Enkomputiligis Darold Booton de eldonaĵo de Eldonejo „Polonia”


ĈAPITRO XXXIV

PROMENANTE en la ĝardeneto, Vinicius rakontis al ŝi en vortoj mallongaj, elŝiritaj el la fundo de la koro, tion, kion li antaŭ momento konfesis al la apostoloj: nome la maltrankvilecon de sia animo, la ŝanĝojn, kiuj en li okazis, kaj fine tiun senliman sopiron, kiu vualis lian vivon de la tempo, kiam ŝi forlasis la loĝejon de Miriam. Li konfesis al Ligia, ke li volis ŝin forgesi, sed ne povis. Li pensis pri ŝi dum tutaj tagoj kaj tutaj noktoj. Memorigadis ŝin al li tiu kruceto, ligita el buksaj branĉetoj, kiun ŝi lasis al li kaj kiun li lokis en sian lararium kaj malgraŭvole adoris, kvazaŭ ion dian. Kaj li sopiris ĉiam pli forte, ĉar la amo estis pli potenca, ol li, kaj jam ĉe Aulusoj ĝi tute ekregis lian animon... Al aliaj la fadenon de la vivo ŝpinas Parcoj, sed al li ŝpinis ĝin amo, sopiro kaj malĝojo. Malbonaj estis liaj agoj, sed ili fluis el lia amo. Li amis ŝin ĉe Aulusoj kaj sur Palatino, kaj kiam li ŝin vidis en Ostriano, aŭskultantan la vortojn de Petro, kaj kiam li iris kun Croto por ŝin forkapti, kaj kiam ŝi gardis ĉe lia lito, kaj kiam ŝi lin forlasis. Venis Chilo, kiu malkaŝis ŝian loĝejon kaj konsilis ŝin forkapti, sed li preferis puni Chilon kaj iri al la apostoloj peti pri la vero kaj pri ŝi... Kaj estu benita tiu momento, en kiu tia penso venis en lian kapon, ĉar jen li estas apud ŝi, kaj ŝi ja ne forkuros de li plu, kiel ŝi forkuris el la loĝejo de Miriam?

         — Mi ne de vi forkuris — diris Ligia.

         — Do kial vi tion faris?

         Kaj ŝi levis al li siajn iridkolorajn okulojn, poste, mallevinte la hontigitan vizaĝon, respondis:

         — Vi scias...

         Vinicius eksilentis momente pro la troabundo da ĝojo, poste li komencis denove rakonti, kiel grade liaj okuloj malfermiĝadis al tio, ke ŝi estas tute diferenca de la romaninoj kaj simila eble al la sola Pomponia. Li cetere ne sciis bone eldiri tion al ŝi, ĉar li mem ne konsciigis al si klare tion, kion li sentis, ke en ŝi naskiĝas en la mondon iu tute nova beleco, kiu ĝis nun ne ekzistis en la mondo, kaj kiu estas ne nur statuo, sed ankaŭ animo. Li diris al ŝi aliflanke tion, kio plenigis ŝin per ĝojo, ke li ekamis ŝin eĉ pro tio, ke ŝi forkuris de li, kaj ke ŝi estos al li sankta ĉe la hejma fajro.

         Poste, kaptinte ŝian manon, li ne povis paroli plu, li nur rigardis ŝin kun ravo, kiel reakiritan feliĉon de la vivo kaj ripetadis ŝian nomon, kvazaŭ volante certiĝi, ke li estas apud ŝi:

         — Ho Ligia! ho Ligia!...

         Fine li komencis demandi, kio okazis en ŝia animo, kaj ŝi konfesis al li, ke ŝi ekamis lin jam en la domo de Aulusoj, kaj ke se li rekondukus ŝin al ili de Palatino, ŝi konfesus al ili sian amon kaj penus elpeti por li ilian pardonon.

         — Mi ĵuras al vi — diris Vinicius — ke ne venis eĉ al mi la penso forpreni vin de Aulusoj. Petronius iam diros al vi, ke mi diris al li jam tiam: ŝi ŝmiru mian pordon per lupa grasaĵo kaj eksidu ĉe mia hejmfajro! Sed li elmokis min kaj sugestiis al la cezaro, ke li vin ekpostulu, kiel garantiulinon, kaj transdonu al mi. Kiomfoje mi malbenadis lin en mia doloro! Sed eble tamen favoro sorto tiel aranĝis, ĉar alie mi ne ekkonus la kristanojn kaj ne komprenus vin...

         — Kredu al mi, Marcus — respondis Ligia — ke tiel Kristo intence kondukis vin al si.

         Vinicius levis la kapon kun certa miro.

         — Vere! — li respondis vive — ĉio kombiniĝis tiel strange, ke mi, serĉante vin, renkontis la kristanojn... En Ostriano mi aŭskultis kun mirego la apostolon, ĉar tiajn aferojn mi neniam aŭdis. Vi preĝis por mi, Ligia.

         — Jes! — ŝi respondis.

         Ili pasis preter la laŭbeto, kovrita de hedera densaĵo, kaj proksimiĝis al la loko, kie Ursus, sufokinte Croton, ĵetis sin sur Viniciuson.

