Enkomputiligis Darold Booton de eldonaĵo de Eldonejo „Polonia”


ĈAPITRO LIII

KAJ ĉio montriĝis vana. Vinicius humiliĝis tiagrade, ke li serĉis protekton ĉe liberigitaj kaj sklavoj, tiel de la cezaro, kiel de Poppaea, superpagadis iliajn vanajn promesojn, akiradis al si iliajn favorojn per riĉaj donacoj. Li retrovis la unuan edzon de la aŭgustino, Rufiuson Crispinuson, kaj havigis al si lian leteron; li donacis sian palacon en Antiumo al ŝia unuaedziĝa filo, Rufius, sed li nur kolerigis per tio ĉi la cezaron, kiu malamegis la duonfilon. Per speciala kuriero li sendis leteron en Hispanujon, al la dua edzo de Poppaea, Otho, oferante al li sian tutan havaĵon kaj sin mem — ĝis li rimarkis, ke li estas nur ludaĵo de homoj, kaj ke, se li ŝajnigus, ke la mallibereco de Ligia neniom lin tuŝas, li liberigus ŝin pli facile.

         La samon rimarkis ankaŭ Petronius. Dume fluis tago post tago. La amfiteatroj estis finitaj. Oni disdonadis jam la tesserae t.e. enirsignojn por ludus matutinus. Sed ĉi-foje la matena cirkludo, pro la senekzempla amaso da viktimoj, devis longiĝi por tagoj, semajnoj kaj monatoj. Oni ne sciis plu, kie loki la kristanojn. La malliberejoj estis plenegaj kaj regis en ili febro. La puticuli, t.e. komunaj kavoj, kie oni enterigadis sklavojn, komencis esti superplenaj. Naskiĝis timo, ke la malsanoj povus disvastiĝi, oni decidis do rapidi.

         Kaj ĉiuj tiuj famoj rebatadis sin je la oreloj de Vinicius, estigante en li la lastajn trabrilojn de la espero. Dum li havis tempon, li povis fari al si la iluziojn, ke li eble ankoraŭ ion atingos, sed nun eĉ tempo plu ne estis. La cirkludoj devis komenciĝi. En plej proksimaj tagoj Ligia povis troviĝi en la cirka cuniculum, el kie oni eliradis jam nur sur la arenon. Vinicius, ne sciante, kien ŝin ĵetos la sorto kaj krueleco de la perforto, komencis migri tra ĉiuj cirkoj, subaĉetadi la gardistojn kaj bestistojn, farante al ili postulojn, kiujn ili ne povis plenumi. Iafoje li rimarkadis, ke li laboras jam nur por fari ŝian morton malpli terura, kaj tiam ĝuste li sentis, ke anstataŭ la cerbo li havas ardantajn karbojn sub la kranio.

         Li ne intencis ŝin cetere postvivi kaj decidis perei kune kun ŝi. Sed li esperis, ke la doloro forbruligos eble en li la vivon, antaŭ ol la terura momento alvenos. Liaj amikoj kaj Petronius ankaŭ kredis, ke en plej proksimaj tagoj malfermiĝos antaŭ li la regno de la ombroj. La vizaĝo de Vinicius iĝis nigra kaj simila al tiuj vaksaj maskoj, kiujn oni tenadis en la lararia. En liaj trajtoj ŝtoniĝis miro, kvazaŭ li ne komprenus, kio okazis kaj kio povas okazi. Kiam iu parolis al li, li levadis per senscia gesto la manojn al la kapo kaj, premante la tempiojn, turnadis al la parolanto rigardon teruritan kaj demandan. La noktojn li pasigadis kun Ursus ĉe la pordo de Ligia, kaj se ŝi ordonis al li foriri kaj ripozi, li revenadis al Petronius kaj ofte ĝis la mateno promenis tra la atrium. La sklavoj ofte trovadis lin preĝantan, kun suprenlevitaj manoj, aŭ kuŝantan survizaĝe. Li preĝis al Kristo, ĉar tio ĉi estis la lasta espero. Ĉio montriĝis vana. Ligian povis savi nur miraklo, do Vinicius batis per la frunto la ŝtonajn platojn kaj petegis pri miraklo.

