Enkomputiligis Darold Booton de eldonaĵo de Eldonejo „Polonia”


ĈAPITRO XVII

POR Chilo efektive estis grave forigi Glaucuson, kiu, kvankam en maljuna aĝo, tute ne estis kadukulo. En tio, kion Chilo rakontis al Vinicius, granda parto estis vera. Li konis iam Glaucuson, perfidis lin, sklavigis al rabistoj, senigis de la familio, havaĵo kaj elmetis al murdo. La memoro pri tiuj okazoj tamen ne pezis al li, ĉar li lasis sian viktimon agoniantan ne en gastejo, sed en kampo apud Minturnoj, kaj ne antaŭvidis nur unu aferon — ke Glaucus resaniĝos de la vundoj kaj venos en Romon. Tial, ekvidinte lin en la preĝodomo, li efektive teruriĝis kaj en la unua momento vere volis rezigni la serĉadon de Ligia. Sed aliflanke Vinicius teruris lin ankoraŭ pli. Li komprenis, ke li devas elekti inter la timo antaŭ Glaucus kaj persekuto kaj venĝo de la potenca patricio, kiun sendube subtenus alia, ankoraŭ pli potenca, Petronius. Konsiderinte ĉi tion, Chilo ĉesis heziti. Li ekpensis, ke pli bone estas havi malamikojn malgrandajn, ol grandajn, kaj kvankam lia timema naturo retenis sin iom kontraŭ sangaj rimedoj, li tamen akceptis kiel nepran mortigi Glaucuson per fremdaj manoj.

         Nun li klopodis nur pri elekto de la homoj, kaj ĝuste ilin koncernis la plano, pri kiu li menciis al Vinicius. Pasigante plej ofte la noktojn en vinejoj kaj noktante tie inter homoj senrifuĝaj, sen konscienco kaj honoro, li povis facile trovi tiajn, kiuj entreprenus ĉian faron, sed ankoraŭ pli facile tiajn, kiuj, elflarinte ĉe la monon, komencus la laboron de li mem, aŭ, ricevinte antaŭpagon, eldevigus de li la tutan sumon, minacante transdoni lin en la manojn de la vigiloj. Cetere de kelka tempo Chilo abomenis la ĉifonularon, la fiajn kaj kune terurajn figurojn, kiuj nestis en suspektindaj domoj en Suburra, aŭ en Transtibro. Mezurante ĉion per la propra mezurilo kaj ne ekkoninte sufiĉe la kristanojn, nek ilian instruon, li kredis, ke ankaŭ inter ili li trovos volemajn ilojn, kaj ĉar ili ŝajnis al li pli honestaj, ol aliaj, li decidis turni sin al ili kaj prezenti la aferon tiel, ke ili entreprenu ĝin ne nur por mono, sed ankaŭ pro fervoro.

         Tiucele li iris vespere al Euricius, pri kiu li sciis, ke li estas tutanime sindona al li kaj faros ĉion, por lin helpi. Estante tamen laŭnature singardema, li neniel intencis konfidi al li siajn verajn planojn, kiuj cetere malkaŝe kontrastus kun la kredo de la maljunulo pri la virto kaj pieco de Chilo. Li volis havi pretajn al ĉio homojn kaj nur kun ili pritrakti la aferon tiel, ke ili, pro si mem, konservu ĝin eterne en sekreto.

         La maljuna Euricius, elaĉetinte sian filon, luis unu el tiuj malgrandaj butiketoj, kiuj svarmis apud la granda cirko, por vendadi tie olivoleon, fabon, senfeĉajn kukojn kaj akvon, dolĉigitan per mielo, al rigardantoj, venantaj al vetkuroj. Chilo trovis lin hejme, aranĝantan la butikojn kaj, salutinte lin en la nomo de Kristo, komencis paroli pri la afero, kiu lin ĉi tien venigis. Jen, farinte al ili komplezon, li esperas, ke ili repagos al li per dankemo. Li bezonas du aŭ tri homojn, fortajn kaj kuraĝajn, por forturni danĝeron, kiu minacas ne sole al li, sed al ĉiuj kristanoj. Li estas, vere malriĉa, ĉar preskaŭ ĉion, kion li havas, li donis al Euricius, tamen tiajn homojn li rekompencus por iliaj servoj, kondiĉe, ke ili fidu al li kaj plenumu fidele ĉion, kion li ordonos al ili plenumi.