         — Tie ĉi — diris la juna viro — se vi ne malpermesus, mi pereus.

         — Ne parolu pri tio! — respondis Ligia — kaj ne memorigu tion al Ursus.

         — Ĉu mi povus venĝi kontraŭ li pro tio, ke li vin defendis? Se li estus sklavo, mi tuj donus al li liberecon.

         — Se li estus sklavo, Aulusoj lin delonge liberigus.

         — Ĉu vi memoras — diris Vinicius — ke mi volis revenigi vin al Aulusoj? sed vi respondis al mi, ke la cezaro povus pri tio ekscii kaj venĝi kontraŭ ili. Rigardu: nun vi povos ilin vidadi, kiomfoje vi volos.

         — Kial, Marcus?

         — Mi diras: nun, kaj mi pensas, ke vi povos sendanĝere vidadi ilin, kiam vi estos mia edzino. Jes! Ĉar se la cezaro, eksciinte pri tio, demandos, kion mi faris kun la konfidita al mi garantiulino, mi diros: mi edzinigis ŝin kaj ŝi vizitadas Aulusojn laŭ mia permeso. Li ne restos en Antiumo longe, ĉar li volas iri Aĥajon, kaj se li eĉ restus, mi ne bezonas vidadi lin ĉiutage. Kiam Paŭlo el Tarso instruos al mi vian veron, mi tuj akceptos bapton kaj revenos ĉi tien, reakiros la amikecon de Aulusoj, kiuj en proksimaj tagoj revenos en la urbon, kaj estos plu neniaj baroj. Tiam mi kunprenos vin kaj sidigos ĉe mia hejmofajro! O! Carissima, carissima!

         Dirinte ĉi tion, li etendis la brakojn, kvazaŭ vokante la ĉielon ateste al sia amo, kaj Ligia, levinte al li siajn lumajn okulojn, diris:

         — Kaj tiam mi diros: „kie vi, Gaius, tie mi, Gaia”.

         — Ne, Ligia! — vokis Vinicius — mi ĵuris al vi, ke neniam iu virino estis tiel respektata en la hejmo de sia edzo, kiel vi estos en la mia.

         Dum momento ili paŝis silente, ne povante enpreni en la brustojn la feliĉon, plenaj de amo unu al la alia, similaj al paro da dioj kaj tiel belegaj, kvazaŭ ilin kune kun la floroj naskus en la mondon la printempo.

         Fine ili stariĝis apud cipreso, kreskanta proksime de la loĝeja pordo. Ligia apogis sin sur ĝia trunko, kaj Vinicius denove komencis peti per vibranta voĉo:

         — Ordonu al Ursus iri en la domon de Aulusoj, preni viajn aĵojn kaj infanajn ludilojn kaj transporti ilin al mi.

         Sed ŝi, flamiĝinte, kiel rozo aŭ kiel matenruĝo, diris:

         — La moro ordonas alie...

         — Mi scias. Ordinare portas ilin pronuba nur post la junedzino, sed faru tion por mi. Mi kunprenos ilin en mian domon en Antiumo kaj ili vin memorigados al mi.

         Ĉe tio li kunmetis la manojn, kiel infano, kiu petas:

         — Pomponia revenos en proksimaj tagoj, do faru tion, diva, faru, carissima mia!

         — Pomponia faru, kiel ŝi volos — respondis Ligia, ruĝigante ankoraŭ pli ĉe la mencio pri pronuba.

         Kaj denove ili eksilentis, ĉar la amo komencis sufoki la spiron en iliaj brustoj. Ligia staris, apogita per la dorso sur la cipreso, kun vizaĝo, blankanta en la ombro, kvazaŭ floro, kun mallevitaj okuloj kaj pli vive ondanta brusto; la vizaĝo de Vinicius iĝadis alterne flamanta kaj pala. En la posttagmeza silento ili aŭdis la batadon de la propraj koroj kaj en la komuna ekstazo tiu ĉi cipreso, la mirtaj arbustoj kaj la hederoj de la laŭbeto alisorĉiĝis por ili en ĝardenon de amo.

         Sed Miriam aperis en la pordo kaj invitis ilin al la posttagmeza manĝo. Ili eksidis do inter la apostoloj, kaj tiuj ĉi rigardis ilin kun ĝojo, kiel la junan generacion, kiu post ilia morto devis konservi kaj semi plue la grajnojn de la nova instruo. Petro rompis kaj benis la panon; sur ĉiuj vizaĝoj estis paco kaj ia grandega feliĉo ŝajnis plenplenigi tiun ĉi tutan ĉambron.

         — Vidu — diris fine Paŭlo, turnante sin al Vinicius — ĉu ni estas malamikoj de la vivo kaj de ĝojo?

         Kaj tiu ĉi respondis:

         — Mi scias nun, kiel estas, ĉar neniam mi estis tiel feliĉa, kiel meze de vi.


Enkomputiligis Darold Booton de eldonaĵo de Eldonejo „Polonia”
Hosted by www.Geocities.ws

1