Enkomputiligis Darold Booton de eldonaĵo de Eldonejo „Polonia”


ĈAPITRO XLV

MACRINUS, teksisto, en kies domon oni alportis Viniciuson, lavis lin, provizis per vesto kaj nutris, post kio la juna tribuno, plene reakirinte la fortojn, deklaris, ke ankoraŭ la saman nokton li komencos pluan serĉadon de Linus. Macrinus, kiu estis kristano, konfirmis la vortojn de Chilo, ke Linus kune kun supera pastro, Klemenso, iris en Ostrianon, kie Petro estis baptonta tutajn arojn da adeptoj de la nova instruo. La kristanoj de la kvartalo sciis, ke Linus antaŭ du tagoj konfidis sian domon al la gardado de iu Gaius. Por Vinicius ĝi prezentis pruvon, ke nek Ligia, nek Ursus restis hejme kaj ke sendube ili ankaŭ iris Ostrianon.

         Tiu ĉi penso estis por li grandega konsolo. Linus estis maljunulo, al kiu malfacile estis ĉiutage iradi el Transtibro ekster la malproksiman Nomentanan pordegon kaj revenadi el tie Transtibron, verŝajne do li ekloĝis por tiuj kelkaj tagoj ĉe iu el la konfesantoj ekster la muroj, kaj kune kun li ankaŭ Ligia kaj Ursus. Tiumaniere ili evitis la brulegon, kiu ĝenerale ne transportiĝis al la alia deklivo de la Eskvilina montaĵo. Vinicius vidis en ĉio antaŭgardon de Kristo; li eksentis super si Lian zorgemon kaj kun koro, plena de amo pli granda, ol iam antaŭe, li ĵuris al Li en la animo pagi per sia tuta vivo tiujn ĉi evidentajn signojn de favoro.

         Tiom pli urĝe li tamen deziris atingi Ostrianon. Li retrovis Ligian, li retrovos Linuson kaj Petron kaj kunprenos ilin for, en iun el siaj posedaĵoj, eĉ en Sicilion. Jen Romo flamas kaj post kelkaj tagoj restos el ĝi nur amaso da cindroj, por kio do ili restu ĉi tie, kontraŭ la katastrofo kaj kontraŭ la senbridiĝinta loĝantaro! Tie, for, ĉirkaŭos ilin taĉmentoj da disciplinitaj sklavoj, ĉirkaŭos ilin la sereno de kamparo kaj ili vivos trankvile, sub la gardo de Kristo, benataj de Petro.

         Li nur retrovu nun ilin!

         Sed tio ĉi ne estis facila afero. Vinicius memoris, kun kia peno li trabatis sin de Via Appia en Transtibron kaj kiel li devis rondiri, por atingi la Havenan vojon, li do decidis ĉirkaŭiri nun la urbon de la kontraŭa flanko. Irante la Triumfan vojon, oni povis tien atingi, antaŭeniĝante laŭlonge de la rivero ĝis la ponto de Aemilius, kaj de tie, pasante preter Pincius, laŭlonge de la kampo de Marso, apud la ĝardenoj de Pompejus, Lucullus kaj Sallustius, trapenetri sur Vian Nomentanan. Ĝi estis la plej mallonga vojo, sed same Macrinius, kiel Chilo, malkonsilis ĝin riski. La fajro, vere, ne ekposedis ĝis nun tiun parton de la urbo, sed ĉiuj placoj kaj stratoj povis esti tute ŝtopitaj de homoj kaj iliaj havaĵoj. Chilo konsilis iri tra Ager Vaticanus ĝis Porta Flaminia, tie transriveriĝi kaj paŝi pluen ekster la muroj, post la ĝardenoj de Acilius, al Porta Salaria. Vinicius, post momenta hezitado, konsentis tiun ĉi konsilon.

         Macrinius devis gardoresti hejme, sed li provizis du mulojn, kiuj povis servi ankaŭ por la plua vojiro por Ligia. Li volis ankaŭ doni sklavon, sed Vinicius rifuzis, supozante, ke kiel jam okazis antaŭe, iu ajn taĉmento da pretorianoj, renkontita envoje, subiĝos al lia komando.

