion la kristanoj povas vidi en la momento de l’ morto. Dume la cezaro donis signon al sklavoj, tenantaj torĉojn, kaj forlasis la cirkon; post li iris la vestpastrinoj, la senatanoj, la oficistoj kaj la aŭgustanoj.

         La nokto estis hela, varma. Antaŭ la cirko svarmis ankoraŭ amasoj, dezirantaj vidi la forveturon de la cezaro, sed iel malserenaj kaj silentaj. Tie kaj ie aŭdiĝis aplaŭdo kaj ĉesis. El la spoliarium knarantaj veturiloj forportadis senrompe la sangajn restaĵojn de la kristanoj.

         Petronius kaj Vinicius iris sian vojon en silento. Nur proksime de la domo Petronius demandis:

         — Ĉu vi pensis pri tio, kion mi diris al vi?

         — Jes — respondis Vinicius.

         — Ĉu vi kredas, ke nun ankaŭ por mi ĝi estas ĉefgrava afero? Mi devas ŝin liberigi spite al la cezaro kaj al Tigellinus. Ĝi estas kvazaŭ batalo, en kiu mi ekobstinis venki, ĝi estas kvazaŭ ludo, en kiu mi volas gajni, eĉ por la prezo de la propra kapo... La hodiaŭa tago plikonfirmis min ankoraŭ en tiu ĉi entrepreno.

         — Kristo vin rekompencu. — Vi vidos.

         Tiel interparolante, ili ekstaris antaŭ la pordo de la domo kaj eliris el la portilo. En ĉi tiu momento iu malhela figuro proksimiĝis al ili kaj demandis:

         — Ĉu estas ĉi tie la nobla Vinicius?

         — Jes — respondis la tribuno — kion vi volas?

         — Mi estas Nazarius, la filo de Miriam: mi venas el la malliberejo kaj alportas al vi novaĵon pri Ligia.

         Vinicius apogis la manon sur lia ŝultro kaj ĉe la lumo de torĉo komencis rigardi en liajn okulojn, ne povante eldiri eĉ vorton, sed Nazarius divenis la demandon, morthaltintan sur liaj lipoj, kaj diris:

         — Ŝi vivas ĝis nun. Ursus sendas min al vi, sinjoro, por diri al vi, ke en febro ŝi preĝas kaj ripetas vian nomon.

         Kaj Vinicius respondis:

         — Gloro estu al Kristo, kiu povas ŝin redoni al mi.

         Poste, kunpreninte Nazariuson, li kondukis lin en la bibliotekon. Post momento tamen venis ankaŭ Petronius, por aŭdi ilian interparolon.

         — La malsano savis ŝin de la malhonoro, ĉar la turmentistoj timas — parolis la juna knabo. — Ursus kaj Glaucus la kuracisto gardas ŝin tage kaj nokte.

         — Ĉu restis la samaj gardistoj?

         — Jes, sinjoro, kaj ŝi estas en ilia ĉambreto. La malliberuloj, kiuj estis en la malsupra tenejo, ĉiuj mortis pro febro aŭ sufokiĝis en la malbonaero.

         — Kiu vi estas? — demandis Petronius.

         — La nobla Vinicius min konas. Mi estas filo de la vidvino, ĉe kiu Ligia loĝis.

         — Kaj vi estas kristano?

         La knabo demande rigardis Viniciuson, sed vidante, ke tiu ĉi preĝas ĉi-momente, levis la kapon kaj diris:

         — Jes.

         — Kiamaniere vi povas libere eniradi la malliberejon?

         — Mi dungiĝis por elportado de la mortintoj, sinjoro, kaj mi faris ĝin speciale, por donadi helpon al miaj fratoj kaj alportadi al ili novaĵojn el la urbo.

         Petronius komencis rigardi pli atente la belegan vizaĝon de la junulo, liajn bluajn okulojn kaj nigrajn, abundajn harojn, poste li demandis:

         — El kiu lando vi estas, knabo?

         — Mi estas galileano, sinjoro.

         — Ĉu vi volus, ke Ligia estu libera?