         Sed restis al li ankoraŭ tiom da konscio, por kompreni, ke preĝo de Petro pli multe signifas, ol lia. Petro promesis al li Ligian, Petro lin baptis, Petro mem faris miraklojn, li sekve donu al li helpon kaj subtenon.

         Kaj en unu nokto li iris serĉi la apostolon. La kristanoj, el kiuj malmultaj jam restis, kaŝis lin nun zorgeme eĉ unuj antaŭ aliaj, timante ke iu, malpli forta en la spirito, povus perfidi lin malgraŭvole aŭ intence. Vinicius, en la ĝenerala konfuzo kaj persekutado tute okupita per la klopodoj por eligi Ligian el la malliberejo, perdis la apostolon de la vido, tiel, ke de la tempo de sia bapto li renkontis lin apenaŭ unu fojon, ankaŭ antaŭ la komenco de la persekutado. Sed, irinte al tiu fosisto, en kies kabano li estis baptita, li eksciis de li, ke en vinberejo, kuŝanta ekster Porta Salaria, apartenanta al Cornelius Pudens, okazos kunveno de la kristanoj. La fosisto promesis enkonduki tien Viniciuson, certigante, ke ili trovos tie Petron. Efektive, je la krepusko ili eliris kaj, pasinte trans la muregojn, poste irante meze de kavoj, surkreskitaj de kanoj, ili atingis la vinberejon, kuŝantan solece kaj flanke. La kunveno estis okazanta en budo, kie oni ordinare elpremadis vinon. La orelojn de Vinicius atingis ĉe la sojlo la bruo de preĝo, kaj enirinte, li ekvidis ĉe la malkara lumo de lanternoj kelkdek figurojn, genuantajn kaj dronantajn en preĝo. Ili preĝis kvazaŭ litanion: ĥoro da voĉoj, same viraj kiel virinaj, ripetadis ĉiumomente: „Kristo kompatu!” Tremis en tiuj ĉi voĉoj profunda, korŝira malĝojo kaj doloro.

         Petro ĉeestis. Li genuis fronte, antaŭ ligna kruco, najlita al la muro de la budo, kaj preĝis. Vinicius rekonis de malproksime liajn blankajn harojn kaj levitajn manojn. La unua penso de la juna patricio estis trairi la homan aron, ĵeti sin al la piedoj de la apostolo kaj krii: „savu!” — sed ĉu la soleneco de la preĝo, aŭ malfortiĝo fleksis la genuojn sub li, do ekgenuinte ĉe la eniro, li komencis ripeti kun ĝemo kaj kun manoj kunpremitaj: „Kristo kompatu!” Se li estus konscia, li komprenus, ke ne sole en lia peto sonis ĝemo kaj ke ne li sola alportis ĉi tien sian doloron, sian suferon kaj sian teruron. Estis en tiu ĉi kunveno nek unu homa animo, kiu ne perdis koramatajn personojn, kaj kiam la plej fervoraj kaj plej kuraĝaj el la konfesantoj estis jam malliberigitaj, kiam ĉiumomente vastiĝadis novaj famoj pri ofendoj kaj torturoj, kiujn oni igis ilin suferi en la malliberejoj, kiam la grandegeco de la malfeliĉo superis ĉiajn supozojn, kiam restis sole tiu ĉi areto, estis en ĝi nek unu koro, kiu ne teruriĝis en sia kredo kaj ne demandis en dubo: kie estas Kristo? kaj kial Li permesas, ke la malbono iĝu pli potenca, ol Dio?

         Sed dume ili ankoraŭ petegis de Li malespere kompaton, ĉar en ĉiu animo bruletis ĝis nun fajrero de espero, ke Li venos, neniigos la malbonon, faligos Neron en abismon kaj ekregos super la mondo... Ankoraŭ ili rigardis la ĉielon, ankoraŭ ili aŭskultis streĉe, ankoraŭ ili preĝis kun tremo. Viniciuson ankaŭ, laŭgrade kiel li ripetadis: „Kristo kompatu!” komencis posedi ekstazo, sama, kiel iam en la kabano de la fosisto. Jen ili vokas Lin el la fundo de doloro, el abismo, jen vokas Lin Petro, do en plej proksima momento disŝiriĝos la ĉielo, ektremos la fundamentoj de la tero kaj venos malsupren Li, en brilego senlima, kun steloj ĉe la piedoj, kompatema, sed ankaŭ timinda, Li, kiu altigos siajn fidelulojn kaj ordonos al abismoj engluti la persekutantojn.

