Enkomputiligis Darold Booton de eldonaĵo de Eldonejo „Polonia”


ĈAPITRO XXXII

PETRONIUS foriris hejmen, movante la ŝultrojn kaj tre malkontenta. Nun li ankaŭ rimarkis, ke li kaj Vinicius ĉesis kompreni sin reciproke kaj ke iliaj animoj tute disiĝis. Iam Petronius havis grandegan influon je la juna soldato. Li estis en ĉio la modelo kaj ofte kelkaj liaj ironioj vortoj sufiĉis, por Viniciuson de io deturni aŭ ol io instigi. Nun restis el tiu influo nenio, tiagrade, ke Petronius ne provis eĉ la antaŭajn rimedojn, sentante, ke lia spriteco kaj ironio deglitos senefike de la novaj tavoloj, kiujn sur la animon de Vinicius metis la amo kaj konatiĝo kun la nekomprenebla kristana mondo. La sperta skeptikulo komprenis, ke li perdis la ŝlosilon al tiu animo. Tio inspiris al li malkontentecon kaj eĉ timon, kiun plifortigis ankoraŭ la okazoj de la lasta nokto. „Se ĝi estas flanke de la aŭgustino ne pasema deziro, sed pli daŭra pasio — pensis Petronius — tiam okazos unu el la du: aŭ Vinicius ŝin ne rezistos kaj povos perei pro iu ajn trafo, aŭ kio nun estas pri li pli kredebla, li rezistos; tiuokaze li sendube pereos, kaj kun li eble mi ankaŭ, almenaŭ tial, ke mi estas lia parenco kaj ke la aŭgustino, direktinte sian malamikecon al la tuta familio, transĵetos sian influon sur la pesilteleron de Tigellinus.” Kaj tiel estis malbone, kaj alie. Petronius estis homo kuraĝa kaj ne timis la morton, tamen, atendante de ĝi nenion, li ne volis ĝin elvoki. Post longa pripenso li decidis fine, ke plej bone kaj plej sendanĝere estos vojaĝigi Viniciuson for el Romo. Ha! se li povus krome doni al li Ligian, kiel vojaĝan donacon, li farus tion ĉi kun plezuro. Sed eĉ sen tio li esperis, ke ne estos al li tre malfacile inklinigi Viniciuson al forveturo. Tiam li diskonigus sur Palatino famon pri malsano de Vinicius kaj forturnus la danĝeron tiel de li, kiel de si mem. La aŭgustino finfine ne sciis, ĉu ŝi estis rekonita de Vinicius; ŝi povis supozi, ke ne, do ŝia memamo ĝis nun ne multe suferis. Alie povus tamen okazi en la estonteco, kaj kontraŭ tio oni devis antaŭagi. Petronius deziris antaŭ ĉio ĝisatendi pli konvenan tempon, ĉar li komprenis, ke se la cezaro foje iros Aĥajon, tiam Tigellinus, kiu el la aferoj de l’ arto komprenis nenion, troviĝos sur la dua plano kaj perdos sian influon. En Grekujo Petronius estis certa pri venko kontraŭ ĉiuj rivaloj.

         Dume li decidis atenti Viniciuson kaj inklinigi lin al vojaĝo. Dum dekkelkaj tagoj li eĉ pensis pri tio, ke se li havigus de la cezaro edikton, ekzilantan la kristanojn el Romo, Ligia forlasus ĝin kune kun la aliaj konfesantoj de Kristo, kaj Ligian sekvus Vinicius. Tiam persvadoj ne estus por li bezonaj. Ja antaŭ ne tre longa tempo, kiam la judoj komencis tumulti pro malamo kontraŭ la kristanoj, la cezaro Claudius, ne sciante distingi la unuajn de la aliaj, ekzilis la judojn. Kial do Nero ne ekzilu la kristanojn? Estus pli da loko en Romo. Petronius post tiu „naĝanta festeno” vidadis ĉiutage Neron sur Palatino kaj en aliaj domoj. Sugestii al li similan penson estus facile, ĉar Nero neniam kontraŭstaris al persvadoj, kaŭzantaj al iu pereon aŭ malutilon. Post matura pripenso Petronius pretigis en la kapo la tutan planon. Nome, li aranĝos ĉe si festenon kaj dum tiu festeno li inklinigos la cezaron eldoni la edikton. Li eĉ esperis, ke sendube al li la cezaro konfidos la plenumon. Tiam li foririgus Ligian kun ĉiuj konsideroj, ŝuldataj al la amatino de Vinicius, ekzemple en Bajojn, kaj tie ili amu unu la alian kaj amuzu sin per la kristanismo, kiom plaĉos al ili.