         Euricius kaj lia filo, Quartus, aŭskultis lin, kiel sian bonfarinton, preskaŭ surgenue. Ili ambaŭ deklaris ankaŭ, ke ili estas pretaj plenumi ĉion, kion li postulos de ili, kredante, ke homo tiel sankta povas postuli agojn, kiuj ne harmonius kun la instruo de Kristo.

         Chilo certigis ilin, ke tiel estas, kaj, levinte supren la okulojn, ŝajnis preĝi, dum efektive li pripensis, ĉu ne estos bone akcepti ilian oferon, kiu povus ŝpari al li la mil sestercojn. Sed post momenta pripenso li malakceptis ĝin. Euricius estis maljunulo, ne tiom eble premita de la aĝo, kiom de zorgoj kaj malsano, Quartus estis nur deksesjara, Chilo dume bezonis homojn lertajn, kaj antaŭ ĉio fortajn. Koncerne la mil sestercojn, li esperis, ke dank’ al ideo, kiu al li venis, li sukcesos ĉiuokaze ŝpari el ili grandan parton.

         Ili insistis dum kelka tempo, sed kiam li decide rifuzis, ili cedis. Quartus diris tiam:

         — Mi konas bakiston Demason, sinjoro, ĉe kies muelŝtonoj laboras sklavoj kaj dungitoj. Unu el tiuj dungitoj estas tiel forta, ke li povas egali ne du, sed kvar homojn, ĉar mi mem vidis, kiel li levis ŝtonegojn, kiujn kvar viroj ne povis movi de la loko.

         — Se li estas homo pia kaj ema oferi sin por la fratoj, konigu lin al mi — diris Chilo.

         — Li estas kristano, sinjoro — respondis Quartus — ĉar ĉe Demas laboras plejparte kristanoj. Estas tie noktaj kaj tagaj laboristoj, kaj tiu homo apartenas al la noktaj. Se ni nun irus, ni venus dum ilia vespermanĝo kaj vi povus laŭvole paroli kun li. Demas loĝas apud Emporium.

         Chilo konsentis tre volante. Emporium trovis sin malsupre de Aventino, sekve ne tre malproksime de la Granda cirko. Oni povis, ne ĉirkaŭirante la montaĵojn, iri laŭlonge de la rivero, tra Porticus Aemilia, kio mallongigis ankoraŭ pli la vojon.

         — Mi estas maljuna — diris Chilo, kiam ili subiris la kolonaron — kaj mia memoro iafoje malklariĝas. Jes! nia Kristo ja estis perfidita de unu el siaj disĉiploj! Sed la nomon de la perfidulo mi ne povas ĉi-momente rememori...

         — Judaso, sinjoro; li pendiĝis — diris Quartus, iom mirante en la animo, ke iu povis forgesi ĉi tiun nomon.

         — Ha jes! Judaso! Mi dankas vin — diris Chilo.

         Kaj dum certa tempo ili iris en silento. Veninte al Emporium, kiu jam estis fermita, ili preterpasis ĝin kaj, ĉirkaŭirinte la grenejojn, kie oni disdonadis grenon al la popolo, ili direktis sin maldekstren, al la domoj, kiuj etendis sin laŭlonge de Via Ostiensis, ĝis la montaĵo Testacio kaj Forum Pistorium. Tie ili haltis antaŭ ligna konstruaĵo, el kies interno aŭdiĝadis bruo de muelŝtonoj. Quartus eniris, kaj Chilo, kiu ne ŝatis montri sin al granda nombro da homoj kaj timis senĉese, ke iu fato povus renkontigi lin kun Glaucus, la kuracisto, restis ekstere.

         — Interesas min tiu Herkulo, kiu laboras, kiel muelisto — li parolis al si mem, rigardante la hele lumantan lunon. — Se tio estas fripono kaj saĝa homo, li iom kostos al mi, se tamen li estas virta kristano kaj malsaĝa, li faros senpage ĉion, kion mi de li postulos.

         La pluan pripensadon interrompis al li reveno de Quartus, kiu eliris el la konstruaĵo kun alia homo, vestita nur per tuniko, nomata exomis, tranĉita tiamaniere, ke la dekstra brako kaj la dekstra brustoflanko restis nudaj. Similan veston, kiel lasantan plenan movliberecon, portadis precipe laboristoj. Chilo, rigardinte la veninto, ekspiris kontente, ĉar ĝis nun neniam en la vivo li vidis tian brakon kaj tian bruston.

         — Jen estas, sinjoro — diris Quartus — la frato, kiun vi volis vidi.

         — La paco de Kristo estu kun vi — ekparolis Chilo — kaj vi, Quartus, diru al ĉi tiu frato, ĉu mi meritas kredon kaj fidon, poste iru reen, en la nomo de Dio, ĉar vi ne devas lasi vian maljunan patron en soleco.