         Vinicius kovris la vizaĝon per la monoj kaj klinis sin ĝis la tero. Subite ekregis ĉirkaŭ li silento, kvazaŭ la timo katenus pluan vokadon en la buŝoj de ĉiuj ĉeestantoj. Kaj ŝajnis al li, ke devas nepre io okazi, ke venos momento de miraklo. Li estis certa, ke kiam li leviĝos kaj malfermos la okulojn, li vidos lumon, de kiu blindiĝas la mortemaj pupiloj, kaj aŭdos voĉon, de kiu svenas la koroj.

         Sed la silento daŭris senĉese. Rompis ĝin fine plorĝemo de virino.

         Vinicius leviĝis kaj komencis rigardi antaŭen per konsternitaj okuloj.

         En la budo, anstataŭ transteraj briloj, flagretis la malklaraj flametoj de la lanternoj, kaj la radioj de la luno, eniĝantaj tra malfermaĵo en la tegmento, plenigadis ĝin per arĝenta lumo. La homoj, kiuj genuis apud Vinicius, levis silente la superlarmitajn okulojn al la kruco; tie kaj ie eksonis aliaj plorĝemaj, kaj el ekstere aŭdiĝadis gardema fajfado de postenantoj. Subite Petro leviĝis kaj turninte sin al la kunvenintoj, diris:

         — Infanoj, levu la korojn al nia Savinto kaj oferu al Li viajn larmojn.

         Kaj Li eksilentis.

         Tiam meze de la kunvenintoj aŭdiĝis virina voĉo, plena de dolora plendo kaj senlima sufero:

         — Mi vidvino, havis solan filon, kiu min nutris... Redonu lin al mi, Sinjoro!

         Sekvis denove momento de silento. Petro staris antaŭ la genuanta aro, maljuna, zorgoplena, kaj ŝajnis al ili ĉi-momente kvazaŭ personigo de kadukeco kaj malforto.

         Subite komencis plendi dua voĉo:

         — La kaptistoj malhonorigis miajn filinojn, kaj Kristo permesis tion!

         Poste tria:

         — Mi restis sola kun miaj infanoj, kaj kiam oni min forkaptos, kiu donos al ili panon kaj akvon?

         Poste kvara:

         — Linuson, kiun oni lasis, oni prenis denove kaj transdonis al torturistoj, Sinjoro!

         Poste kvina:

         — Kiam ni revenos hejmen, kaptos nin pretorianoj. Ni ne scias, kien rifuĝi.

         — Ve al ni! kiu nin ŝirmos?

         Kaj tiel en la nokta silento sonis plendo post plendo. La maljuna fiŝkaptisto duonfermis la okulojn kaj skuis sian blankan kapon super tiu homa doloro kaj teruro. Ekregis denove silento, nur la gardistoj fajfosignis ekster la budo.

         Vinicius saltleviĝis denove, por trapuŝi sin tra la aro de la kunvenintoj al la apostolo kaj petegi lian helpon, sed subite li ekvidis antaŭ si kvazaŭ abismon, kies bildo senfortigis liajn piedojn. Kio estos, se la apostolo konfesos sian senpovecon, se li atestos, ke la roma cezaro estas pli potenca, ol Kristo la nazareta? Kaj je tiu ĉi penso teruro hirtigis la harojn sur lia kapo, ĉar li eksentis, ke tiam en tiun abismon falos ne nur la resto de lia espero, sed ankaŭ li mem, kaj lia Ligia, kaj lia amo al Kristo, kaj lia kredo, kaj ĉio, per kio li vivis, kaj restos sole morto kaj nokto, senborda, kiel maro.