         La knabo levis la okulojn supren:

         — Se eĉ mi mem devus poste morti.

         Vinicius ĉesis subite preĝi kaj diris:

         — Diru al la gardistoj, ke ili metu ŝin en ĉerkon, kiel mortintan. Vi mem elserĉu helpantojn, kiuj nokte elportos ŝin kune kun vi. Proksime de la Malbonodoraj kavoj vi trovos homojn, atendantajn kun portilo, al kiuj vi transdonos la ĉerkon. Al la gardistoj promesu en mia nomo tiom da oro, kiom ĉiu povos porti en la mantelo.

         Kiam li tiel parolis, lia vizaĝo perdis la ordinaran senvivecon, vekiĝis en li soldato, al kiu la espero redonis la antaŭan energion.

         Kaj Nazarius ekflamis de ĝojo kaj levinte la manojn supren, ekkriis:

         — Kristo ŝin sanigu, ĉar ŝi estos libera.

         — Ĉu vi kredas, ke la gardistoj konsentos? — demandis Petronius.

         — Ili, sinjoro? Ili nur sciu, ke ne trafos ilin por tio puno kaj torturo!

         — Jes! — diris Vinicius. — La gardistoj volis konsenti eĉ ŝian forkuron, tiom pli ili permesos elporti ŝin kiel mortintan.

         — Estas vere homo — diris Nazarius — kiu kontrolas per ardanta feraĵo, ĉu la korpoj, kiujn ni elportas, estas mortaj. Sed li prenas eĉ po kelkaj sestercoj por tio, ke li ne tuŝu per la feraĵo la vizaĝojn de la mortintoj. Por unu aureus li tuŝos la ĉerkon, ne la korpon.

         — Diru al li, ke li ricevos plenan sakon da aurei — diris Petronius. — Sed ĉu vi scios elserĉi fidindajn helpantojn?

         — Mi scios elserĉi tiajn, kiuj por mono forvendus la proprajn edzinojn kaj infanojn.

         — Kie vi trovos ilin?

         — En la malliberejo mem aŭ en la urbo. La gardistoj, foje subaĉetitaj, enkondukos, kiun mi volos.

         — Sekve enkonduku min, kiel dungiton — diris Vinicius.

         Sed Petronius komencis firmege malkonsili al li tion. La pretorianoj povus rekoni lin eĉ alivestitan, kaj ĉio povus neniiĝi. „Nek en la malliberejo, nek apud la Malbonodoraj kavoj — li parolis. Necesas, ke ĉiuj, kaj la cezaro, kaj Tigellinus estu konvinkitaj, ke Ligia mortis, ĉar alie ili senprokraste ordonus ŝin ĉasi. Ni povas forturni la suspektojn nur tiel, ke kiam ŝin oni forkondukos en la Albanan montaron aŭ pli malproksimen, en Sicilion, ni restos en Romo. Nur unu aŭ du semajnojn poste vi ankaŭ malsaniĝos kaj venigos la cezaran kuraciston, kiu ordonos al vi iri en montaron. Tiam vi kuniĝos, kaj poste...”

         Ĉe tio li enpensiĝis momente kaj, svinginte la manon, diris:

         — Poste eble venos alia tempo.

         — Kristo kompatu ŝin — diris Vinicius — ĉar vi parolas pri Sicilio, sed ŝi estas malsana kaj povas morti...

         — Dume ni ŝin lokos pli proksime. Ni nur elŝiru ŝin el la malliberejo, kaj sanigos ŝin la sola aero. Ĉu vi ne havas ie en la montaro iun farmiston, al kiu vi povus fidi?

         — Jes! Mi havas. Jes! — respondis rapide Vinicius. — En la montaro apud Korioloj estas findinda homo, kiu portadis min sur la brakoj, kiam mi estis ankoraŭ infano, kaj kiu ĝis nun min amas.

         Petronius donis al li tabuletojn.

         — Skribu al li, ke li venu ĉi tien morgaŭ. Kurieron mi sendos senprokraste.

         Dirinte ĉi tion, li alvokis la estron de la atrium kaj donis al li konformajn ordonojn. Kelkajn minutojn poste sklavo ekrajdis antaŭ la nokto al Korioloj.