         Dume li vizitadis Viniciuson ofte, unue tial, ke malgraŭ la tuta romana egoismo li ne povis seniĝi de amo al li, due, por inklinigi lin forvojaĝi. Vinicius ŝajnigis sin malsana kaj ne montriĝadis sur Palatino, kie naskiĝadis ĉiutage aliaj projektoj. Unu tagon fine Petronius ekaŭdis el la buŝo de la cezaro mem, ke li nepre veturos post tri tagoj Antiumon, kaj la sekvintan tagon li iris sciigi ĉi tion al Vinicius.

         Sed tiu ĉi montris al li liston de personoj, invititaj en Antiumon, kiun matene alportis al li liberigito de la cezaro.

         — Estas sur ĝi mia nomo — li diris — kaj estas ankaŭ la via. Reveninte, vi trovos hejme saman liston.

         — Se mi ne estus inter la invititoj — respondis Petronius — tio signifus, ke mi devas morti, kaj mi ne supozas, ke tio okazos antaŭ la vojaĝo en Aĥajon. Tie mi estos tro bezona al Nero.

         Poste, trarigardinte la liston, li diris:

         — Apenaŭ ni revenis Romon, ni ĝin devas denove forlasi kaj treni nin en Antiumon. Sed ni devas! ĉar ĝi estas ne nur invito, sed kune ordono.

         — Kaj se iu ne obeus?

         — Li ricevus alispecan alvokon: ke li iru vojaĝon multe pli longan, tiun, de kiu oni ne revenas. Kiel domaĝe, ke vi ne obeis mian konsilon kaj ne forveturis, dum estis ankoraŭ tempo. Nun vi devas iri Antiumon.

         — Nun mi devas iri Antiumon... Rigardu, en kia tempo ni vivas kaj kiel malnoblaj sklavoj ni estas.

         — Ĉu vi tion nur hodiaŭ rimarkis?

         — Ne, sed vidu, vi argumentis, ke la kristana instruo estas malamiko de la vivo, ĉar ĝi metas sur ĝin katenojn. Sed ĉu povas esti katenoj pli pezaj, ol tiuj, kiujn ni portas? Vi diris: Grekujo kreis la saĝecon kaj belecon, kaj Romo la potencon. Kie estas nia potenco?

         — Voku al vi Chilon. Filozofado tute ne logas min hodiaŭ. Je Herkulo! ne mi kreis tiun ĉi tempon kaj ne mi respondas por ĝi. Ni parolu pri Antiumo. Sciu, ke tie atendas vin granda danĝero kaj ke pli bone estus eble por vi provi viajn fortojn kontraŭ tiu Ursus, kiu sufokis Croton, al tien iri, tamen vi ne povas ne iri.

         Vinicius senzorge svingis la manon kaj diris:

         — Danĝero! Ni ĉiuj vadas en la mallumo de morto, kaj ĉiumomente alia kapo profundiĝas en tiun mallumon.

         — Ĉu mi nomu al vi ĉiujn, kiuj havis iom da prudento kaj tial, malgraŭ la tempoj de Tiberius, Caligula, Claudius kaj Nero ĝisvivis la aĝon de okdek aŭ naŭdek jaroj? Servu al vi kiel ekzemplo jen tia Domitius Afer. Li maljuniĝis trankvile, kvankam dum la tuta vivo li estis ŝtelisto kaj kanajlo.

         — Eble tial! eble ĝuste tial! — respondis Vinicius.