         Kaj dume Petro komencis paroli per voĉo unue tiel mallaŭta, ke apenaŭ oni povis lin aŭdi:

         — Miaj infanoj! Sur Golgoto mi vidis, kiel oni najlis Dion al la kruco. Mi aŭdis la martelojn kaj vidis, kiel oni levis supren la krucon, por ke la amasoj rigardu la morton de la Filo de homo...

.........................

         ...Kaj mi vidis, kiel oni pikis Lian flankon kaj kiel Li mortis. Kaj tiam, revenante de la kruco, mi vokis en doloro, kiel vi vokas: „Ve! ve! Sinjoro! Vi estas Dio! kial Vi tion permesis, kial Vi mortis kaj afliktis la korojn al ni, kiuj kredis, ke venos Via regno?”...

         ...Kaj Li, Sinjoro kaj Dio nia, en la tria tago leviĝis el mortintoj kaj estis inter ni, ĝis en grandega brileco Li supreniris en Sian regnon...

         Kaj ni, ekkoninte la malgrandecon de nia kredo, firmiĝis en la koroj, kaj de tiam ni semas Lian semon...

.........................

         Poste, turninte sin en la direkton, de kie aŭdiĝis la unua plendo, li komencis paroli per voĉo jam pli forta:

         — Kial vi plendas?... Dio mem subiĝis al sufero kaj morto, kaj vi volas, ke Li vin ŝirmu kontraŭ ĝi? Ho malgrandfiduloj! ĉu vi ne komprenis Lian instruon, ĉu nur tiun ĉi solan vivon Li promesis al vi? Jen Li venas al vi kaj diras: „Iru Mian vojon”, jen Li levas vin al Si, kaj ve kroĉiĝas permane al la tero, vokante: „Sinjoro, savu!” Mi, polvo antaŭ Dio, sed antaŭ vi apostolo de Dio kaj Lia reprezentanto, diras al vi en la nomo de Kristo: Ne morto estas antaŭ vi, sed vivo, ne torturoj, sed senlimaj ĝojoj, ne ĝemoj kaj larmoj, sed kantado, ne mallibereco, sed regado! Mi, apostolo de Dio, diras al vi, vidvino: via filo ne mortos, sed naskiĝos en gloro al eterna vivo kaj vi kuniĝos kun li! Al vi, patro, al kiu la kaptistoj malhonorigis la senkulpajn filinojn, mi promesas, ke vi retrovos ilin pli blankaj, ol la lilioj de Hebrono! Al vi, patrinoj, kiujn oni forkaptos de la infanoj, al vi, kiuj perdos la patrojn, al vi, kiuj plendas, al vi, kiuj rigardos la morton de viaj amatoj, al vi, zorgoplenaj, malfeliĉaj, teruritaj, kaj al vi, mortontaj en la nomo de Kristo, mi diras, ke vi leviĝos kvazaŭ el dormo al feliĉa maldormo kaj kvazaŭ el nokto al la tagiĝo de Dio. En la nomo de Kristo, falu la vualo de viaj okuloj kaj ekflamu viaj koroj!

         Dirinte ĉi tion, li levis la manon, kvazaŭ li ordonus, kaj ili eksentis novan sangon en la vejnoj kaj kune tremon en la ostoj, ĉar staris jam antaŭ ili ne maljunulo kaduka kaj zorgopremita, sed potenculo, kiu prenis iliajn animojn kaj levis ilin el polvo kaj el teruro.

         — Amen! — vokis kelkaj voĉoj.

         Kaj el liaj okuloj fulmis brilo ĉiam pli granda, radiis de li potenco, radiis majesteco, radiis sankteco. La kapoj klinis sin antaŭ li, kaj li, kiam eksilentis la „amen”, parolis plu:

         — Semu en ploro, por ke vi rikoltu en ĝojo. Kial vi timas la forton de la malbono? Super la tero, super Romo, super la muregoj de l’ urboj estas la Sinjoro, kiu ekloĝis en vi. Ŝtonoj malsekiĝos de larmoj, sablo saturiĝos per sango, kavoj estos plenaj de viaj korpoj, tamen mi diras al vi: vi triumfos! La Sinjoro venas konkeri tiun ĉi urbon de krimoj, tiraneco kaj fiereco, kaj vi estas Lia legio! Kaj kiel Li mem elaĉetis per sufero kaj sango la krimojn de la mondo, tiel Li volas, ke vi elaĉetu per sufero kaj sango tiun ĉi neston de malvirto!... Tion ĉi Li anoncas al vi per mia buŝo!

