Enkomputiligis Darold Booton de eldonaĵo de Eldonejo „Polonia”


ĈAPITRO L

PETRONIUS revenis hejmen, kaj Nero kun Tigellinus trairis en la atrium de Poppaea, kie ilin atendis la homoj, kun kiuj la prefekto antaŭe parolis.

         Estis tie du rabenoj el Transtibro, vestitaj per longaj, solenaj vestoj, kun mitroj sur la kapoj, juna skribisto, ilia helpanto, kaj Chilo. Je la vido de la cezaro la pastroj paliĝis pro emocio kaj, levinte la manojn al la nivelo de la ŝultroj, klinis ĝis ili la kapojn.

         — Saluton al vi, monarĥo de monarĥoj kaj reĝo de reĝoj — diris la pli aĝa. — Saluton al vi, reganto de la tero, zorganto de la elektita popolo kaj cezaro, leono inter la homoj, kies regado estas kiel la suna lumo kaj kiel libana cedro kaj kiel palmo kaj kiel jeriĥa balzamo!...

         — Vi ne nomas min dio? — demandis la cezaro.

         La pastroj paliĝis ankoraŭ pli multe; la pli aĝa denove ekparolis:

         — Viaj vortoj, sinjoro, estas dolĉaj, kiel la frukto de vinberujo kaj kiel matura figo, ĉar Jehovo plenigis vian koron per boneco. Sed la antaŭinto de via patro, la cezaro Cajus, estis kruela, tamen niaj senditoj ne nomis lin dio, preferante la morton mem, ol ofendon de la Leĝoj.

         — Kaj Caligula ordonis doni ilin al leonoj?

         — Ne, sinjoro. La cezaro Cajus ektimis la koleron de Jehovo.

         Kaj ili levis la kapojn, ĉar la nomo de la potenca Jehovo inspiris al ili kuraĝon. Fidante Lian forton, pli sentime ili rigardis jam en la okulojn de Nero.

         — Ĉu vi akuzas la kristanojn pri la bruligo de Romo? — demandis la cezaro.

         — Ni, sinjoro, akuzas ilin nur, ke ili estas malamikoj de la Leĝoj, malamikoj de la homa gento, malamikoj de Romo kaj de vi, cezaro, kaj ke delonge ili minacis la urbon kaj la mondon per fajro. La reston diros al vi tiu ĉi homo, kies buŝo ne makuliĝos per mensogo, ĉar en la vejnoj de la patrino fluis la sango de la elektita popolo.

         Nero turnis sin al Chilo.

         — Kiu vi estas?

         — Via adoranto, ho Oziriso, kaj krome malriĉa stoiko.

         — Mia malamas la stoikojn — diris Nero — mi malamas Thraseason, mi malamas Musoniuson kaj Cornuluson. Abomenaj estas al mi iliaj paroloj, ilia malestimo al arto, ilia memvola mizero kaj malpuremo.

         — Sinjoro, via majstro, Seneca, havas mil citronlignajn tablojn. Volu nur, kaj mi havos da ili duoblan nombron. Mi estas stoiko pro neceso. Vestu, ho Brilradia, mian stoikecon per rozkrono, starigu antaŭ ĝi kruĉon da vino, kaj mi kantos Anakreonton tiel, ke mi superkrios ĉiujn epikuranojn.

         Nero, al kiu eplaĉis la epiteto: „Brilradia”, ridetis kaj diris:

         — Vi plaĉas al mi.

         — Tiu ĉi homo meritas tiom da oro, kiom li mem pezas — ekkriis Tigellinus.

         Kaj Chilo respondis:

         — Kompletigu, sinjoro, mian pezon per via malavareco, alie vento forportos la pagon.

         — Vere, vi ne superpezus Viteliuson — intermetis la cezaro.

         — Eheu! ho Arĝentpafarka, mia spirito ne estas el plumbo.

         — Mi vidas, ke viaj Leĝoj ne malpermesas al vi nomi min dio?

         — Ho senmorta! miaj Leĝoj estas en vi: la kristanoj blasfemis kontraŭ tiuj ĉi Leĝoj, kaj tial mi ilin malamas.

         — Kion vi scias pri la kristanoj?

         — Ĉu vi permesas al mi plori, dia?

         — Ne — diris Nero — tio min enuigas.

         — Kaj trioble vi estas prava, ĉar la okuloj, kiuj vin vidis, devas por ĉiam sekiĝi de larmoj. Sinjoro, gardu min kontraŭ miaj malamikoj.

         — Parolu pri la kristanoj — diris Poppaea kun ioma malpacienco.