         Kaj post momento li ekiris kun Chilo tra Pagus Janiculensis al la Triumfa vojo. En liberaj lokoj tie kaj ie estis tendaroj, ili tamen trapuŝadis sin kun malpli granda peno, ĉar pliparto de la loĝantoj forkuris al la maro laŭ la Havena vojo. Post la pordego Septimiana ili rajdis inter la rivero kaj la grandiozaj ĝardenoj de Domitia, kies potencaj cipresoj ruĝe brilis de la brulo, kvazaŭ de subiranta suno. La vojo iĝadis pli libera, iafoje nur ili devis batali kun torentoj da alfluantaj kamparanoj. Vinicius pelis la mulon, kiom li povis, kaj Chilo, rajdante tuj post li, parolis dum la tuta vojo kun si mem:

         — Jen la brulo restis post ni kaj nun ĝi varmigas niajn dorsojn. Neniam ankoraŭ sur tiu ĉi vojo estis tiel lume en nokto. Ho Zeŭso! se vi ne faligos pluvegon sur tiun brulon, ĝi pruvos, ke vi ne amas Romon. La homa povo ne estingos tiun fajron. Tia urbo, al kiu servis Grekujo kaj la tuta mondo! Kaj nun iu ajn greko povos rosti sian fabon en ĝiaj cindroj! Kiu ĝin supozus!... Kaj ne estos plu Romo, nek la romaj sinjoroj!... Kaj kiu volos paŝi sur la brulrestaĵoj, kiam ili malvarmiĝos, kaj fajfi, tiu fajfos senpune. Ho dioj, fajfi je tia mondreganta urbo! Kiu el la grekoj, aŭ eĉ la barbaroj, povus ĝin supozi?... Tamen oni povos fajfi, ĉar amaso da cindroj, ĉu ĝi restas post fajro de paŝtistoj, aŭ post bruligita urbo, estas nur amaso da cindroj, kiujn pli aŭ malpli frue vento disblovos.

         Tiel parolante, li turnadis sin momente al la brulo kaj rigardis la fajrajn ondojn kun vizaĝo kune malbona kaj ĝoja. Poste li parolis plu:

         — Ĝi pereas! pereas! kaj ĝi ne estos plu sur la tero. Kien la mondo nun sendados sian grenon, sian olivoleon kaj sian monon? Kiu elpremados el ĝi oron kaj larmojn? Marmoro ne forbrulas, sed polviĝas en fajro. Kapitolo falos en rubojn, Palatino falos en rubojn. Ho Zeŭso! Romo estis kiel ŝafisto, kaj la aliaj popoloj — kiel ŝafoj. Kiomfoje la ŝafisto malsatis, li buĉis unu el la ŝafoj, kaj al vi, patro de la dioj, oferis la felon. Kiu buĉados de nun, ho Nuboreganto, kaj en kies manojn vi metos la ŝafistan vipon? Ĉar Romo brulas, patro, tute, kvazaŭ vi mem fajrigus ĝin per tondro.

         — Rapidu! — urĝis Vinicius — kion vi tie faras?

         — Mi priploras Romon, sinjoro — respondis Chilo. — Tia jova urbo!...

         Kaj dum ia tempo ili rajdis en silento, aŭskultante la krakadon de la brulego kaj bruadon de birdaj flugiloj. Kolomboj, kiuj amase nestis apud palacoj kaj urbetoj de Kampanio, kaj kune ĉiaspecaj kampaj birdoj el apud la maro kaj el la proksimaj montaroj, al kiuj la brilo de la brulo ŝajnis videble la taga lumo, grandare blinde flugis en la fajron.

         Vinicius la unua interropmis la silenton.

         — Kie vi estis, kiam la fajro eksplodis?

         — Mi estis iranta, sinjoro, al mia amiko, Euricius, kiu havis butikon apud la Granda cirko, kaj mi estis ĝuste meditanta pri la instruo de Kristo, kiam oni komencis krii: „Brulas!” Homoj amasiĝis ĉe la cirko, por ĝin savi kaj pro scivolo, sed kiam la flamoj ekregis la tutan cirkon, kaj krome komencis montri sin samtempe en aliaj lokoj, oni devis pensi pri la propra savo.

         — Ĉu vi vidis homojn, ĵetantajn torĉojn en la konstruaĵojn?