         Poste li komencis trarigardi la liston kaj diris:

         — Tigellinus, Vatinius, Sextus Africanus, Aquillinus Regulus, Suilius Nerulinus, Eprius Marcellus kaj tiel plu! kia kolekto da sentaŭguloj kaj friponoj! Kaj oni pensu nur, ke ĝi regas la mondon! Ĉu ne pli konvenus al ili portadi tra urbetoj iun egiptan aŭ sirian idolon, muzikaĉi per sistrae kaj perlabori la panon per aŭgurado aŭ ŝnursaltado?

         — Aŭ prezentadi dresitajn simiojn, kalkulantajn hundojn, aŭ azenon, blovantan en fluton — aldonis Petronius. — Ĉio tio estas vera, sed ni parolu pri io pli grava. Streĉu vian atenton kaj aŭskultu min: mi rakontis sur Palatino, ke vi estas malsana kaj ne povas forlasi la domon, dume via nomo troviĝas tamen sur la listo, kio pruvas, ke iu ne kredis miajn rakontojn kaj speciale zorgis pri via invito. Por Nero tio estas tute indiferenta, ĉar vi estas por li soldato, kun kiu oni povas babili eventuale pri cirkaj vetkuroj, sed kiu pri la poezio kaj muziko havas nenian ideon. La figurigon de via nomo sur la listo prizorgis do verŝajne Poppaea, kaj tio signifas, ke ŝia pasio al vi ne estis pasema ekdeziro, kaj ke ŝi volas vin konkeri.

         — Kuraĝa aŭgustino ŝi estas!

         — Kuraĝa, vere, ĉar ŝi povas sin pereigi nesaveble. Inspiru al ŝi Venuso plej baldaŭ alian amon, sed kiel longe ŝi deziras vin, vi devas agi kun ĉia singardo. Al la Kuprobarba ŝi jam komencas estis indiferenta; li preferas nun jam Rubrian aŭ Pythagorason, sed pro la nura memamo li venĝus kontraŭ vi ambaŭ plej terure.

         — En la bosko mi ne sciis, ke al mi parolas la aŭgustino, sed vi ja subaŭskultis kaj vi scias, kion mi respondis al ŝi: ke mi amas alian kaj ke mi ŝin ne volas.

         — Kaj mi admonas vin je ĉiuj subteraj dioj, ne perdu tiun reston de la prudento, kiun la kristanoj lasis al vi. Kiel oni povas heziti, havante elekton inter pereo verŝajna kaj certa? Ĉu mi ne diris jam al vi, ke se vi vundus la memamon de la aŭgustino, vi estus perdita nesaveble? Je Hadaso! Se la vivo vin tedas, prefere tuj distranĉu viajn vejnojn aŭ ĵetu vin sur glavon, ĉar se vi ofendos Poppaean, povas vin trafi morto malpli facila. Iam estis pli agrable paroli kun vi! Kio ĝuste vin ĝenas? Ĉu vi ion perdos pro tio? Ĉu ĝi malhelpos al vi ami vian Ligian? Memoru, krom, ke Poppaea vidis ŝin sur Palatino kaj ne estos al ŝi malfacile diveni, por kiu vi rifuzas tiel altan favoron. Kaj tiam ŝi retrovos Ligian, eĉ sub la tero. Vi pereigos ne nur vin mem, sed ankaŭ Ligian — vi komprenas?

         Vinicius aŭskultis, kvazaŭ pensante pri io alia, fine li diris:

         — Mi devas ŝin vidi.

         — Kiun? Ligian?

         — Ligian.

         — Ĉu vi scias, kie ŝi estas?

         — Ne.

         — Do vi komencos ree serĉi ŝin en malnovaj tombejoj kaj en Transtibro?

         — Mi ne scias, sed mi devas ŝin vidi.

         — Bone. Kvankam ŝi estas kristanino, montriĝos eble, ke ŝi estas pli prudenta, ol vi, kaj ĝi montriĝos sendube, se ŝi ne volas vian pereon.

         Vinicius movis la ŝultrojn.

         — Ŝi savis min el la manoj de Ursus.

         — Tiuokaze rapidu, ĉar la Kuprobarba ne prokrastos la forveturon. Mortverdiktojn li povas eldoni ankaŭ el Antiumo.

         Sed Vinicius ne aŭskultis. Okupis lin unu sola penso: vidi Ligian, do li komencis mediti pri la rimedoj.