         Kaj li dismetis la manojn, fiksis la okulojn supren, dum iliaj koroj ĉesis preskaŭ bati en la brustoj, ĉar ili eksentis, ke li vidas ion, kion ne povas ekvidi iliaj mortemaj pupiloj.

         Efektive, lia vizaĝo ŝanĝiĝis kaj ekbrilis de lumo, li rigardis dum ia tempo en silento, kvazaŭ muta de ravo, sed post momente oni ekaŭdis lian voĉon:

         — Jen Vi estas, Sinjoro, kaj Vi montras al mi Viajn vojojn!... Kiel do, ho Kristo!... Ne en Jerusalemo, sed en tiu ĉi nesto de satano Vi volas fondi Vian ĉefurbon? Ĉi tie, el tiuj ĉi larmoj, el tiu ĉi sango Vi volas konstrui Vian Eklezion? Ĉi tie, kie hodiaŭ regas Nero, estas fondota Via regno? Ho, Sinjoro, Sinjoro! Kaj Vi ordonas al tiuj ĉi timigitoj, ke ili konstruu la fundamentojn de la Ciono de l’ mondo, kaj al mia spirito Vi ordonas regi tiun Cionon kaj la popolojn de la tero?... Kaj jen Vi verŝas torenton da potenco sur la malfortulojn, ke ili iĝu fortaj, kaj Vi ordonas al mi paŝti Viajn ŝafojn, ĝis la fino de l’ jarcentoj... Ho, estu glorata pro Viaj verdiktoj, Vi, kiu ordonas triumfi. Hosanna! Hosanna!

         Tiuj, kiuj estis timantaj, leviĝis, en tiujn, kiuj estis ekdubintaj, fluis torentoj de kredo. Kelkaj voĉoj ekkriis kune: „Hosanna!” aliaj: „pro Christo!” post kio sekvis silento. Helaj someraj fulmoj limigadis la internon de la budo kaj la vizaĝojn, palajn de emocio.

         Petro, kun rigardo sorĉfiksita sur la vizio, preĝis ankoraŭ longe, sed fine li vekiĝis, turnis al la kunvenintoj sian inspiritan, lumplenan kapon kaj diris:

         — Kiel la Sinjoro venkis en vi la dubon, tiel vi iru venki en Lia nomo!

         Kaj kvankam li jam sciis, ke ili venkos, kvankam li sciis, kio elkreskos el iliaj larmoj kaj sango, tamen lia voĉo tremis de kortuŝo, kiam li komencis beni ilin per krucosigno kaj parolis:

         — Kaj nun mi benas vin, miaj infanoj, por turmentoj por morto, por eterneco!

         Sed ili ariĝis ĉirkaŭ li, vokante: „Ni estas jam pretaj, sed vi ŝirmu vian sanktan kapon, ĉar vi estas reprezentanto, kiu regas en la nomo de Kristo!” Kaj tiel parolante, ili kroĉis sin al liaj vestoj, dum li metis la manojn sur iliajn kapojn kaj benis ĉiun aparte, kiel patro benas infanojn, kiujn li sendas en malproksiman vojon.

         Kaj tuj ili komencis eliri el la budo, ĉar jam ili avidis atingi siajn hejmojn, kaj el tie malliberejojn kaj arenojn. Iliaj mensoj forŝiriĝis jam de la tero, la animoj direktis la flugilojn al la eterneco, kaj ili iris, kvazaŭ en dormo aŭ ekstazo, kontraŭmeti la forton, kiu estis en ili, al la krueleco de la „monstro”.

         La apostolon prenis Nereus, servisto de Pudens, kaj kondukis lin sur vojeto, kaŝita meze de la vinberarbustoj, al sia domo. Sed en la luma nokto sekvis ilin Vinicius, kaj kiam ili atingis fine la kabanon de Nereus, li ĵetis sin subite al la piedoj de la apostolo.

         Tiu ĉi, rekoninte lin, demandis:

         — Kion vi deziras, filo?