         — Kion mi ne vidis, nepo de Eneo! Mi vidis homojn, trabatantajn al si per glavo la vojon en la interpremo; mi vidis batalojn kaj homajn internaĵojn, dispremitajn sur la tero. Ha, sinjoro, se vi tion rigardus, vi kredus, ke barbaroj konkeris la urbon kaj buĉas la popolon. La homoj ĉirkaŭe kriis, ke venis fino de la mondo. Kelkaj tute perdis la prudenton kaj, rezigninte la forkuron, atendis senpense, ke ĉirkaŭu ilin la flamoj. Aliaj freneziĝis, aliaj hurlis pro malespero, sed mi vidis ankaŭ tiajn, kiuj hurlis pro ĝojo, ĉar en la mondo, ho sinjoro, estas multaj malbonuloj, kiuj ne scias taksi la bonfarecon de via milda regado kaj tiujn justajn leĝojn, laŭ kiuj vi forprenas de ĉiuj, kion ili havas, kaj proprigas ĝin al vi. La homoj ne scias paciĝi kun la volo de la dioj.

         Vinicius estis tro absorbita per la propraj pensoj, por rimarki la ironion, vibrantan en la vortoj de Chilo. Tremo de teruro trakuradis lin je la nura penso, ke Ligia povus troviĝi meze de tiu ĥaoso, sur tiuj teruraj stratoj, kie oni dispremadis sur la tero homajn internaĵojn. Do, kvankam pli ol dek fojojn li jam demandis de Chilo ĉion, kion tiu ĉi povis scii, li turniĝis al li ankoraŭfoje:

         — Ĉu vi ilin vidis en Ostriano per la propraj okuloj?

         — Mi vidis, filo de Venuso, mi vidis la fraŭlinon, la bonan ligon, la sanktan Linuson kaj Petron la apostolon.

         — Antaŭ la brulo?

         — Antaŭ la brulo, Mitro!

         Sed en la animo de Vinicius naskiĝis dubo, ĉu Chilo ne mensogas, do, haltiginte la mulon, li rigardis severe la maljunan grekon kaj demandis:

         — Kion vi tie faris?

         Chilo konfuziĝis. Ŝajnis al li, vere, kiel al multaj homoj, ke kune kun la pereo de Romo venas ankaŭ fino de la roma regado, sed dume li estis sola kun Vinicius, kaj li memoris, ke la lasta malpermesis al li, minacante teruran punon, spioni la kristanojn, precipe Linuson kaj Ligian.

         — Sinjoro — li diris — kial vi ne kredas al mi, ke mi ilin amas? Jes! mi estis en Ostriano, ĉar mi estas duone kristano. Pyrrho instruis min respekti virton pli, ol filozofion, do ĉiam pli mi inklinas al virtuloj. Krom tio, sinjoro, mi estas malriĉa, kaj kiam vi, Jovo, estis en Antiumo, mi ofte suferis malsaton ĉe miaj libroj, do mi sidiĝadis apud la muro de Ostriano, ĉar la kristanoj, kvankam mem malriĉaj, disdonas pli da almozoj, ol ĉiuj aliaj loĝantoj de Romo kune.

         Tiu ĉi motivo ŝajnis al Vinicius sufiĉa, li do demandis malpli severe:

         — Kaj vi ne scias, kie por tiu ĉi tempo ekloĝis Linus?

         — Vi foje punis min kruele por mia scivolo, sinjoro — respondis la greko.

         Vinicius silentiĝis, kaj ili rajdis pluen.

         — Sinjoro — diris Chilo post momento — vi ne retrovus la fraŭlinon sen mia helpo, sed se ni ŝin retrovos, ĉu vi ne forgesos pri la malriĉa saĝulo?

         — Vi ricevos domon kun vinberejo apud Ameriolo — respondis Vinicius.

         — Dankon al vi, Herkulo! Kun vinberejo?... Dankon al vi! Ho jes, kun vinberejo!

         Ili pasis nun la altaĵojn de Vatikano, kiu ruĝe brilis de la brulo, sed post Naumachia ili direktiĝis dekstren, por, transirinte la Vatikanan kampon, proksimiĝi al la rivero kaj transiĝinte sur la alian bordon, atingi ĝis Porta Flaminia. Subite Chilo haltigis la mulon kaj diris:

         — Sinjoro! bona ideo venis en mian kapon.

         — Parolu — respondis Vinicius.