         — Mi volus — diris Vinicius — ke Ursus akompanu ŝin envoje... Mi estus pli trankvila...

         — Sinjoro — diris Nazarius — li havas superhoman forton, li elrompos la kradon kaj sekvos ŝin. Estas tie unu fenestro en kruta, alta muro, apud kiu staras neniu gardo. Mi alportos al Ursus ŝnuron, kaj la reston li faros mem.

         — Je Herkulo! — diris Petronius — li elrompiĝu, kiel al li plaĉas, sed ne kun ŝi kaj ne du aŭ tri tagojn post ŝi, ĉar oni sekvus lin kaj malkaŝus ŝian rifuĝejon. Je Herkulo! ĉu vi volas pereigi vin mem kaj ŝin? Mi malpermesas al vi paroli al li pri Korioloj, aŭ mi lavas for la manojn.

         Ili ambaŭ konfesis lian rimarkon prava kaj eksilentis. Poste Nazarius komencis adiaŭi la du amikojn, promesante veni la sekvontan matenon je la tagiĝo.

         Kun la gardistoj li esperis interkonsenti ankoraŭ en la sama nokto, antaŭe li volis tamen viziti por momento la patrinon, kiu en tiu necerta kaj terura tempo havis pro li nek unu trankvilan momenton. La helpanton li decidis post pripenso ne serĉi en la urbo, sed elekti kaj subaĉeti unu el tiuj, kiuj kune kun li elportadis la kadavrojn el la malliberejo.

         Antaŭ la foriro mem li tamen haltis ankoraŭ kaj, preninte Viniciuson flanken, komencis al li flustri:

         — Sinjoro, mi diros pri nia plano al neniu, nek eĉ al lapatrino, sed Petro la apostolo promesis veni al ni el la amfiteatro kaj al li mi ĉion rakontos.

         — Vi povas en ĉi tiu domo paroli laŭte — respondis Vinicius. — Petro la apostolo estis en la amfiteatro kun la sklavoj de Petronius. Cetere mi mem iros kun vi.

         Kaj li ordonis alporti al si sklavan mantelon, post kio ili eliris.

         Petronius ekspiris profunde.

         — Mi deziris — li pensis — ke ŝi mortu pro tiu febro, ĉar por Vinicius tio estus malplej terura el ĉio. Sed nun mi estas preta oferi al Eskulapo oran tripiedon por ŝia saniĝo... Ha, vi, Ahenobarbus, volas fari al vi spektaklon el la doloro de la amanto! vi, aŭgustino, unue enviis la belecon de la knabino, kaj nun vi disŝirus ŝin per la propraj dentoj tial, ke pereis via Rufius... Vi, Tigellinus, volas ŝin pereigi spite al mi!... Ni vidos. Mi diras al vi, ke viaj okuloj ne vidos ŝin sur areno, ĉar aŭ ŝi mortos de natura morto, aŭ mi elŝiros ŝin el viaj manoj, kiel el hundaj faŭkoj... Kaj mi elŝiros ŝin tiel, ke vi tion eĉ ne scios, kaj poste, kiomfoje mi vin rigardos, tiomfoje mi pensos: jen malsprituloj, kiujn mistifikis Petronius...

         Kaj kontenta pri si mem, li iris en la triclinium, kie kune kun Eunice li sidiĝis al vespermanĝo. Legisto legis al ili dum la manĝo idiliojn de Teokrito. Ekstere vento alpelis nubojn de Sorakto kaj subita fulmotondro konfuzis la trankvilon de la serena somera nokto. De tempo al tempo tondroj sonis sur la sep montaĵoj, kaj ili, kuŝante unu apud la alia ĉe la tablo, aŭskultis la idilian poeton, kiu en la melodia dorisa dialekto kantis la amon de paŝtistoj, kaj poste, trankviligitaj, ili pretigis sin al dolĉa ripozo.