         — Tio ĉi estas sankta homo — diris Quartus — kiu fordonis sian tutan havaĵon, por min, nekonatan de li, elaĉeti el sklaveco. Donu al li por tio nia Sinjoro, la Savinto, ĉielan rekompencon.

         La grandega laboristo, aŭdinte ĉi tion, kliniĝis kaj kisis la manon de Chilo.

         — Kiel oni nomas vin, frato? — demandis la greko.

         — Ĉe la sankta bapto mi ricevis la nomon Urbano, patro.

         — Urbano, mia frato, ĉu vi havas tempon por libere paroli kun mi?

         — Nia laboro komenciĝas je noktomezo, kaj nun oni nur preparas por ni vespermanĝon.

         — Estas do sufiĉe da tempo — ni iru al la riverbordo, kaj tie vi aŭskultos miajn vortojn.

         Ili iris kaj sidiĝis sur ŝtona ĉebordaĵo, en silento, interrompata nur de la malproksima bruo de la muelŝtonoj kaj de murmurado de la fluantaj malsupre ondoj. Tie Chilo fiksis la rigardon sur la vizaĝo de la laboristo, kiu malgraŭ iom severa kaj malgaja esprimo, kiun ordinare havis la vizaĝoj de barbaroj, loĝantaj en Romo, ŝajnis al li tamen bonkora kaj sincera.

         — Jes! — li diris interne al si mem. — Tio ĉi estas homo bona kaj malsaĝa, kiu senpage mortigos Glaucuson.

         Poste li demandis:

         — Urbano, ĉu vi amas Kriston?

         — Per la koro kaj per la animo mi amas — respondis la laboristo.

         — Kaj viajn fratojn, kaj viajn fratinojn, kaj tiujn, kiuj instruis al vi la veron kaj kredon je Kristo?

         — Mi amas ilin ankaŭ, patro.

         — Pacu do estu kun vi.

         — Kaj kun vi, patro.

         Denove sekvis silento — nur malproksime bruis la muelŝtonoj, kaj malsupre murmuris la rivero.

         Chilo fiksis la rigardon sur la hela brilo de la luno kaj per malrapida, mallaŭta voĉo komencis paroli pri la morto de Kristo. Li parolis kvazaŭ ne al Urbano, sed kvazaŭ al si mem, li rememoris tiun morton, aŭ ŝajnis konfidi la sekreton pri ĝi al tiu dormolulata urbo. Estis en tio io kortuŝa kaj kune solena. La laboristo ploris, kaj kiam Chilo komencis ĝemi kaj plendi, ke en la momento de l’ morto de la Savinto ĉeestis neniu, kiu lin defendus, se ne de la krucumo, tiam almenaŭ de la ofendoj de la soldatoj kaj judoj — la grandegaj pugnoj de la barbaro kunpremiĝis pro doloro kaj subpremata furiozo. La morto nur movis lian koron, sed ĉe la penso pri tiu popolaĉo, mokanta la najlitan al la kruco ŝafidon, ribelis lia animo de simplulo kaj ekregadis lin sovaĝa venĝo-deziro.

         Kaj Chilo demandis subite:

         — Urbano, ĉu vi scias, kiu estis Judaso?

         — Mi scias, mi scias! sed li pendiĝis! — ekkriis la laboristo.

         Kaj en lia voĉo estis kvazaŭ bedaŭro, ke la perfidulo mem punis sian krimon kaj ne povas jam trafi en liajn manojn.

         Sed Chilo parolis plu:

         — Se li tamen ne estus pendiĝinta kaj se iu el la kristanoj renkontus lin sur kontinento aŭ sur maro, ĉu li ne devus venĝi la suferon, sangon kaj morton de la Savinto?

         — Kiu ne venĝus, patro!

         — Paco estu kun vi, fidela servanto de la Ŝafido. Jes! Ni rajtas pardoni malbonagojn, faritajn al ni, kiu rajtas tamen pardoni la malbonagon kontraŭ Dio? Sed kiel serpento naskas serpenton, kiel malbono malbonon kaj perfido perfidon, tiel el la veneno de Judaso naskiĝis alia perfidulo, kaj kiel la unua transdonis al la judoj kaj romaj soldatoj la Savinton, tiel ĉi tiu, kiu vivas inter ni, intencas transdoni liajn ŝafojn al lupo, kaj, se neniu kontraŭagos la perfidon, se neniu polvigos antaŭtempe la kapon de la serpento, nin ĉiujn atendas pereo, kaj kune kun ni pereos la gloro de la Ŝafido.