         — Inter Janiculo kaj Vatikano, post la ĝardenoj de Agrippina, estas subteraĵoj, el kiuj oni prenadis ŝtonojn kaj sablon, por konstrui la cirkon de Nero. Aŭskultu min, sinjoro! En la lasta tempo la judoj, kiuj, kiel vi scias, estas multegaj en Transtibro, komencis kruele persekuti la kristanojn. Vi memoras, ke jam en la tempo de la dia Claudius estis inter ili tiaj malpacoj, ke la cezaro estis devigita ekzili ilin el Romo. Nun, kiam ili revenis kaj kiam, dank’ al la protektado de la aŭgustino, ili sentas sin sekuraj, tiom pli malhumile ili traktas la kristanojn. Mi scias tion! mi ĝin vidis. Neniu edikto kontraŭ la kristanoj estas eldonita, sed al judoj akuzas ilin antaŭ la urboprefekto, ke ili murdas infanojn, adoras azenon, proklamas instruon, ne aprobitan de la senato, kaj mem ili atakas la kristanojn kaj invadas iliajn preĝodomojn tiel obstine, ke la kristanoj devas sin kaŝi.

         — Kion do vi volas diri? — demandis Vinicius.

         — Tion, sinjoro, ke la sinagogoj ekzistas malkaŝe en Transtibro, sed la kristanoj, volante eviti persekutadon, devas preĝi kaŝite kaj ili kunvenas en forlasitaj budoj ekster la urbo, aŭ en sablejoj. Tiuj, kiuj loĝas en Transtibro, elektis al si ĝuste tiun sablejon, kiun oni estigis por la konstruado de la cirko kaj de multaj domoj laŭlonge de Tibro. Nun, kiam la urbo pereas, sendube la konfesantoj de Kristo preĝas. Ni trovos sennombran amason da ili en la subteraĵo, tial mi konsilas al vi, ke ni ĝin vizitu envoje.

         — Vi ja diris, ke Linus iris Ostrianon! — ekkriis malpacience Vinicius.

         — Sed vi promesis al mi domon kun viberejo apud Ameriolo — respondis Chilo — do mi volas serĉi la fraŭlinon ĉie, kie mi povas esperi ŝin trovi. Post la eksplodo de la brulo ili povis reveni Transtibron... Ili povis ĉirkaŭiri la urbon, kiel ni ĝin nun ĉirkaŭiras. Linus havas domon, eble li volis esti pli proksime al la domo, por vidi, ĉu la brulo ne ekregos ankaŭ tiun kvartalon. Se ili revenis, tiam mi ĵuras al vi, sinjoro, je Persefono, ke ni trovos ilin preĝantajn en la subteraĵo, kaj en malplej bona okazo ni ricevos informojn pri ili.

         — Vi estas prava, sekve konduku! — diris la tribuno.

         Chilo sen momenta pripenso direktiĝis maldekstren al monteto. Por momento la deklivo de tiu monteto kovris de ili la brulon, tiel, ke kvankam apudaj altaĵoj estis en lumo, ili mem troviĝis en ombro. Pasinte preter la cirko, ili direktiĝis ankoraŭfoje maldekstren kaj eniris specon de intermontaĵo, en kiu estis tute mallume. Sed en tiu ĉi mallumo Vinicius distingis amasojn da flagrantaj lanternoj.

         — Jen ili! — diris Chilo. — Ili estos hodiaŭ pli multaj, ol ordinare, ĉar aliaj preĝodomoj forbrulis aŭ estas plenaj de fumo, kiel la tuta Transtibro.

         — Jes! mi aŭdas kantadon — respondis Vinicius.

         Efektive, el malluma malfermaĵo supre aŭdiĝadis kantantaj homaj voĉoj, kaj la lanternoj malaperadis en ĝi unu post la alia. Sed ankaŭ el flankaj intermontaĵoj elŝovadis sin ĉiam novaj figuroj, tiel, ke post ia tempo Vinicius kaj Chilo troviĝis meze de tuta aro da homoj.

         Chilo deiris de la mulo kaj, farinte signon al knabo, kiu iris apude, diris al li:

         — Mi estas pastro de Kristo kaj episkopo. Tenu niajn mulojn, kaj vi ricevos mian benon kaj pardonon por la pekoj.

         Poste, ne atendante respondon, li enmetis la kondukilojn en lian manon, ka mem aliĝis kun Vinicius al la iranta aro.