         Dume okazis cirkonstanco, kiu povis forigi ĉiujn malfacilaĵojn. Nome, la sekvantan tagon neatendite venis al li Chilo.

         Li venis mizera kaj ĉifonvestita, kun signoj de malsato sur la vizaĝo, en disŝirita vestaĉo, tamen la servistoj, al kiuj antaŭe estis ordonite enlasadi lin je ĉiu horo de tago kaj nokto, ne kuraĝis lin reteni, tiel, ke li iris rekte en la atrium kaj, ekstarinte antaŭ Vinicius, diris:

         — La dioj donu al vi senmortecon kaj dividu kun vi la regadon de la mondo.

         Vinicius en la unua momento sentis la deziron ordoni puŝi lin ekster la pordon. Sed venis al li la penso, ke eble la greko scias ion pri Ligia, kaj la scivolo venkis la abomenon.

         — Ĉu estas vi? — li demandis. — Kio okazis kun vi?

         — Malbona estas mia sorto, filo de Jovo — respondis Chilo. — La vera virto estas komercaĵo, pri kiu neniu hodiaŭ demandas, kaj vera saĝulo devas esti kontenta eĉ pro tio, se unufoje en kvin tagoj li havas sufiĉe da mono, por aĉeti ĉe buĉisto ŝafan kapon, kiun li ĉirkaŭmordas en mansardo, trinketante ĉe tio siajn larmojn. Ha, sinjoro! Ĉion, kion vi al mi donis, mi elspezis por libroj ĉe Atractus, kaj poste oni min priŝtelis, ruinigis; la sklavino, kiu devis skribadi mian scion, forkuris, kunprenante la reston de tio, per kio min favoris via malavereco. Mizera mi estas, sed mi ekpensis: al kiu mi iru, se ne al vi, Serapiso, kiun mi amas, adoras kaj por kiu mi riskis la vivon?

         — Por kio vi venas kaj kion vi alportas?

         — Mi venas por helpo, Baalo, kaj mi alportas al vi mian mizeron, miajn larmojn, mian amon kaj fine informojn, kiujn mi kolektis pro amo al vi. Ĉu vi memoras, sinjoro, kion mi diris al vi antaŭ certa tempo, ke mi vendis al la sklavino de la dia Petronius unu fadenon el la zoneto de Venuso el Pafaso?... Mi informiĝis, ĉu tio helpis al ŝi, kaj vi, filo de Suno, kiu scias, kio okazas en la domo de Petronius, scias ankaŭ, kio estas tie Eunice. Mi havas ankoraŭ unu tian fadenon. Mi ĝin konservis por vi, sinjoro.

         Ĉi-momente li interrompis, rimarkinte koleron, ŝvelantan en la brovoj de Vinicius, kaj, volante antaŭi la eksplodon, li diris rapide:

         — Mi scias, kie loĝas la dia Ligia, mi montros al vi, sinjoro, la domon kaj la strateton.

         Vinicius subpremis la emocion, kiun kaŭzis al li ĉi tiu novaĵo, kaj diris:

         — Kie ŝi estas?

         — Ĉe Linus, maljuna kristana pastro. Ŝi estas ĉe li kune kun Ursus, kaj tiu ĉi, kiel antaŭe, laboras ĉe la muelisto, kiu nomas sin, kiel via dispensator, sinjoro, Demas... Jes, Demas!... Ursus laboras nokte, do, ĉirkaŭiginte nokte la domon, oni lin ne renkontos... Linus estas maljuna... Kaj hejme, krom ili, estas ankoraŭ nur du aĝaj virinoj.

         — De kie vi scias ĉion tion?