         — Okazos, kiel vi ordonos, Izido — respondis Chilo. — Jen de mia juneco mi dediĉis min al la filozofio kaj mi serĉis la veron. Mi serĉis ĝin ĉe la iamaj diaj saĝuloj kaj en la Akademio en Atenoj, kaj en la aleksandria Serapeum. Ekaŭdinte pri la kristanoj, mi supozis, ke tio estas ia nova skolo, kie mi povos trovi kelkajn grajnojn de vero, kaj mi konatiĝis kun ili, je mia malfeliĉo! La unua kristano, kun kiu kuntrafis min la malbona sorto, estis Glaucos, kuracistos el Neapolo. De li mi eksciis poste, ke ili adoras iun Chrestoson, kiu promesis al ili ekstermi ĉiujn homojn, detrui ĉiujn urbojn sur la tero, kaj ilin lasi, se ili helpos al li ekstermi la idojn de Deŭkaliono. Tial, ho sinjoro, ili malamas la homojn, tial ili venenas fontanojn, tial en siaj kunvenoj ili malavaras malbenojn al Romo kaj al ĉiuj temploj, kie glorataj estas niaj dioj. Chrestos estis krucumita, sed li promesis al ili, ke kiam Romo estos detruitia per fajro, li venos duafoje en la mondon kaj donos al ili la regadon de la tero...

         — Nun la popolo komprenos, kial Romo estas bruligita — interrompis Tigellinus.

         — Multaj jam komprenas, sinjoro — respondis Chilo — ĉar mi iradas en la ĝardenoj, sur la kampo de Marso kaj instruas. Sed se vi bonvolos aŭskulti min ĝis la fino, vi komprenos, kiajn motivojn de venĝo mi havas. Glaucos la kuracisto komence ne malkaŝis al mi, ke ilia instruo ordonas malamon al la homoj. Kontraŭe! li diradis al mi, ke Chrestos estas bona dio kaj ke la fundamento de lia instruo estas amo. Mia amema koro ne povis kontraŭstari tiajn verojn, do mi ekamis Glaucuson kaj ekfidis al li. Mi dividis kun li ĉiun pecon da pano, ĉiujn groŝon, kaj ĉu vi scias, sinjoro, kiel li repagis al mi? Envoje el Neapolo al Romo li ekbatis min per ponardo, kaj mian edzinon, belan kaj junan Berenicen, vendis al sklavkomercistoj. Se Sofoklo konus mian sorton... sed kion mi diras! aŭskultas min iu pli bona, ol Sofoklo.

         — Kompatinda homo! — diris Poppaea.

         — Kiu vidis la vizaĝon de Afrodito, ne estas kompatinda, sinjorino, kaj mi ĝin vidas ĉi-momente. Sed tiam mi serĉis konsolon en la filozofio. Veninte Romon, mi penis atingi la kristanojn, ĉefulojn, por ricevi justecon kontraŭ Glaucos. Mi kredis, ke ili devigos lin redoni al mi la edzinon... Mi ekkonis ilian ĉefpastron, mi ekkonis alian, nomatan Paŭlo, kiu estis ĉi tie tenata en malliberejo, sed poste liberigita, mi ekkonis la filon de Zebedeo, mi ekkonis Linuson kaj Cletuson kaj multajn aliajn. Mi scias, kie ili loĝis antaŭ la brulo, mi scias, kie ili kunvenas, mi povas montri unu subterejon en la Vatikana montaĵo kaj unu tombejo ekster la Nomentana pordego, kie ili plenumas siajn malnoblajn ritojn. Mi vidis tie Petron la apostolon, mi vidis Glaucuson, kiu murdis infanojn, por ke la apostolo povu ŝprucigi ilian sangon sur la kapojn de la ĉeestantoj, kaj mi vidis Ligian, la zorgantinon de Pomponia Graecina, kiu fanfaronis, ke ne povante alporti infanan sangon, ŝi tamen alportas morton de infano, ĉar ŝi mortsorĉis vian filinon, ho Oziriso, kaj vian, ho Izido!

         — Aŭskultu, cezaro! — diris Poppaea.

         — Ĉu povas esti? — ekkriis Nero.

         — Mi povis pardoni la malbonojn, faritajn al mi — daŭrigis Chilo — sed ekaŭdinte, kion al vi oni faris, mi volis ekbati ŝin per ponardo. Bedaŭrinde malhelpis min la nobla Vinicius, kiu ŝin amas.

         — Vinicius? ŝi ja forkuris de li?

         — Ŝi forkuris, sed li serĉis ŝin, ĉar li ne povis vivi sen ŝi. Por mizera pago mi helpis lian serĉadon kaj mi montris al li la domon en Transtibro, kie ŝi loĝis meze de kristanoj. Ni iris tien kune, kaj kun ni ankaŭ via luktisto, Croto, kiun la nobla Vinicius dungis por sia defendo. Sed Ursus, sklavo de Ligia, sufokis Croton. Terure forta homo li estas, sinjoro; al virbovoj li rompas la nukojn tiel facile, kvazaŭ iu derompus papavajn kapetojn. Aulus kaj Pomponia amis lin pro tio.

         — Je Herkulo! — diris Nero — la mortemulo, kiu sufokis Croton, indas monumenton sur Forumo. Sed vi eraras aŭ mensogas, maljunulo, ĉar Croton mortigis per ponardo Vinicius.