         Ankoraŭ antaŭe tamen revenis Vinicius. Petronius, eksciinte pri lia reveno, eliris al li kaj demandis:

         — Kio do?... Ĉu vi interkonsilis ion novan? kaj ĉu Nazarius iris jam en la malliberejon?

         — Jes — respondis la juna viro, disŝovante la harojn, malsekajn de la pluvo. — Nazarius iris interkonsenti kun la gardistoj, kaj mi vidis Petron, kiu ordonis al mi preĝi kaj kredi.

         — Bone. Se ĉio aranĝos sin favore, en la sekvonta nokto oni povos ŝin elporti...

         — La farmisto kun la sklavoj devus veni antaŭ la tagiĝo.

         — Ĝi estas mallonga vojo. Nun iru dormi.

         Sed Vinicius genuiĝis en sia cubiculum kaj komencis preĝi.

         Je la sunleviĝo alvenis el apud Korioloj la farmisto, Niger, alkondukante kun si, konforme al la komisio de Vinicius, mulojn, portilon kaj kvar fidindajn homojn, elektitajn el britaj sklavoj, kiujn cetere li lasis singarde en gastejo en Suburra.

         Vinicius, kiu maldormis la tutan nokton, eliris renkonte al li, kaj tiu ĉi kortuŝiĝis je la vido de sia juna sinjoro kaj, kisante liajn manojn kaj okulojn, diris:

         — Mia kara, ĉu vi estas malsana, aŭ ĉagrenoj elsuĉis la sangon el via vizaĝo, ĉar apenaŭ mi povis rekoni vin unuavide?

         Vinicius kondukis lin en la internan galerion, nomatan xystus, kaj tie konfidis al li la sekreton. Niger aŭskultis lin kun koncentrita atento kaj sur lia saneca, sunbruna vizaĝo oni vidis grandan emocion, kiun li eĉ ne penis regi.

         — Ŝi do estas kristanino? — li ekkriis.

         Kaj li komencis esplore rigardi la vizaĝon de Vinicius; ĉi tiu divenis videble, pri kio lin demandas la okuloj de la kamparano, ĉar li respondis:

         — Mi ankaŭ estas kristano...

         Tiam en la okuloj de Niger ekbrilis larmoj; dum momento li silentis, poste, levinte la manojn supren, li diris:

         — Ho, dankon al Vi, Kristo, ke vi forigis la vualon de la okuloj, plej karaj al mi en la mondo!

         Poste li ĉirkaŭprenis la kapon de Vinicius kaj, plorante pro feliĉo, komencis kisi lian frunton.

         Post momento alvenis Petronius, kondukante kun si Nazariuson.

         — Bonaj novaĵoj — li diris de malproksime.

         Efektive la novaĵoj estis bonaj. Unue Glaucus la kuracisto garantiis pri la vivo de Ligia, kvankam ŝi suferis tiun saman febron, pro kiu same en Tulianum, kiel en la aliaj malliberejoj mortadis ĉiutage centoj da homoj. Koncerne la gardistojn kaj la homon, kiu ekzamenis la morton per ardanta feraĵo, prezentiĝis nenia malfacilaĵo. La helpanto, Attis, ankaŭ estis jam subaĉtita.

         — Ni faris malfermaĵojn en la ĉerko, por ke ŝi povu spiri — parolis Nazarius. — La tuta danĝero konsistas en tio, ke ŝi ne ekĝemu aŭ ne ekparolu en la momento, kiam ni estos pasantaj preter la pretorianoj. Sed ŝi estas tre malforta kaj de la mateno kuŝas kun fermitaj okuloj. Cetere Glaucus donos al ŝi dormigilon, kiun li mem preparos el medikamentoj, alportitaj de mi el la urbo. La kovrilo de la ĉerko ne estos alnajlita. Vi levos ĝin facile, prenos Ligian en la portilon, kaj ni metos en la ĉerkon longforman sakon kun sablo, kiun havu pretan.

         Vinicius, aŭskultante tiujn ĉi vortojn, estis pala, kiel tolo, sed aŭskultis kun atento tiel streĉita, ke li ŝajnis antaŭdiveni, kion Nazarius estis dironta.