         Post momento ili malsurpeniris en la subetraĵon kaj paŝis antaŭen ĉe malklara brilo de la lanternoj laŭlonge de malluma koridoro, ĝis ili atingis vastan kavernon, el kiu videble oni antaŭe penadis ŝtonojn, ĉar la muroj estis formitaj el iliaj freŝaj rompaĵoj.

         Estis tie plu lume, ol en la koridoro, ĉar krom meĉlampoj kaj lanternoj brulis torĉoj. Ĉe ilia lumo Vinicius ekvidis tutan amason de homoj, genuantaj kun suprenetenditaj brakoj. Ligian, Petron la apostolon aŭ Linuson li povis nenie rimarki, anstataŭe ĉirkaŭis lin ĉiuflanke vizaĝoj solenaj kaj emociitaj. En kelkaj videbla estis atendo, timo, espero. La lumo rebrilis sur la suprenlevitaj okulblankoj, ŝvito gutis de la fruntoj, palaj, kiel kreto; kelkaj kantis kantojn, aliaj febre ripetadis la nomon de Jesuo, kelkaj batis siajn brustojn. En ĉiuj oni vidis, ke ili atendas ĉiumomente ion eksterordinaran.

         Subite la kantaj eksilentis kaj super la kunvenintoj, en niĉo, formita pro elpreno de grandega rokpeco, montriĝis la konata al Vinicius Crispus, kun vizaĝo kvazaŭ duonkonscia, pala, fanatika kaj severa. La okuloj turnis sin al li, kvazaŭ atendante vortojn de kuraĝigo — kaj li, benite per krucosigno la kunvenintojn, parolis per voĉo rapida kaj preskaŭ simila al krio:

         — Pentu pro viaj pekoj, ĉar la momento alvenis. Jen sur la urbon de krimo kaj malvirto, jen sur la novan Babilonon la Sinjoro pluvigis pereigan flamon. Ekbatis la horo de l’ juĝo, kolero kaj pereo... La Sinjoro antaŭdiris Sian alvenon, kaj baldaŭ vi Lin ekvidos! Sed Li ne venos jam, kiel Ŝafido, kiu oferis Sian sangon pro viaj pekoj, sed kiel severega juĝisto, kiu en Sia justeco profundigos en abismon la pekulojn kaj nekredantojn... Ve al la mondo kaj ve al la pekuloj, ĉar ne estos plu kompato por ili!... Mi vidos Vin, Kristo! La steloj pluve falas sur la teron! La suno mallumiĝas, la tero malfermiĝas en abismojn, mortintoj leviĝas, kaj Vi venas meze de sonoj de trumpetoj, meze de taĉmentoj da anĝeloj, meze de tondroj kaj uraganoj. Mi vidas Vin, ho Kristo!

         Ĉe tiuj ĉi vortoj li eksilentis kaj, levinte la vizaĝon, ŝajnis fiksi la rigardon sur io malproksima kaj terura. Kaj subite en la subteraĵo aŭdiĝis obtuza tondro, unu, dua kaj deka; en la flamanta urbo tutaj stratoj de brulkonsumitaj domoj komencis falegi teren kun grandega bruo. Sed al plimulto de la kristanoj tiuj ĉi sonoj ekŝajnis klara signo, ke la terura horo alvenas, ĉar la kredo pri la baldaŭ okazonta dua veno de Kristo kaj pri la fino de la mondo estis inter ili eĉ antaŭe ĝenerala, kaj nun plifortigis ĝin ankoraŭ la brulego de la urbo. Tial la timo de Dio ekregis la kunvenintojn. Multaj voĉoj komencis ripeti: „La tago de l’ juĝo... Jen ĝi venas!” Kelkaj kovris la vizaĝojn per la manoj, konvinkite, ke tuj la tero ektremos sur siaj fundamentoj kaj el ĝiaj abismoj eliros inferaj monstroj, por ĵeti sin sur la pekulojn. Aliaj vokis: „Kristo, kompatu! Savinto, estu kompatema!”... — aliaj laŭte konfesadis siajn pekojn, aliaj fine ĵetadis sin reciproke en la brakojn, por en la terura momento havi apud si iujn amikaj korojn.