         — Vi memoras, sinjoro, ke la kristanoj havis min en siaj manoj kaj ŝparis min. Glaucus eraras, vere, kredante, ke mi estas la kaŭzo de liaj malfeliĉoj, sed li ekkredis tion, kompatindulo, kaj kredas ĝis nun — tamen ili min ŝparis! Ne miru do, sinjoro, ke dankemo plenigis mian koron. Mi estas homo el la malnovaj, plibonaj tempoj. Mi do pensis: ĉu mi forgesu miajn amikojn kaj bonfarintojn? Ĉu mi ne estus ŝtonkora, se mi ne demandus pri ili, ne informiĝus, kio kun ili okazas, kiel ili fartas kaj kie ili loĝas? Je la pesinusa Cibelo! ne mi estas kapabla al tio. Komence detenadis min la timo, ke ili povus miskompreni miajn intencojn. Sed la amo, kiun mi havas al ili, montriĝis pli granda, ol la timo, kaj precipe kuraĝigis min tiu ilia facileco en pardonado de ĉiuj malbonagoj. Antaŭ ĉio tamen mi pensis pri vi, sinjoro. Nia lasta militiro finiĝis malvenke, kaj ĉu tiu filo de Fortuno povas paciĝi kun tiu ĉi penso? Do mi preparis por vi venkon. La dormo staras aparte. Vi povas ordoni al viaj sklavoj ĉirkaŭigi ĝin tiel, ke eĉ muso el ĝi ne forŝteliĝu. Ho sinjoro, sinjoro! de vi sola dependas, ke ankoraŭ la hodiaŭan nokton tiu grandanima reĝidino troviĝu en via domo. Sed se tio okazos, pensu, ke kunhelpis tion la tre malriĉa kaj malsata filo de mia patro.

         La sango ekfluis en la kapon de Vinicius. La tento refoje ekskuis lian tutan estaĵon. Jes! tio ĉi estis rimedo, kaj ĉi-foje tute certa. Se li foje havos Ligian ĉe si, kiu kapablos ŝin de li forpreni? Se li foje igos Ligian sia amatino, kion alian ŝi povos fari, ol resti lia amatino por ĉiam? Kaj pereu tiam ĉiuj instruoj! Kion tiam signifos por li la kristanoj kun sia kompatemo kaj malserena kredo? Ĉu ne estas tempo forskui de si ĉion tion? Ĉu ne estas tempo komenci vivi, kiel ĉiuj vivas? Kion poste faros Ligia, kiel ŝi pacigos sian sorton kun la instruo, kiun ŝi konfesas, tio ankaŭ estas malpli grava. Tiuj aferoj ne gravas! Antaŭe ŝi estos lia, kaj ŝi estos lia eĉ jam hodiaŭ. Kaj tio ankaŭ estas demando, ĉu ŝia animo persistos ĉe tiu instruo kontraŭ tiu nova por ŝi mondo, kontraŭ la volupto kaj ekstazoj, al kiuj ŝi devos subiĝi? Kaj ĝi povas okazi jam en tiu ĉi nokto. Sufiĉas reteni Chilon kaj doni je la krepusko la ordonojn. Kaj poste — ĝojo sen fino! „Kio estis mia vivo? — pensis Vinicius — suferado, nesatigita pasio kaj ferado de senĉesaj demandoj al mi mem — sen respondoj”. Tiel ĉio estos tranĉita kaj finita. Li rememoras vere, ke li promesis al ŝi ne levi kontraŭ ŝin la manon. Sed je kio li ĵuris? Ne je la dioj, ĉar li jam ne kredis je ili, ne je Kristo, ĉar je Kristo li ankoraŭ ne kredis. Cetere, se ŝi sentos sin ofendita, li edzinigos ŝin kaj tiel rekompencos al ŝi la ofendon. Jes! al tio ĉi li sentas sin devigita, ĉar li ja ŝuldas al ŝi la vivon. Ĉe tio li rememoris la tagon, en kiu li enfalis kun Croto en ŝian rifuĝejon; li rememoris la levitan super si pugnegon de Ursus kaj ĉion, kio sekvis poste. Li ekvidis ŝin denove, klinitan super lia lito, vestitan per sklavina vesto, belegan, kiel diino, bonfaran kaj adoratan. Liaj okuloj malgraŭvole direktiĝis al la lararium kaj al tiu kruceto, kiun ŝi lasis al li, forirante. Ĉu ĉion tion li repagos al ŝi per nova atenco? Ĉu li trenos ŝin je la haroj en la cubiculum, kiel sklavinon? Kaj kiel li scios tion fari, se li ne nur avidas, sed ankaŭ amas ŝin, kaj li amas ŝin ĝuste pro tio, ke ŝi estas tia, kia ŝi estas? Kaj subite li eksentis, ke ne sufiĉos al li havi ŝin en sia hejmo, ne sufiĉos kapti ŝin perforte en la brakojn, kaj ke lia amo jam volas ion pli, nome ŝian konsenton, ŝian amon kaj ŝian animon. Benita estos ĉi tiu tegmento, se ŝi venos sub ĝin propravole, benita estos tiu momento, benita la tago, benita la vivo. Tiam la feliĉo de ili ambaŭ estos kiel senlima maro kaj kiel la suno. Sed forkapti ŝin perforte signifus mortigi por ĉiam tian feliĉon, kaj kune detrui, malpurigi kaj malsanktigi tion, kio estas la plej kara kaj la sole amata en lia vivo.