         — Jen, kiel homoj trompas diojn. Ho sinjoro, mi mem vidis, kiel Ursus rompis la ripojn de Croto kaj kiel poste li faligis Viniciuson. Li mortigus la tribunon, se Ligia lin ne malhelpus. Vinicius malsanis poste dum longa tempo, sed ili flegis lin, esperante, ke pro amo li iĝos kristano. Kaj li iĝis efektive kristano.

         — Vinicius?

         — Jes.

         — Eble ankaŭ Petronius? — demandis avide Tigellinus.

         Chilo komencis tordi sin, froti la manojn kaj diris:

         — Mi admiras vian penetremon, sinjoro! Ho!... povas esti! tre povas esti!

         — Nun mi komprenas, kial li tiel defendis la kristanojn.

         Sed Nero komencis ridi:

         — Petronius kristano!... Petronius malakmiko de la vivo kaj de voluptoj! Ne estu malsaĝuloj kaj ne volu, ke mi tion kredu, aŭ mi estas preta nenion kredi.

         — Sed la nobla Vinicius iĝis kristano, sinjoro. Mi ĵuras je tiu ĉi brilo, kiu de vi radias, ke mi parolas veron kaj ke nenio inspiris al mi tian abomenon, kiel mensogo. Pomponia estas kristanino, la malgranda Aulus estas kristano, kaj Ligia, kaj Vinicius. Mi servis lin fidele, kaj li repage, laŭ la deziro de Glaucus la kuracisto, ordonis, kvankam mi estas maljuna, skurĝi min, kaj mi estis tiam malsana kaj malsata. Kaj mi ĵuris je Hadeso, ke mi tion al li memoros. Ho sinjoro, venĝu la malbonon, kiun oni al mi faris, kaj mi transdonos al vi Petron la apostolon kaj Linuson kaj Cletuson kaj Glaucuson kaj Crispuson, ĉiujn ĉefulojn, kaj Ligian kaj Ursuson, mi montros al vi centojn kaj milojn da ili, mi montros preĝodomojn, tombejojn; en ĉiuj viaj malliberejoj malsufiĉos por ili loko!... Sen mi vi ne scius ilin trovi! Ĝis hodiaŭ mi, mizerulo, serĉis konsolon en la filozofio, nun mi trovu ĝin en la favoroj, kiuj venos sur min... Mi estas maljuna kaj ne spertis la ĉarmon de la vivo — mi ripozu!...

         — Vi volas esti stoiko antaŭ plena manĝujo.

         — Kiu faras servon al vi, samfakte ĝin plenigas.

         — Vi ne eraras, filozofo.

         Sed Poppaea ne ĉesis pensi pri siaj malamikoj. Ŝia plaĉo je Vinicius estis, pli ĝuste, momenta ekdeziro, naskita sub la influo de ĵaluzo, kolero kaj ofendita memamo. Tamen la malvarmo de la juna patricio tuŝis ŝin profunde kaj plenigis ŝian koron per senpardona ofendosento. La fakto mem, ke li kuraĝis preferi alian virinon, ol ŝin, ŝajnis al ŝi krimo, vokanta venĝon. Koncerne Ligian, ŝi malamis ŝin de la unua momento, en kiu ŝin maltrankviligis la beleco de tiu norda lilio. Petronius, kiu parolis pri ŝiaj tro mallarĝaj koksoj, povis sugestii, kion li volis, al la cezaro, sed ne al la aŭgustino. La sperta Poppaea de la unua rigardo ekkomprenis, ke en la tuta Romo Ligia sola povas kun ŝi konkuri, kaj eĉ venki ŝin. Kaj de tiu momento ŝi ĵuris al la knabino pereon.

         — Sinjoro — ŝi diris — venĝu nian infanon!

         — Rapidu! — ekkriis Chilo — rapidu! alie Vinicius kaŝos ŝin. Mi montros la domon, kien ili revenis post la brulo.

         — Mi donos al vi dek soldatojn kaj iru tuj — diris Tigellinus.

         — Sinjoro! vine vidis Croton en la manoj de Ursus: se vi donos al mi kvindek soldatojn, mi montros nur de malproksime la domon. Sed se vi ne malliberigos samtempe Viniciuson, mi pereos.

         Tigellinus rigardis Neron.

         — Ĉu ne estus bone, ho dia, fini kune kun la onklo kaj kun la nevo?

         Nero ekpensis momente kaj diris:

         — Ne! ne nun!... La homoj ne kredus, se oni volus ilin konvinki, ke Petronius, Vinicius aŭ Pomponia Graecina bruligis Romon. Tro belajn domojn ili havis... Hodiaŭ aliaj viktimoj estas bezonaj, kaj ilia vico venos pli poste.

         — Donu do al mi soldatojn, por ke ili min gardu — diris Chilo.

         — Tigellinus prizorgos ĉi tion.

         — Vi loĝos dume ĉe mi — diris la prefekto.

         Ĝojo ekradiis el la vizaĝo de Chilo.

         — Mi transdonos ĉiujn! rapidu nur! Rapidu! — li vokis per raŭka voĉo.


Enkomputiligis Darold Booton de eldonaĵo de Eldonejo „Polonia”
Hosted by www.Geocities.ws

1