         — Ĉu oni ne elportos el la malliberejo iujn aliajn korpojn? — demandis Petronius.

         — En la hodiaŭa nokto mortis ĉirkaŭ dudek homoj, kaj ĝis la vespero mortos ankoraŭ dekkelkaj — respondis la knabo. — Ni devas iri kun la tuta aro, sed ni malrapidos, por resti malantaŭe. Ĉe la unua vojturniĝo mia kamarado intence eklamos. Tiamaniere ni restos longe post la aliaj. Vi atendu nin apud la malgranda templeto de Libitino. Dio nur donu nokton plej malluman.

         — Dio donos — diris Niger. — Hieraŭ la vespero estis luma kaj poste subite eksplodis fulmotondro. Hodiaŭ la ĉielo denove estas klara, sed la aero — sufoka de la mateno. Ĉiunokte okazados nun pluvoj kaj fulmotondroj.

         — Ĉu vi iras sen lumoj? — demandis Vinicius.

         — Nur fronte oni portas torĉojn. Vi estu, por ĉia okazo, apud la templo de Libitino tuj, kiam nur krepuskiĝos, kvankam ni elportas ordinare la kadavrojn nur ĉirkaŭ la noktomezo.

         Ili eksilentis; oni aŭdis nur rapidan spiradon de Vinicius.

         Petronius turnis sin al li.

         — Mi diris hieraŭ, ke plej bone estus, se ni ambaŭ restus hejme. Nun mi tamen vidas, ke mi mem ne povus elteni ĉi tie... Cetere, se ĝi estus forkuro, oni devus entrepreni pli da gardemo, sed ĉar oni elportos ŝin kiel mortintan, ŝajnas al mi, ke en nenies kapon venos eĉ plej eta suspekto.

         — Jes! jes! — respondis Vinicius — mi devas esti tie. Mi mem eligos ŝin el la ĉerko...

         — Kiam si troviĝos en mia domo apud Korioloj, mi respondos por ŝi — diris Niger.

         Per tio finiĝis la interparolo. Niger iris en la gastejon, al siaj homoj. Nazarius, preninte sub la tunikon sakon kun oro, revenis la malliberejon. Por Vinicius komenciĝis tago, plena de maltrankvilo, ekscito, timo kaj atendado.

         — La afero devus sukcesi, ĉar ĝi estas bone planita — parolis al li Petronius. — Pli bone ĉion pripensi ne estis eble. Vi devas ŝajnigi vin afliktita kaj vesti vin per malhela togo. La cirkludojn tamen ne forlasadu. Oni vin vidu... Ĉio estas tiel pripensita, ke ĝi ne povas malsukcesi. Sed vere! Vi ja plene fidas al via farmisto, ĉu ne?

         — Li estas kristano — respondis Vinicius.

         Petronius rigardis lin kun miro, poste li komencis movi la ŝultrojn kaj paroli kvazaŭ al si mem:

         — Je Polukso! Kiel ĝi tamen disvastiĝas! Kaj kiel ĝi kroĉas sin al la homaj animoj!... Sub tia premo la homoj tuj malkonfesus ĉiujn diojn romajn, grekajn kaj egiptajn. Strange tamen!... Je Polukso!... Se mi kredus, ke io en la mondo dependas ankoraŭ de niaj dioj, mi promesus nun al ĉiu po ses blankaj virbovoj, kaj al la kapitola Jovo dekdu... Sed vi ankaŭ ne avaru promesojn al via Kristo...

         — Mi donis al Li mian animon — respondis Vinicius.

         Kaj ili disiris. Petronius revenis en la cubiculum. Vinicius dume iris rigardi de malproksime la malliberejon, kaj de tie direktis la paŝojn al la deklivo de la Vatikana montaĵo, ĝis la kabano de la fosisto, kie li ricevis la bapton el la manoj de Petro. Ŝajnis al li, ke en tiu kabano Kristo pli certe lin elaŭskultos, ol en iu ajn alia loko, do retrovinte ĝin, li streĉis ĉiujn fortojn de sia dolorlaca animo en preĝo pri kompato kaj profundiĝis en ĝi tiel, ke li forgesis, kie li estas kaj kio kun li okazas.