         Teruro traigis lin nun je la nura penso pri tio. Li turnis la okulojn al Chilo, kiu, rigardante lin, ŝovis la manon sub sian vestaĉon kaj gratis sin maltrankvile; poste traigis lin neesprimebla abomeno kaj deziro piedpremi tiun ĉi iaman helpanton, kiel oni piedpremas fian vermon aŭ venenan serpenton. Post momento li jam sciis, kion li devas fari. Sed, konante en nenio mezuron kaj sekvante la impulson de sia severa romana naturo, li turnis sin al Chilo kaj diris:

         — Mi ne faros tion, kion vi al mi konsilas, por ke vi tamen ne foriru sen rekompenco, kiun vi meritas, mi ordonos doni al vi tricent batojn en la doma ergastulum.

         Chilo paliĝis. En la bela vizaĝo de Vinicius estis tiom da malvarma kolero, ke li ne povis eĉ momente esperi, ke la promesita rekompenco estis nur kruela ŝerco.

         Do li ĵetis sin en unu momento sur la genuojn kaj fleksiĝinte, komencis ĝemi per interrompata voĉo:

         — Kiel do, persa reĝo? pro kio? Piramido da indulgo! koloso da kompatemo! pro kio?... Mi estas maljuna, malsata, mizera... Mi servis vin... Tiel vi repagas al mi?

         — Kiel vi al la kristanoj — respondis Vinicius. Kaj li vokis, ke venu la dispensator.

         Sed Chilo saltis al liaj piedoj kaj, ĉirkaŭpreninte ilin konvulsie, vokis ankoraŭ kun vizaĝo, kovrita de morta paleco:

         — Sinjoro, sinjoro!... Mi estas maljuna! kvindek, ne tricent... Kvindek sufiĉos! Cent, ne tricent... Kompatu! kompatu!

         Vinicius forpuŝis lin per la piedo kaj eldiris la ordonon. En unu sekundo post la dispensator eniris du fortaj kvadoj, kiuj, ekkaptinte Chilon je la restaĵo de liaj haroj, volvis ĉirkaŭ lia kapo lian propran mantelaĉon kaj ektrenis lin en la egastulum.

         — En la nomo de Kristo!... — ekkriis la greko en la pordo de la koridoro.

         Vinicus restis sola. La eldonita ordono stimulis kaj vigligis lin. Dume li penis kolekti la diskurintajn pensojn kaj reordigi ilin. Li sentis grandan malpliiĝon de sia premiteco kaj la venko, kiun li atingis kontraŭ si mem, plenigis lin per espero. Ŝajnis al li, ke li faris ian grandan paŝon al Ligia kaj ke devas lin trafi por tio la rekompenco. En la unua momento ne venis eĉ al li la penso, kiel grandan maljustaĵon li faris al Chilo, kaj ke li ordonis lin skurĝi pro la samo, pro kio li antaŭe rekompensadis la grekon. Lia naturo estis ankoraŭ tro romana, ke li sentu fremdan doloron kaj ke li okupu sian atenton per unu mizera greko. Se li eĉ ekpensus pri tio, li kredus, ke li agis prave, ordonante puni la malnoblulon. Sed li pensis pri Ligia kaj parolis al ŝi: mi ne pagos al vi malbonon por la bono, kaj kiam vi ekscios iam, kiel mi traktis tiun, kiu volis min instigi levi kontraŭ vin la manon, vi estos al mi danka pro tio. Ĉe tio li tamen ekkonsideris, ĉu Ligia aprobus lian agon rilate al Chilo? La kristana instruo, kiun ŝi konfesas, ordonas ja pardoni; la kristanoj pardonis ja al la mizerulo, kvankam ili havis pli gravajn motivojn por venĝi. Nur tiam resonis en lia animo la ekkrio: „en la nomo de Kristo!” Li rememoris, ke per simila ekkrio Chilo liberiĝis el la manoj de la ligo, kaj li decidis forindulgi al li la reston de la puno.