         Sed estis ankaŭ tiaj homoj, kies vizaĝoj, kvazaŭ tiuj de ĉielprenitoj, plenaj de superteraj ridetoj, ne elmontris timon. En kelkaj lokoj aŭdiĝis kantotonoj: en la religia ekstazo homoj komencis krii nekompreneblajn vortojn en nekompreneblaj lingvoj. Iu el malluma angulo de la kaverno vokis: „Vekiĝu, kiu dormas!” Ĉion tamen superbruis la krio de Crispus: „Estu pretaj! estu pretaj!”

         Iafoje tamen ekregadis silento, kvazaŭ ĉiuj, retenante la spiron en la brustoj, atendus tion, kio okazos. Kaj tiam oni aŭdis malproksimajn tondrojn de kvartaloj, falantaj en rubojn, post kio denove eksonadis ĝemoj, preĝoj, kantotonoj kaj voĉoj: „Savinto, kompatu nin!” Iafoje Crispus ekparoladis kaj kriis: „Rezignu la terajn riĉaĵojn, ĉar baldaŭ vi ne havos plu la teron sub la piedoj! rezignu la terajn sentojn, ĉar la Sinjoro pereigos tiujn, kiuj pli ol Lin amis siajn edzinojn kaj infanojn. Ve al tiu, kiu ligis sian koron pli al kreito, ol al la Kreinto! ve al potenculoj! ve al luksamantoj! ve al malvirtuloj! ve al viro, virino kaj infano!”

         Subite bruego pli forta, ol la antaŭaj, ekskuis la ŝtonminejon. Ĉiuj falis teren, etendante la brakojn krucforme, por per tiu ĉi signo defendi sin kontraŭ malbonaj spiritoj. Sekvis silento, en kiu oni aŭdis nur rapidajn spirojn, plenajn de teruro flustrojn: „Jesuo, Jesuo, Jesuo!” kaj ialoke ploron da infanoj. Subite super tiu ĉi nigra, kuŝanta homamaso iu trankvila voĉo diris:

         — Pacon al vi!

         Ĝi estis la voĉo de Petro la apostolo, kiu antaŭ momento eniris la kavernon. Pro la sono de liaj vortoj la teruro pasis en unu momento, kiel pasas teruro de ŝafaro, meze de kiu aperis la ŝafisto. La homoj leviĝis de la tero, pli proksimaj komencis premi sin al liaj genuoj, kvazaŭ serĉante defendon sub liaj flugiloj; Petro etendis super ili la manojn kaj parolis:

         — Kial vi timas en viaj koroj? Kiu el vi antaŭscias, kio povas lin trafi, antaŭ ol la horo alvenos? La Sinjoro penus per fajro Babilonon, sed al vi, kiujn lavis bapto kaj kies pekojn pardonigis la sango de la Ŝafido, elmontrita estos Lia kompato kaj vi mortos kun Lia nomo en viaj buŝoj. Pacon al vi!

         Post la severaj kaj senkompataj vortoj de Crispus la vortoj de Petro venis, kiel balzamo, al la ĉeestantoj. Anstataŭ la timo de Dio ekregis ilin amo al Dio. Tiuj ĉi homoj retrovis tian Kriston, kian ili amis el la rakontoj de Petro — ne senkompatan juĝiston, sed dolĉan kaj paciencan Ŝafido, kies kompatemo centfoje superis la homan malbonecon. La sento de konsolo ekregis la tutan amason kaj kuraĝo kune kun dankemo al la apostolo plenigis iliajn korojn. Voĉoj el diversaj flankoj komencis voki: „Ni estas viaj ŝafoj, paŝtu nin”. Pli proksimaj parolis: „Ne forlasu nin en la tago de pereo!” Kaj ili genuiĝadis ĉe liaj genuoj, kion vidante, Vinicius proksimiĝis, ekkaptis la randon de lia mantelo kaj, klininte la kapon, diris:

         — Sinjoro, helpu min! Mi serĉis ŝin en la fumoj de la brulego kaj en la homa interpremo, kaj nenie mi povis ŝin trovi, sed mi kredas, ke vi povas redoni ŝin al mi.

         Kaj Petro metis la manon sur lian kapon.

         — Fidu — li diris — kaj sekvu min.


Enkomputiligis Darold Booton de eldonaĵo de Eldonejo „Polonia”
Hosted by www.Geocities.ws

1