         Sed Vinicius, post tio, kion li aŭdis en la budo, kuraĝis jam petegi de li nenion, nur, ĉirkaŭprenite ambaŭmane liajn piedojn, alpremis al ili, plorĝemante, la frunton, vokante en tiu ĉi senvorta maniero kompaton.

         Kaj Petro diris:

         — Mi scias. Oni prenis la knabinon, kiun vi amas. Preĝu pro ŝi.

         — Sinjoro! — ekĝemis Vinicius, ĉirkaŭprenante ankoraŭ pli forte la piedojn de la apostolo. — Sinjoro! mi estas mizera vermo, sed vi konis Kriston, vi Lin petegu, vi preĝu pro ŝi.

         Kaj li tremis de doloro, kiel folio, kaj fruntobatis la teron, ĉar ekkoninte la potencon de la apostolo, li sciis, ke Petro sola povas ŝin redoni al li.

         Kaj Petro iĝis tuŝita de tiu ĉi doloro. Li rememoris, kiel iam Ligia, mallaŭdita de Crispus, same kuŝis ĉe liaj piedoj, petegante kompaton. Li rememoris, ke li levis ŝin kaj konsolis, li levis do nun Viniciuson.

         — Fileto — li diris — mi preĝos pro ŝi, sed vi memoru, kion mi diris al tiuj dubantoj: ke Dio mem suferis la krucmorton, kaj memoru, ke post tiu ĉi vivo komenciĝas alia, eterna.

         — Mi scias!... mi aŭdis — respondis Vinicius, kaptante aeron en la palan buŝon — sed vidu, sinjoro... mi ne povas! Se bezona estas sango, petu Kriston, ke Li prenu mian... Mi estas soldato. Li duobligu al mi, Li triobligu la turmentojn, por ŝi destinitajn, mi eltenos! sed Li savu ŝin! ŝi estas ankoraŭ infano, sinjoro! kaj Li estas pli potenca, ol la cezaro, mi kredas! pli potenca!... Vi mem ŝin amis. Vi benis nin ambaŭ! Ŝi estas ankoraŭ senkulpa infano!...

         Post tio ĉi li kliniĝis denove kaj, almetinte la vizaĝon al la genuoj de Petro, komencis ripeti:

         — Vi konis Kriston, sinjoro! vi Lin konis, Li vin elaŭskultos! Petu pro ŝi!

         Kaj Petro fermis la palpebrojn kaj preĝis fervore.

         Someraj fulmoj komencis denove lumigadi la ĉielon. Vinicius rigardis ĉe ilia brilo la buŝon de la apostolo, atendante el ĝi verdikton de vivo aŭ morto. En la silento oni aŭdis koturnojn, vokantajn unu aliajn en la vinberejo, kaj obtuzan, malproksiman rebruon de piedmueliloj, starantaj ĉe Via Salaria.

         — Vinicius — demandis fine la apostolo — ĉu vi kredas?

         — Sinjoro, ĉu alie mi venus ĉi tien? — respondis Vinicius.

         — Kredu do ĝis la fino, ĉar la kredo movas montojn. Se vi do eĉ vidus tiun knabinon sub la glavo de ekzekutisto aŭ en la faŭko de leono, kredu ankoraŭ, ke Kristo povas ŝin savi. Kredu kaj preĝu al Li, kaj mi preĝos kun vi.

         Poste, levinte la vizaĝon al la ĉielo, li parolis laŭte:

         — Kristo kompatema, rigardu tiun ĉi dolorplenan koron kaj konsolu ĝin! Kristo kompatema, konformigu la venton al la lano de l’ ŝafido! Kristo kompatema, kiu petis la Patron, ke Li forturnu la kalikon de maldolĉaĵo de Via buŝo, forturnu ĝin nun de la buŝo de tiu ĉi Via servanto! Amen!

         Kaj Vinicius etendinte la manojn al la steloj, parolis ĝemante:

         — Ho Kristo! mi estas Via! Prenu min anstataŭ ŝi!

         Oriente la ĉielo komencis tagiĝadi.


Enkomputiligis Darold Booton de eldonaĵo de Eldonejo „Polonia”
Hosted by www.Geocities.ws

1