         La laboristo rigardis lin kun grandega maltrankvilo, kvazaŭ ne konsciigante al si tion, kion li aŭdis, kaj la greko, kovrinte la kapon per la rando de sia mantelo, komencis ripeti per voĉo, kvazaŭ venanta el sub la tero:

         — Ve al vi, servantoj de la vera Dio, ve al vi, kristanoj kaj kristaninoj!

         Kaj denove sekvis silento, denove oni aŭdis nur la bruon de la muelŝtonoj, obtuzan kantadon de la muelistoj kaj murmuradon de la rivero.

         — Patro — demandis fine la laboristo — kiu estas tiu perfidulo?

         Chilo mallevis la kapon. Kiu estas tiu perfidulo? Filo de Judaso, filo de lia veneno, kiu ŝajnigas sin kristano kaj vizitas la preĝodomojn nur tial, por akuzi la fratojn antaŭ la cezaro, ke ili ne volas konfesi la cezaron, ke ili venenas fontanojn, murdas infanojn kaj volas detrui la urbon tiel, ke ne postrestu ŝtono sur ŝtono. Jen post kelkaj tagoj estos ordonite al la pretorianoj, ke ili malliberigu ĉiujn maljunulojn, virinojn kaj infanojn kaj konduku ilin je pereo, same kiel oni kondukis je morto la sklavojn de Pedanius Secundus. Kaj ĉion tion faris tiu dua Judaso. Sed se la unuan neniu punis, se neniu venĝis kontraŭ li, se neniu defendis Kriston en la horo de lia martirigo, kiu volos puni tiun ĉi perfidulon, kiu polvigos la serpenton, antaŭ ol la cezaro lin elaŭskultos, kiu defendos de pereo la fratojn kaj la kredon je Kristo?

         Kaj Urbano, kiu ĝis tiam sidis sur la ŝtono ĉebordaĵo, leviĝis subite kaj diris:

         — Mi tion faros, patro.

         Chilo leviĝis ankaŭ, rigardis dum momento la vizaĝon de la laboristo, lumigitan de la lunbrilo, poste, etendinte la brakon, metis malrapide la manon sur lian kapon.

         — Iru inter la kristanojn — li diris solene — iru en la preĝodomojn kaj demandu la fratojn pri Glaucus, la kuracisto, kaj kiam oni montros lin al vi — en la nomo de Kristo, mortigu!...

         — Pri Glaucus?... — ripetis la laboristo, kvazaŭ volante fiksi ĉi tiun nomon en sia memoro.

         — Ĉu vi konas lin?

         — Ne, mi ne konas. Miloj da kristanoj estas en la tuta Romo, kaj ne ĉiuj konas sin reciproke. Sed morgaŭ en Ostriano kunvenos nokte la fratoj kaj fratinoj, ĉiuj senescepte, ĉar venis la granda apostolo de Kristo, kiu tie instruos, kaj la fratoj montros al mi Glaucuson.

         — En Ostriano? — demandis Chilo. — Tio ja estas ekster la urbaj pordegoj. La fratoj kaj ĉiuj fratinoj? nokte? ekster la pordegoj, en Ostriano?

         — Jes, patro. Tio estas nia tombejo, inter Via Salaria kaj Nomentana. Ĉu vi ne sciis, ke tie instruos la granda apostolo?

         — Mi ne estis hejme dum du tagoj, tial mi ne ricevis lian leteron kaj mi ne sciis, kie estas Ostriano, ĉar antaŭ nelonge mi venis el Korinto, kie mi administras la kristanan komunumon. Sed tiel estas! kaj se Kristo tiel vin inspiris, iru nokte, mia filo, en Ostrianon, elserĉu tie inter la fratoj Glaucuson kaj mortigu lin dum la reveno al la urbo, por kio paronditaj estos al vi ĉiuj pekoj. Kaj nun paco estu kun vi...

         — Patro...

         — Mi aŭskultas vin, servanto de la Ŝafido.