         Tiucele li estis ĝuste ordononta, ke venu la dispensator, kiam tiu ĉi mem ekstaris antaŭ li kaj diris:

         — Sinjoro, la maljunulo svenis, kaj eble mortis. Ĉu mi ordonu skurĝi lin plu?

         — Rekonsciigu lin kaj venigu al mi.

         La estro de la atrium malaperis post la kurteno, sed la rekonsciigado ne estis videble facila, ĉar Vinicius atendis ankoraŭ dum longa tempo kaj komencis jam malpacienci, kiam fine la sklavoj enkondukis Chilon kaj je signo, donita de Vinicius, mem ili foriĝis senprokraste.

         Chilo estis pala, kiel tolo, kaj laŭlonge de liaj piedoj sur la mozaikon de la atrium fluis ŝnuretoj de sango. Li estis tamen konscia kaj, falinte sur la genuojn, komencis paroli kun etenditaj manoj.

         — Dankon al vi, sinjoro! Vi estas kompatema kaj granda.

         — Hundo — diris Vinicius — sciu, ke mi pardonis vin pro tiu Kristo, al kiu mi mem ankaŭ ŝuldas la vivon.

         — Mi servos, sinjoro, Lin kaj vin.

         — Silentu kaj aŭskultu. Leviĝu! Vi iros kun mi kaj montros al mi la domon, kie Ligia loĝas.

         Chilo saltleviĝis, sed apenaŭ li ekstaris sur la piedoj, li iĝis ankoraŭ pli mortpala kaj diris per svena voĉo:

         — Sinjoro, mi vere estas malsata... Ordonu doni al mi almenaŭ restaĵon el la manĝujo de via hundo, kaj mi iros!...

         Vinicius ordonis, ke oni donu al li manĝaĵon, oran moneron kaj mantelon. Sed Chilo, kiun malfortigis la batoj kaj la malsato, ne povis iri eĉ post la manĝo, kvankam teruro levis la harojn sur lia kapo, ke Vinicius povus konsideri lian malfortecon kiel malobeon kaj ordoni skurĝi lin denove.

         — Nur varmigu min vino — li ripetadis, klakante per la dentoj — kaj mi tiuj povos iri, eĉ ĝis la granda Grekujo.

         Efektivie poste certa tempo li reakiris iom da fortoj kaj ili eliris. La vojo estis longa, ĉar Linus loĝis, kiel plimulto de la kristanoj, en Transtibro, en negranda distanco de la domo de Miriam. Chilo montris fine al Vinicius apartan dometon, ĉirkaŭitan per muro, plene surkreskita de hederoj, kaj diris:

         — Ĉi tie, sinjoro.

         — Bone — diris Vinicius — nun iru for, sed antaŭe aŭskultu, kion mi diras al vi: forgesu, ke min servis; forgesu, kie loĝas Miriam, Petro kaj Glaucus; forgesu ankaŭ pri tiu ĉi domo kaj pri ĉiuj kristanoj. Ĉiomonate venadu en mian domon, kie Demas la liberigito elpagados al vi po du oraj moneroj. Sed se vi spionos plue la kristanojn, mi vin ordonos mortskurĝi aŭ transdonos vin en la manojn de la urboprefekto.

         Chilo riverencis kaj diris:

         — Mi forgesos.

         Sed kiam Vinicus malaperis post stratangulo, Chilo etendis post li la manojn kaj, minacante per la pugnoj, ekkriis:

         — Je Ato kaj Furioj! mi ne forgesos!

         Kaj denove li perdis la fortojn.


Enkomputiligis Darold Booton de eldonaĵo de Eldonejo „Polonia”
Hosted by www.Geocities.ws

1