         Jam posttagmeze rekonsciigis lin la sono de trumpetoj, aŭdiĝanta flanke de la cirko de Nero. Li eliris tiam el la kabano kaj komencis rigardi ĉirkaŭen per okuloj, kvazaŭ ĵus vekiĝintaj el dormo. Ekstere estis varmego kaj silento, kiun interrompadis nur iafoje la bronzosono de la trumpetoj kaj senĉese — la senlaca sibletado de cikadoj. La aero iĝis sufoka; la ĉielo super la urbo estis ankoraŭ blua, sed en la direkto de la Sabena montaro amasiĝadis malalte, ĉe la rando de la horizonto, malhelaj nuboj.

         Vinicius revenis hejmen. En la atrium atendis lin jam Petronius.

         — Mi estis sur Palatino — li diris. — Mi vidigis min tie intence kaj mi eksidis eĉ por kubludi. Ĉe Anicius okazos ĉivespere festeno; mi anoncis, ke ni venos, sed nur post la noktomezo, ĉar antaŭe mi devas fortiĝi per dormo. Efektive, mi ĉeestos, kaj bone estus, se vi ankaŭ ĉeestus.

         — Ĉu ne venis iaj novaĵoj de Niger, aŭ de Nazarius? — demandis Vinicius.

         — Ne. Ni vidos ilin nur noktomeze. Ĉu vi rimarkis, ke pretiĝas fulmotondro?

         — Jes.

         — Morgaŭ devas okazi spektaklo kun krucumitaj kristanoj, eble tamen pluvo malhelpos.

         Dirinte ĉi tion, li proksimiĝis kaj, tuŝinte la ŝultron de Vinicius diris:

         — Ŝin tamen vi ne vidos sur kruco, sed en Korioloj. Je Kastoro! mi ne fordonus la momenton, en kiu ni ŝin liberigos, por ĉiuj gemoj de Romo. La vespero jam estas proksima.

         Efektive la vespero proksimiĝadis, kaj la mallumo komencis vuali la urbon pli frue, ol ordinare, kaŭze de la nuboj, kiuj kovris la tutan horizonton. Je la vesperiĝo falis abunda pluvo, kiu, vaporante sur la ŝtonoj, brulantaj de la tuttaga varmego, plenigis per nebulo la stratojn de la urbo. Poste alterne jen iĝadis kviete, jen denove pasadis mallongaj pluvoj.

         — Ni rapidu — diris fine Vinicius — pro la fulmotondro povas okazi, ke oni pli frue elportos la korpojn el la malliberejo.

         — Ni jam iru — respondis Petronius.

         Kaj surmetinte gallajn mantelojn kun kapuĉoj, ili eliris tra ĝardena pordeto sur la straton. Petronius armis sin krome per mallonga roma ponardo, nomata sica, kiun li ĉiam kunprenadis en noktaj ekskursoj.

         La stratoj pro la fulmotondro estis senhomaj. De tempo al tempo fulmo disŝiris la nubojn, lumigante per akra brilo freŝajn murojn de novkonstruitaj aŭ nur konstruataj domoj kaj malsekajn ŝtonojn, per kiuj estis pavimitaj la stratoj. Ĉe tia lumo ili ekvidis fine, post sufiĉe langa vojo, termonteton, sur kiu staris malgranda templo de Libitino, kaj apud la monteto grupon, konsistantan el muloj kaj ĉevaloj.

         — Niger! — vokis Vinicius mallaŭte.

         — Mi estas, sinjoro! — aŭdiĝis voĉo en la pluvo.

         — Ĉio estas preta?

         — Jes, mia kara. Tuj kiam mallumiĝis, ni estis ĉi-loke. Sed rifuĝu sub la remparon, aŭ vi trae malsekiĝos. Kia fulmotondro! Mi supozas, ke hajlos.

         La timo de Niger montriĝis prava, ĉar baldaŭ venis hajlo, komence eta, poste ĉiam pli dika kaj densa. La aero tuj malvarmiĝis.