         Sur la vizaĝo de la laboristo bildiĝis embarasiteco. Jen antaŭ nelonge li mortigis homon, eble eĉ du homojn, kaj la instruo de Kristo malpermesas mortigi. Tamen li ne mortigis ilin por defendi sin mem, ĉar ankaŭ tio ĉi estas malpermesita! Li ne mortigis, Dio gardu, por profito... La episkopo mem donis al li fratojn, ke ili lin helpu, sed mortigi li malpermesis, li tamen malgraŭvole mortigis, ĉar Dio punis lin per tro granda forto... Kaj nun li ege pentas... La aliaj kantas ĉe la muelŝtonoj, sed li, malfeliĉa, pensas pri sia peko, pri la ofendo de la Ŝafido. Kiom li jam preĝis, kiom li ploris! Kiom li petis pardonon de la Ŝafido! Kaj ĝis nun li sentas, ke li ne pentis sufiĉe... Nun denove li promesis mortigi la perfidulon... Bone! Nur la proprajn ofendojn oni rajtas pardoni, do li mortigos lin, eĉ antaŭ la okuloj de ĉiuj fratoj kaj fratinoj, kiuj morgaŭ estos en Ostriano. Sed Glaucus estu antaŭe kondamnita de la ĉefuloj de l’ frataro, de la episkopo aŭ de la apostolo. Mortigi ne estas malfacile, kaj mortigi perfidulon estas eĉ agrable, kiel mortigi lupon aŭ urson, sed se Glaucus pereus senkulpe? Kiel preni sur sian konsciencon novan mortigon, novan pekon kaj novan ofendon de la Ŝafido?

         — Por juĝo mankas tempo mia filo — respondis Chilo — ĉar la perfidulo rekte el Ostriano iros al la cezaro, en Antiumon, aŭ rifuĝos en la domon de unu patricio, kies pagato li estas, sed jen mi donos al vi signon; kiam vi montros ĝin post la mortigo de Glaucus, tiel la episkopo, kiel la apostolo benos vian faron.

         Dirinte ĉi tion, li eligis moneron, poste komencis serĉi ĉe sia zono tranĉilon, kaj trovinte ĝin, skrapis per la akraĵo sur la sesterco la signon de kruco kaj donis la moneron al la laboristo.

         — Jen la verdikto je Glaucus kaj signo por vi. Kiam, foriginte Glaucuson el la mondo, vi montros ĝin al la episkopo, li absolvos al vi ankaŭ tiun antaŭan mortigon, kiun vi malgraŭvole plenumis.

         La laboristo etendis la manon por preni la moneron, sed havante tro freŝe en la memoro la unuan mortigon, li spertis kvazaŭ senton de timo.

         — Patro — li diris per preskaŭ petega voĉo — ĉu vi prenas sur vian konsciencon tiun faron kaj ĉu vi mem aŭdis Glaucuson, perfidantan la fratojn?

         Chilo ekkomprenis, ke li devas prezenti iajn pruvojn, diri iujn nomojn, aŭ alie en la koron de la grandegulo povas enŝteli sin dubo. Kaj subite feliĉa penso ekbrilis en lia kapo.

         — Aŭskultu, Urbano — li diris — mi loĝas en Korinto, sed mi devenas el Koso, kaj ĉi tie, en Romo, mi instruas la instruon de Kristo al unu servantino el mia patrujo, nomata Eunice. Ŝi servas, kiel vestiplica, en la domo de la amiko de l’ cezaro, iu Petronius. Kaj en tiu domo mi aŭdis, kiel Glaŭcus devigis sin perfidi ĉiujn kristanojn, kaj krom tio promesis al alia konfidato de la cezaro, Vinicius, ke li trovos por li inter la kristanoj junulinon...

         En tiu ĉi momento li interrompis kaj mirege rigardis la laboriston, kies okuloj ekbrilis subite, kiel okuloj de sovaĝa besto, kaj la vizaĝo alprenis la esprimon de terura kolero kaj minaco.

         — Kio estas al vi? — li demandis preskaŭ kun timo.

         — Nenio, patro. Mi mortigos morgaŭ Glaucuson!...

         Sed la greko eksilentis; post momento, preninte la laboriston je la ŝultroj, li turnis lin tiel, ke la lumo de la luno falu rekte sur lian vizaĝon, kaj komencis rigardi lin atente. Videble estis, ke li hezitis en la animo, ĉu demandi lin plu kaj igi ĉion malkaŝa, aŭ kontentiĝi ĉi-momente per tio, kion li eksciis aŭ divenis.

         Fine tamen lia denaska singardemo venkis. Li ekspiris profunde, foje kaj refoje, poste metinte denove la manon sur la kapon de la laboristo, demandis per solena kaj emfaza voĉo:

         — Ĉe la sankta bapto oni ja donis al vi la nomon Urbano?

         — Jes, patro.

         — Paco do estu kun vi, Urbano.


Enkomputiligis Darold Booton de eldonaĵo de Eldonejo „Polonia”
Hosted by www.Geocities.ws

1