         Kaj ili, starante sub la remparo, ŝirmitaj kontraŭ la vento kaj glaciaj ĵetaĵoj, interparolis per mallaŭtaj voĉoj.

         — Se eĉ iu nin ekvidus — parolis Niger — venos al li nenia suspekto, ĉar ni aspektas kiel homoj, kiuj volas traatendi la fulmotondron. Sed mi timas, ke oni ne prokrastu la elportadon de la kadavroj ĝis morgaŭ.

         — La hajlo ne daŭros longe — diris Petronius. — Ni devas atendi, eĉ ĝis la tagiĝo.

         Ili atendis efektive, aŭskultante, ĉu ne atingos ilin eĥo de la portantaro. La hajlo pasis, vere, sed tuj poste komencis muĝi pluvego. Iafoje ekblovadis vento kaj portis de la Malbonodoraj kavoj teruran odoron de la putrantaj korpoj, kiujn oni enterigadis malprofunde kaj malzorge.

         Subite Niger diris:

         — Mi vidas en la nebulo lumeton... unu, du, tri... Tio estas torĉoj!

         Kaj li turnis sin al la sklavoj:

         — Atentu, ke la muloj ne ronku!...

         — Ili venas! — diris Petronius.

         Efektive la lumoj iĝadis ĉiam pli klaraj. Post momento oni jam povis distingi la torĉoflamojn. balanciĝantajn pro la vento.

         Niger komencis krucosigni sin kaj preĝi. Dume la malserena procesio aliris pli proksimen kaj fine, atinginte la templeton de Libitino, ĝi haltis. Petronius, Vinicius kaj Niger alpremis sin en silento al la remparo, ne komprenante, kion ĝi signifas. Sed la irantoj haltis nur tial, por ĉirkaŭligi al si la vizaĝojn kaj buŝojn per tolpecoj, ŝirmante sin tiel de la sufoka malbonodoro, kiu ĉe la puticuli mem estis simple neelportebla; poste ili levis la portilojn kun la kadavroj kaj ekiris pluen.

         Nur unu ĉerko haltis kontraŭ la templeto.

         Vinicius ĵetis sin al ĝi, kaj post li Petronius. Niger kaj du britaj sklavoj kun la portilo.

         Sed antaŭ ol ili alkuris en la mallumo aŭdiĝis dolorplena voĉo de Nazarius:

         — Sinjoro, oni transkondukis ŝin kun Ursus en la Eskvilinan malliberejon ... Ni portas alian korpon! kaj ŝin oni forprenis antaŭ la noktomezo!!

.........................

         Petronius revenis hejmen kun nubosimila vizaĝo kaj ne penis eĉ konsoli Viniciuson. Li komprenis, ke pri eligo de Ligia el la subteraĵoj de Eskvilino eĉ revi estus vane. Li supozis, ke verŝajne tial oni ŝin transportis el Tulianum, ke ŝi ne mortu pro febro kaj ne evitu la destinitan al ŝi amfiteatron. Sed ĝuste tio ĉi pruvis, ke oni zorgis ŝin kaj gardis pli atente, ol aliajn. Petronius bedaŭris per la tuta animo same ŝin, kiel Viniciuson, krom ĉi tio tamen incitislin la penso, ke unuafoje en la vivo li malsukcesis en io kaj ke unuafoje li estis venkita en batalo.

         — Fortuno ŝajnas min forlasi — li parolis al si — sed la dioj eraras, se ili kredas, ke mi konsentos tian ekzemple vivon, kiel lian.

         Ĉe tio li direktis la okulojn al Vinicius, kiu rigardis lin ankau per larĝiĝintaj pupiloj.

         — Kio estas al vi? Vi havas febron? — diris Petronius.

         Kaj ci tiu respondis per ia stranga, rompita kaj malrapida voĉo, kvazau malsana infano:

         — Mi tamen kredas, ke Li povas ŝin redoni al mi.

         Super la urbo bruis ciam pli mallaŭte lastaj resonoj de la fulmotondro.


Enkomputiligis Darold Booton de eldonaĵo de Eldonejo „Polonia”
Hosted by www.Geocities.ws

1